Manifesto disdonita en Puigcerdá la 27-an de aprilo 2018, en la 81-a datreveno de la mortigo de Antonio Martín "la durruti de Cerdaña”, okaze de la prezento de la libro: "Naciistoj kontraŭ anarkiistoj en Cerdaña, 1936-1937".

La batalo de la laboristoj por koni sian propran historion estas unu, inter multaj aliaj pliaj, el la kurantaj klasmilitoj. Ĝi ne estas nure teoria nek abstrakta nek banala, ĉar formas parton de la propra konscienco de klaso, kaj estas difinita kiel teoriigo de la historiaj travivaĵoj de la internacia proletaro, kaj en Hispanujo ĝi devas senpretekste enhavi, asimili kaj alproprigi la travivaĵojn de la anarkiista movado en la 1930-aj jaroj.

La batalo de la laboristoj por koni sian propran historion estas unu, inter multaj aliaj pliaj, el la kurantaj klasmilitoj. Ĝi ne estas nure teoria nek abstrakta nek banala, ĉar formas parton de la propra konscienco de klaso, kaj estas difinita kiel teoriigo de la historiaj travivaĵoj de la internacia proletaro, kaj en Hispanujo ĝi devas senpretekste enhavi, asimili kaj alproprigi la travivaĵojn de la anarkiista movado en la 1930-aj jaroj.

Fantomo minacas la historian sciencon, la fantomo de la falsado. La amnezio, interkonsentita de la sindikatoj kaj politikaj partioj de la demokratia opozicio kun la lastaj administrantoj de la frankista ŝtato post la morto de la diktatoro, estis alia malvenko plia de la laborista movado en la Transiro, kiu havis gravajn konsekvencojn por la historia memoro de la Frankista Diktatorado kaj la Enlanda Milito. La amnestio signifis tutan forgeson de la estinteco. Tio altrudis la intencan kaj «necesan» forgeson de la tuta historio antaŭa al 1978. Endis reskribi novan Oficialan Historion, ĉar la frankista versio kaj la kontraŭfrankista jam ne utilis al la nova starigita potenco el vidpunkto, kiu postlasu la antagonismojn, kiuj kaŭzis la hispanan enlandan Militon.

Nuntempe aprilon 2018, nuligita el la kolektiva memoro ajna referenco konfliktema, antagonisma aŭ manifestanta, ke la enlanda Milito ankaŭ estis klasmilito, jam estas finita la tasko de ĝia reakiro, kiel epizodo de la burĝa historio. La mandarenoj de la Oficiala Historio, minimumigita, kaŝita kaj ignorita la proleta kaj revolucia karaktero de la enlanda Milito, entreprenas la reakiron de la estinteco, kiel rakonto de la historiaj formado kaj solidigo de la reprezenta demokratio, aŭ en la historiaj aŭtonomaj regionoj, kiel pravigo de ĝia starigo kiel nacio.

Oni forprenas el la laborista klaso ĝian historian ĉefrolecon, profite de la novaj demokratiaj kaj naciismaj mitoj de la burĝaro, kiu neleĝe posedas la ekonomian kaj politikan potencon. NI KONSTATAS, KE LA HISTORIA MEMORO ESTAS BATALKAMPO DE LA KLASLUKTO.

La burĝaj institucioj de la ŝtata kultura aparato ĉiam regis kaj uzis la historion por sia profito, kaŝante, ignorante aŭ misprezentante la faktojn, kiuj disputas aŭ pridubas la superregadon de klaso, al kio tre volonte konformiĝas, escepte de maloftaj kaj honorigaj esceptoj, la grandega plimulto de akademianoj kaj profesiaj historiistoj.

En la nuntempa stato de la esploroj, la libro de Pous kaj Sabaté pri Antonio Martín kaj la enlanda Milito en Cerdaña tiel, kiel la tede insistema ripetado de iliaj tezoj kaj asertoj fare de preskaŭ ĉiuj historiistoj traktintaj tiun temon, estas la pli elstara kaj ekstrema ekzemplo, kiu ilustras la Oficialan Historion pri kiu oni parolas en ĉi tiu Manifesto. LA OFICIALA HISTORIO ESTAS LA HISTORIO DE KLASO DE LA BURĜARO.

