LA TROMPOŜTELO DAŬRAS

NI DAŬRE SURSTRATIĜAS

Fariĝas nun 10 jaroj de ĉi tiu krizo de la kapitalisma sistemo, krizo, kiu ne estas pli ol alia ilo de la granda labormastraro, de la plurnaciaj konzernoj kaj de la mastroj de la bankismo, kun la kunkulpeco de korupta politika sistemo, por pliigi iliajn grandegajn monprofitojn ĉiam koste de la rajtoj de la civitanaro kaj ĉefe de la laborista klaso. Ĉi tiu krizo fakte estas granda trompoŝtelo.


Fariĝas nun 10 jaroj de ĉi tiu krizo de la kapitalisma sistemo, krizo, kiu ne estas pli ol alia ilo de la granda labormastraro, de la plurnaciaj konzernoj kaj de la mastroj de la bankismo, kun la kunkulpeco de korupta politika sistemo, por pliigi iliajn grandegajn monprofitojn ĉiam koste de la rajtoj de la civitanaro kaj ĉefe de la laborista klaso. Ĉi tiu krizo fakte estas granda trompoŝtelo.

Post 10 jaroj en situacio de sociala krizokazo, en kiu jam ne nur la senlaboruloj estas sub la sojlo de la malriĉeco, sed pli ol la 14% de la personoj kun laborposteno estas malriĉaj, kiel konsekvenco de la malstabileco de la novaj laborkontraktoj, kun partaj kontraktoj kaj salajroj de supervivado, kio estas la nova labora realo de indigno. Al tio aldoniĝas la malprogreso en la aĉetpovo, kiun suferis la pensioj, kaŭzante, ke unu el ĉiu tri pensiuloj estas sub tiu sojlo de malriĉeco, samtempe ke pliiĝis la salajra diferenco de genro, tiel en la salajroj, kiel en la pensioj.

Ni alfrontas ideologian kaj strategian atakon, kiu pretendas, ke tio, kio ĝis nelonge estis rajtoj, nun estas negoco: la instruado, la sanservo, la pensioj… ĉio tio, kio sume estas nia, de ĉiuj, estas iĝanta dividendoj por la grandaj entreprenaj korporacioj. Interŝanĝe ili nin devigas savi bankojn kaj aŭtovojojn, pagante ŝuldon, kiu ne estas nia, pagante ŝuldon, kiu estas neleĝa kaj, kiu grandparte devenas de la korupteco. Ili trompoŝtelas nin.

De ĜKL, ni diras, ke ne rezignacios al tio, ke la bankoj estas pli gravaj ol la personoj; de ĜKL, ni rifuzas, ke granda parto de la publikaj servoj daŭre estas malŝtatigitaj kaj malstabiligitaj; de ĜKL, ni ne permesos, ke oni detruu la publikan sistemon de pensioj; en ĜKL, ni ne akceptas, ke la laborista klaso ĉiutage vidas reduktitaj siajn rajtojn per novaj laboraj reformoj.

Venis la tempo, ke oni plenumu labordisdonon, reduktante la tagan labordaŭron, finante kun la kromhoroj kaj antaŭigante la aĝon de emeritiĝo por ke ĉiuj povu havi laborpostenon. Endas reakiri la malŝtatigitajn publikajn servojn, en kiuj nur gravu ilia efikeco por ke reale ekzistu sociala protekto, kiu estu publika kaj universala por ĉiuj. Nepras disdoni la riĉecon per fiska reformo, kiu faru, ke la subtenantoj de la plej granda parto de la elspezo estu la grandaj kapitaloj kaj korporacioj, kiuj estas, kiuj vidis pliigitaj siajn monprofitojn per ĉi tiu krizo-trompoŝtelo. Endas fini kun la fraŭdo kaj la fiskaj paradizoj.

Por ĜKL la rezignacio ne estas elekto, venis la tempo ree okupi la stratojn, estas pli necesa ol neniam, ke ĜKL ĉeestu tie, kie okazas situacioj de sociala maljusteco, necesas daŭra mobilizado de ĜKL kontraŭ ĉi tiu korupta sistemo, per la kunvoko kaj partopreno en ĉiuj mobilizoj, kiuj estu necesaj por atingi socion memmastruman, kontraŭpatriarkan, ekologiisman, ne rasisman nek kontraŭalilandanan… liberecanan.

LA TROMPOŜTELO DAŬRAS

NI DAŬRE SURSTRATIĜAS

Vivu la 1a de Majo