Skip to Navigation

Esperanto

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 07.11.2014

La jam priskribita organizo entenas konstru–fakojn kaj laŭkategoriajn servojn por krei, transformi, transloki la riĉaĵojn. ĝi estas ankaŭ organizo por kunordigo de la fortoj, rimedoj, disponeblaj valoroj, sed nur en la kampo de produkt-fako aŭ de fiksita funkcio. La entuta ekonomia vivo postulas kaj trudas entutan kunordigon por saĝa kaj harmonia distribuo kaj utiligado de ĉiuj laborfortoj de la socio, de la naturaj vivrimedoj, sociaj produktrimedoj, de la energio, materialoj, proprietaĵoj, deponejoj, transportrimedoj ktp ĝenerale por ĉiu aktivadoj kaj ekonomiaj subdividaĵoj. Sekve, temas pri funkcio tipe kunordiganta kaj unuiganta ĉiujn produktantajn fakojn kaj ĉiujn servojn.

Esperanto, Esperanto · 25.02.2014

Anarkiismo, memdetermino kaj naciismo

Rezoluzipropono por la punkto 5 - Socia agado de la ĜKL de Katalunio: lukto por la loĝejo, kontraŭsubprema kaj kontraŭfaŝisma lukto, lukto por la sociaj rajtoj (abortigo, publika spaco, ktp), la defendo de la teritorio (medio, ktp) kaj la nutra sendependeco.

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 31.01.2014

La ŝtato (Institucioj de la aŭtoritato 1)

Se ni provas konkretigi en unu baza kaŭzo la kaŭzojn de ĉiuj malbonoj suferataj de la homoj ĉe la nuntempa soci–strukturo, ĉi tiun unuan fonton oni povas esprimi per nur unu vorto: aŭtoritato –ekonomia, politika kaj spirita. Tiuj tri fundamentaj formoj de la aŭtoritato –esprimo de unu kaj sama principo: la rajto de regado de l’ homo super la homo– estas prezentitaj en la tri historiaj institucioj, kiujn anarkiismo refutas: la proprieto, la ŝtato kaj la eklezio. La proprieto reprezentas la ekonomian regpovon, la ŝtato –la politikan, kaj la eklezio –la spiritan regpovon. Tiuj tri sociaj institucioj, parazitaj elkreskaĵoj sur la homsocio, havas malsaman agon, sed, de la momento kiam ili aperas sur la historia scenejo, plej ofte ili sin manifestas kiel aliancanoj, malgraŭ tio ke ili iafoje rivalas kaj militas inter si por superregado. Finfine ili ĉiam venas al paco kaj interkompreniĝo por sklavigi la homon. La »teritorio« de tiuj tri institucioj de la aŭtoritato ne estas rigore limsignitaj, malgraŭ ke ĉiu el ili prezentas determinitan formon de regpovo. Ofte okazas, kiel ni vidos, ke estiĝas iu interplekto kaj samtempa praktiko de ĉiuj formoj de regpovo fare de unu aŭ alia el tiuj institucioj. Tiel la eklezio ofte strebas ne nur esti »pastisto de la animoj«, sed ankaŭ praktiki politikan ordonpovon, kiel ankaŭ partopreni en la ekspluatado de l’ homo, kiel proprietulo kaj kapitalisto. La proprieto kaj kapitalismo ankoraŭ pli ofte praktikiĝas samtempe kun la ekonomia aŭtoritato, politika kaj spirita povo. Same la ŝtato –la plej tipa formo de la regado super la homo– neniam en la daŭro de la tuta historio homa ĉesigis la strebadon al koncentrado en siaj manoj, kaj nur en siaj manoj, de la super la homoj plena regado politika, intelekta kaj ekonomia. Tia estas ĝia fundamenta tendenco, kiu ĉiam pli realiĝas en la nuntempa epoko. Tial la anarkiistoj ne ĉesante ataki ĉiujn formojn de aŭtoritato, diference de la marksistoj, atribuas unuaecan gravecon al la ŝtatdetruo en la procezo de la socia rekonstrŭo.

Esperanto, Esperanto · Esperantigita de Jesuo González · 29.01.2014

Al la Kolektiva Interpreto pri la Liberecana Komunismo (La Anarkia Komunismo, 3)

Tria parto de la broŝuro La liberecana komunismo verkita de Isaac Puente je la 1933a kaj esperantigita de Jesuo González

Esperanto, Esperanto · G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979) · 27.01.2014

Neado de la leĝo (Senestrecaj principoj 15)

«La senkondiĉa regado de la racio –jen la principo, kiu anstataŭos la leĝon».  W. GODWIN

«La leĝoj! Araneaĵo por la riĉuloj kaj potenculoj, nefra–kaseblaj katenoj por la malfortuloj kaj malriĉuloj; fiŝis–taj retoj en la manoj de registaro».  PRUDON

«La leĝoj, faro de iu leĝodonanto dieca aŭ homa, individua aŭ kolektiva, kaj eĉ se ili estus balotitaj per universala voĉdonado, estas leĝoj despotaj, fremdaj kaj malamikaj pro neceseco al la homoj kaj aĵoj, kiujn ili devas regi; tio ne estas leĝoj, sed dekretoj al kiuj homo submetiĝas ne pro ia interna neceseco kaj pro natura inklino, sed pro trudo de iu ekstera –dieca aŭ homa– forto; arbitraj ordonoj al kiuj la socia hipokriteco plej ofte senkonscie donas la nomon ›leĝo‹.»  BAKUNIN

«La protekto de la ekspluatado –senpera per la leĝoj pri la proprieto kaj nerekta per la apogo de la ŝtato– jen la esenco kaj senco de la nuntempaj leĝoj kaj la ĉefa zorgo de niaj multekoste pagitaj leĝofaraj kunvenoj.»  KROPOTKIN

«La leĝo ekzistas nur por la sklavoj».  Ĥristo BOTEV