La objektiveco, kiel platona ideo, ne ekzistas en la realo de socio dividita en sociaj klasoj. Pri la konkreta afero de la enlanda Milito, la Oficiala Historio karakteriziĝas per sia EKSTERORDINARA nekompetenteco kaj sia ne malpli EKSTRAVAGANCA sinteno. La NEKOMPETENTECO konsistas en ĝia absoluta nekapableco por atingi, aŭ almenaŭ klopodi ĝin, minimuman sciencan rigoron. La SINTENO devenas de ĝia konscia IGNORADO aŭ NEADO de la ekzisto de potencega revolucia movado, plimulte liberecana, kiu kondiĉis, oni volu aŭ ne, ĉiujn aspektojn de la enlanda Milito. Ĉi tiuj funkciuloj de la burĝaro en la kampo de la historio falas en diversajn intelektajn nenormalaĵon (nenormalajn eĉ de burĝa perspektivo):

ILI GLORAS KAJ LAŬDAS la metodojn kaj la subpreman efikecon de Gvardio de Sturmo kaj Civilgvardio (renomata ĉi tiu Respublika Nacia Gvardio) aŭ de la politika polico (Servo pri Militista Informo aŭ SMI). Eble ili ne estas tro konsciaj pri tio, ke per tio ili laŭdadas la torturon. Sed ĉi tiu estas aspekto kiu, kiel neniu alia, malkaŝas la influon de la klasaj perspektivo kaj interesoj sur la historian laboron, ĉar tiu laŭdo pri la efikeco de la policaj kaj juĝaj torturo kaj subpremo respublikanaj kontraŭ la revoluciuloj, okazas paralele kun la terursento montrita pro la klasperforto, deĉenigita en julio 1936 de la «neregebluloj» kontraŭ la burĝaro.Ili povas esti specialistoj pri la temo de la perforto, efikaj librotenistoj de perfortaj mortoj, kiuj tamen montras tutan partianecon, kiam kvalifikas kiel anarkiistan «teroron» aŭ polican «efikecon» tion, kio neniam estas alio ol perforto de klaso kontraŭ alia. Tamen por ili la laborista perforto estas teroro kaj, male, la perforto la ŝtato aŭ de SMI, de la Unuiĝinta Socialista Partio de Katalunujo (USPK), de Respublikana Maldekstro de Katalunujo (RMK) kaj Kataluna Ŝtato estas efikeco. Ne estas pli kialo ol ĝia perspektivo de klaso. La perforto mezuras sin per duobla mezurilo, laŭ kiu ĝin plenumas aŭ suferas.

ILI NEAS, kvankam preferas IGNORI, ĉar tio estas pli komforta, efektiva kaj distinginda, la decidan forton en la respublika zono de revolucia movado, plimulte anarkiista.

ILI NEAS, aŭ malpliigas ĝis ekstremoj, kiuj falsas la dokumente provitajn faktojn, la grandegan rolon subpreman, reakcian kaj kunpartoprenan de la Katolika Eklezio en la militista ŝtatrenverso, kaj ties aktivan partoprenon en la preparado, deĉenigo kaj beno de la posta frankisma subpremado.

ILI BEDAŬRAS, ke George Orwell verkis «malbenitan» libron, kiu neniam devis esti legita, kaj Ken Loach filmis «malbelegan» filmon, kiu neniam devis esti vidita . Ni volas ĵeti signalon de ALARMO kontraŭ kreskanta tajdo de historiistoj reviziismaj de la hispana civila Milito.

ALARMO pro la energia falsado de la historiaj faktoj pri kio ili fieras, malgraŭ la disponebla dokumentaro. La faktoj mem transiras en la kaŝitecon kaj la dokumentoj estas ignoritaj aŭ misinterpretitaj. La historiografio pri la enlanda Milito, kiu komence estis aktivula historio farita de ĉefroluloj kaj atestantoj de la enlanda milito kun ĉiuj supozeblaj riskoj, sed ankaŭ kun la neanstataŭigebla pasio de kiu ne ludas kun vortoj, ĉar li antaŭe vetludis la vivon, transiris en akademian historion netaŭgan kaj malaktualan, karakterizitan de la sensencaĵo, la nekompreno kaj inkluzive la malestimo al la aktivuloj kaj organizaĵoj de la laborista movado.

ALARMO pro la kreskanta banaligo de la Oficiala Historio kaj la metoda marĝenigo de la esploroj reliefigantaj la decidan historian rolon de la laborista movado, malgraŭ ili estu la plej rigoraj eblaj. Fakte ekzistas absoluta nekompetenteco de la burĝaj historiistoj ne nur por kompreni, sed eĉ por akcepti la historian ekziston de revolucia movado de homamasoj en la 1936-a Hispanujo. Ni estas antaŭ historio neganta la revolucian movadon, kiu disvolviĝis dum la periodo de la enlanda Milito.

La Oficiala Historio prezentas la enlandan Militon, kiel disduiĝo inter faŝismo kaj kontraŭfaŝismo, kio faciligas la konsenton inter la akademiaj historiistoj maldekstraj kaj dekstraj, la nacikatalunistaj kaj la novstalinistaj, kiuj, ĉiuj kune, koincidas atribui la respublikanan fiaskon al la radikalismo de anarkiistoj, LPMU-istoj kaj revoluciaj homamasoj, kiuj ĉi tiel iĝas la komuna inkliniga viktimo.

Per la ignorado, neglektado aŭ minimumigo de la proletaj kaj revoluciaj kromnocioj, kiuj karakterizis la respublikan periodon kaj la enlandan Militon, la Oficiala Historio sukcesas renversi ĉion tiel, ke ĝiaj ĉefaj popoj altrudas al si la taskon reskribi ĉion DENOVE, kaj ĉi tiel plenumi la ekspropietigon de la historia memoro, kiel akton plian de la proceso de ĝenerala ekspropietigo de la laborista klaso. Ĉar finfine la akademia historiografio estas kiu ellaboras la Historion. Se, samtempe kiel malaperas la generacio travivinta la militon, la libroj kaj manlibroj de la Oficiala Historio ignoras la ekziston de impona anarkiista kaj revolucia movado, post dek jaroj ili kuraĝos diri, ke tiu movado NE EKZISTIS. La mandarenoj firme kredas, ke NENIAM ekzistis tio pri kio ILI ne skribas: se la historio pridubas la estantecon, ili neas ĝin.

La funkcio de la revolucia historio konsistas montri, ke legendoj, libroj kaj manlibroj trompas, ke la politikistoj maskas sin, ke la potenco iluzias kaj, ke preskaŭ ĉiuj burĝaj historiistoj mensogas, falsas, manipulas kaj submetas sin al la burokrata kaj klaskonscia akademia disciplino. Pro la kreskanta malprestiĝo de la profesio de historiisto, kaj malgraŭ la honorigaj kaj elstaraj ekzistantaj esceptoj, Antonio Gascón kaj Agustín Guillamón, cele eviti nedezirataj kaj akraj konfuzoj, rezignas la epiteton de historiistoj; sufiĉa kialo por pledi la honestan aktivecon de kolektistoj de atestoj kaj malnovaj paperoj: ĉifonistoj de la historio.

Post la politika malvenko (tamen ne militista) de la anarkiistoj en majo 1937, en Barcelono kaj la tuta Katalunujo la subpremo kontraŭ la liberecana movado dum la somero 1937 estis akompanata de kampanjo el misfamigoj, humiligoj, falsaĵoj, insultoj kaj akuzoj, kiu anstataŭigis la socian kaj historian realon per nova realo: la nigra kontraŭliberecena legendo, kiu de tiam iĝis la sola akceptebla klarigo, la sola travivita historio. Unuafoje en la historio kampanjo de politika propagando anstataŭigis la realon de tio okazinta per neekzistanta realo, artefarite konstruita. George Orwell, atestanto kaj viktimo de tiu kalumnia kampanjo el falsaĵoj kaj demonigo, metis en siajn romanojn la ĉiopovan Grandan Fraton. La akademiaj historiistoj povis foje kaj refoje reskribi la estintecon, laŭ la sektismaj kaj politikaj interesoj de ĉiu momento, la koleroj de la dio, kiun ili adoris aŭ la gusto kaj kaprico de la tiumomenta mastro. Kiel li skribis en sia romano 1984: “Kiu regas la estintecon, regas la estontecon. Kiu regas la estantecon, regas la estintecon”.

La Sanktega Historio de la burĝaro heredis, instigis kaj kompletigis disde la kampo de la historiografio tiun misfamiga, stalinistan kaj respublikanan kampanjon, kiun endas denunci, kritiki kaj detrui. La historio estas batalo plia de la kuranta klasmilito. Al la historio de la burĝaro ni kontraŭstaras la revolucian historion de la proletaro. La mensogojn oni venkas per la vero; la mitojn kaj la nigran legendon per la arkivoj.

Estas evidenta kontraŭdiro inter la ofico de reakiro de la historia memoro kaj la ofico kaj la profesio solviĝas per la ignorado de tio, kion ili scias aŭ devus scii; kaj tio al ili iĝas NEKOMPTENTAJ. La Oficiala Historio pretendas esti objektiva, nepartia kaj entuta. Sed ĝi karakteriziĝas per sia nekapableco por rekoni la klaskonscian karakteron de sia pretendita objektiveco. Ĝi estas nepre partia kaj ne povas adopti alian perspektivon ol la klasperspektivo de la burĝaro. Ĝi estas nepre ekskluzivanta, kaj ekskluzivas de la estinteco, de la estonteco kaj de la estanteco la laboristan klason. La Oficiala Sociologio insistas konvinki nin, ke jam ne ekzistas la laborista klaso, nek la proletaro, nek la klaslukto; estas la vico de la Oficiala Historio konvinki nin, ke ĝi neniam ekzistis. Porĉiama estanteco, kompleza kaj senkritika banaligas la estintecon kaj detruas la historian konsciencon.

La historiistoj de la burĝaro devas reskribi la estintecon, kiel ĝin faris foje kaj refoje la Granda Frato. Ili bezonas kaŝi, ke la enlanda Milito estis klasmilito. Kiu regas la estantecon, regas la estintecon, kiu regas la estintecon, decidas la estontecon. La Oficiala Historio estas la historio de la burĝaro, kaj hodiaŭ havas kiel komision mitigi la naciismojn, la demokration kaj la ekonomion de merkato por konvinki nin, ke ili estas eternaj, neŝanĝeblaj kaj nemoveblaj.

Antonio Gascón kaj Agustín Guillamón, instigintoj de ĉi tiu Manifesto, starigante sin kiel Komitaton pri Defendo de la Historio, deklaras sian militantecon ene de ĉi tiu BATALO POR LA HISTORIO. Tial, kaj kiel ni pruvis en la libro Naciistoj kontraŭ anarkiistoj en Cerdaña, eldonita de Eldonejoj Descontrol (editorial@descontrol.cat),

NI DEKLARAS PRUVITA:

Ke la subpremo de pastroj kaj desktruloj en Cerdaña de la 20-a de julio 1936 ĝis la 8-a de septembro 1936 estis direktita de la urbestro de Puigcerdá, Jaime Palau, aliĝanto de RMK.

Ke la listo de la 21 dekstrulaj civitanoj de Puigcerdá “kiuj devis esti forigitaj” estis debatita kaj ellaborita en la Sidejo de Respublikana Maldekstro de Katalunujo, kaj ties prezidanto Eliseo Font Morera “aprobis la liston de viktimoj”. La personoj aperintaj en tiu listo estis arestitaj kaj mortigitaj en la nokto de la 9-a de septembro 1936.

Ke en la fondiĝo de la Administra Konsilantaro de la Vilaĝo de Puigcerdá de la 20-a de oktobro 1936, la anarkiistoj devigis, ke partoprenu RMK per la du ĉefaj ĉefroluloj de la subpremo kontraŭ la dekstruloj: Jaime Palau kaj Eliseo Font.

Ke ANTONIO MARTÍN ESCUDERO, la durruti de Cerdaña, estis mortigita sur la ponto de Bellver, la 27-an de aprilo 1937, en embusko preparita de RMK kaj Estat Catalá. La mortigo estis motivita de la fera kontrolo plenumata de la anarkiistoj en la landlimo, kiu malutilis la kontrabandon faritan de stalinistoj kaj naciistoj.

Ke de la 10-an de junio 1937, post la politika malvenko de la anarkiistoj en la Majaj Okazintaĵoj, estis la vico de la anarkiistoj. Sep liberecanoj estis mortigitaj de stalinistoj kaj naciistoj en La Serradora. Oni starigis Plenuman Komitaton, konsistigita de stalinistoj kaj naciistoj, por kunordigi kaj direkti la kontraŭliberecanan subpremon en Cerdaña. La subpremo kaj la misfamigo kuris intime kunigitaj. La buĉado de la 9-a de septembro 1936, ĉiuj mortigoj faritaj en la regiono, ĉiuj ŝteloj kaj krimoj trovis saman propekan kapron kaj falsan kulpulon: la anarkiistoj. Ĉi tiel oni deturnis la kriman aŭtorecon de USPK-RMK kaj akuzis la malamikon de klaso: la anarkiistoj.

Ke la plimulto de la historiistoj mensogas, manipulas aŭ falsas, iuj laŭ konscia maniero, la plimulto senkonscie; tio estas en la naturo kaj kondiĉo de la ofico, kiu al ili pagas la salajron. La Sanktega Historio de la burĝaro estas falsaĵo, konstruita por senkulpigi naciistojn kaj stalinistojn pri la ekscesoj de la unuaj tempoj de la Revolucio. Kaj taŭga ekzemplo estas la valida historiografio pri Puigcerdá kaj Cerdaña, kiu sukcesis kaŝi dum pli ol 80 jaroj, ke la ĉefroluloj de la ribelo de 1934 estis forte venĝe punitaj de la hispanista dekstrularo en 1935; ke tiu subpremo kaŭzis la venĝeman partoprenon de la katalunistaj ŝtatrenversuloj de 1934 en la misuzoj kaj arbitraĵoj, kiuj post julio 1936 sekvis la malvenkon de la militistoj en Barcelono kaj la resto de Katalunujo. Kaj aparte, ke pli ol unu el ili aŭ estis membro de Kataluna Ŝtato, aŭ plimulte konataj membroj de RMK, cititaj en la Ĝenerala Juĝafero, kiel respondeculoj de la lokaj buĉadoj.

Ke la mito de la amasaj mortpafadoj en la collada de Tosas, ordonitaj de la Komitato de Puigcerdá, disfaliĝas pro la precizeco kaj konvinkiteco de dokumento de la Ĝenerala Juĝafero, kiu post elterigitaj kaj analizitaj la 26 ekzistantaj kadavroj konkludas, ke ili estis en sia plimulto personoj tre junaj, identigitaj iuj kiel desktruloj kaj dizertintoj, mortigitaj de la karabenistoj, kiam tiuj klopodis transiri la landlimon. Nek komitato, nek mortpafadoj; karabenistoj kaj dizertintoj, kaj ĉiuokaze mortoj fremdaj al la interna problemo de la Cerdaña, kio ne devas sin registri kiel rezultato de la sociaj kaj politikaj konfliktoj de tiu distrikto.

Ke neniu devus ignori, ke la detruo de la nigra legendo de la kataluna anarkiismo en Cerdaña, kaj tre konkrete de la fabela krimuligo pri Antonio Martín efektivigita nerefuteble en nia libro pri Cerdaña, estigas gravajn konsekvencojn:

A. La respublikaj kaj stalinistaj aŭtoritatoj, en 1937, konscie mensogis, kaj konscie starigis tiun nigran kaj kalumnian legendon kontraŭ la kataluna anarkiismo. Ĝi estis potenca politika armilo kontraŭ NKL-IAF, kaj krome la plej bona ebla defendo kontraŭ iliaj propraj krimoj: atribui ilin al la anarkiistoj.

B. La historiistoj de la burĝaro mensogas kaj elektas partiece la dokumentaron ekzistantan en la arkivoj, kaj ĉi tiel iĝas heredantoj kaj daŭrantoj de la kalumnia kampanjo de propagando kaj misfamigo, kiu atingis unuafoje en la historio, ke la aŭtentika socia kaj historia realo malaperu kaj estu anstataŭita de alia nova realo-fikcio elpensita de tiu kampanjo de propagando kaj misfamigoj.

C. Katalunaj naciistoj kaj stalinistoj kundividis, en 1937-1938, laŭ natura, civilizita kaj etika maniero sian radikalan politikan rasismon koncerne la anarkiistojn per konfusaj antaŭjuĝoj etnaj, kulturaj, klaskonsciaj, ideologiaj kaj prilingvaj. La anarkiistoj estis humiligitaj kaj malhumanigitaj tiel, ke en la naciista kaj stalinista imagaro ili ĉesis esti personoj por iĝi bestoj kaj kanajloj, kiuj prave povis kaj meritis foroferi sin en la altaro de la patrujo. Kiel monatojn antaŭe oni jam faris kun la hispanistaj desktruloj.

D. Ĉiuj tiuj monstroj, seriaj mortigistoj, vampiroj kaj kontraŭreligiuloj, kiuj aperis kiel neklarigebla viruso sur la tuta Katalunujo, kaj kiujn la historiografio kvalifikis kiel krimulojn, devas esti reviziitaj. Ĉiuj historiistoj estas suspektaj pri partianeco kaj sektismo.

E. Somere 1937 NKL ja lasis ekzisti en Cerdaña, kiel organizo. La sovaĝa kontraŭliberecena subpremo estis organizita de Plenuma Komitato en kiu partoprenis Vicente Climent (USPK), Juan Bayrán Clasli (USPK), Joan Solé (urbestro de Bellver), policisto de Viglado nomita Samper kaj alia anonima policisto, apartenantaj ambaŭ al Kataluna Ŝtato.

SEKVE NI KONKLUDAS:

Ke la historio estas batalo plia de la kuranta klasmilito. Al la historio de la burĝaro ni kontraŭstaras la revolucian historion de la proletaro. La mensogojn oni venkas per la vero; la mitojn kaj la nigran legendon per la arkivoj.

Ke la historio, kiel socia scienco, jam ne eblas realigi ĝin en la institucioj universitataj kaj akademiaj, kie la historiistoj transformiĝas en funkciulojn submetitajn al la starigitaj potenco kaj ordo. Hodiaŭ la honesta, scienca kaj rigora Historio nur eblas kontraŭ la historiistoj akademiaj kaj ekster la institucioj.

Ke la burĝa Historio havas kiel komision mitigi la naciismojn, la demokratian totalismon kaj la kapitalisman ekonomion, por konvinki nin, ke ili estas eternaj, neŝanĝeblaj kaj nemoveblaj. Estanteco porĉiama, kompleza kaj senkritika banaligas la estintecon kaj detruas la historian konsciencon. De la Sanktega Historio ni transiras en la posthistorion. Postvero estas neologismo, kiu priskribas hodiaŭ oftan scian situacion en kiu la informanto kreas publikan opinion subordigante la faktojn kaj la realon al la emocioj, la antaŭjuĝoj, la ideologioj, la propagando, la materialaj interesoj kaj la politiko. Se io ŝajnigas esti vera kaj krome flatas la vantecon, aŭ kontentigas emociojn samtempe kiel fortigas antaŭjuĝojn aŭ identecon, meritas esti vera. Bona reklama kampanjo transformigas la mensogon, la trompoŝtelon kaj la falsaĵojn en agrablan kaj konvenan postveron. La posthistorio ĉesas esti la rakonto kaj interpreto de la faktoj okazintaj en la estinteco por transformiĝi en la rakonton, kiun plumknaristoj de ĉiuj tendenco kaj ideologio fabrikas por la eldona merkato preter la faktoj kaj la historia realo jam konsideritaj kiel simbolaj, malĉefaj, nenecesaj, malutilaj aŭ subteraj.

SEKVE NI POSTULAS:

Ke la informaj paneloj starigitaj sur la ponto de Bellver estu demetitaj aŭ korektitaj.

Ke RMK akceptu sian respondecon pri la buĉado de Puigcerdá de la 9-an de novembro 1936 kaj ĉesu la misfamigojn konstante kaj sisteme diskonigitajn de sia organizaĵo kontraŭ la liberecanoj.

Ke Pous kaj Solé formale rekonu siajn erarojn kaj nekompetentecojn, kaj faru ĉi tiujn publikaj kaj konataj, por propra digno kaj ĉar estas de justecafero.

NI KOMENCAS la diskonigon de ĉi tiu teksto cele konsciigi, sendevigi kaj liberigi la liberecanojn de la grandega morala malutilo suferita pro tiu humiliga kaj misfamiga kampanjo, pelita de stalinistoj kaj naciistoj.

Eblas neniu interkonsento nek kunlaborado kun la malamiko de klaso. Ni kunvokas al tiu bezona malplimulto anarĥia kaj ribelema armita de principoj, ankoraŭ sen patrujo kaj flagoj, sen dioj kaj limoj, sen forlasoj kaj rezignoj, por ke ĝi aliĝu al ĉi tiuj postuloj, sendante ĝiajn aliĝon al ĉi tiu Manifesto al la KOMITATO PRI DEFENSO DE LA HISTORIO, retpoŝto: chbalance@gmail.com

Antonio Gascón kaj Agustín Guillamón. Puigcerdá,

27-an de aprilo 2018

En español: http://www.alasbarricadas.org/noticias/node/39959


Fuente: Antonio Gascón kaj Agustín Guillamón