Skip to Navigation

CGT, CNT-AIT, CNT-CAT: Manifesto pri la balotado

 

Kolektiva meditado la 19an de novembro

ĉe Placo de Katalunio en Barcelono edke la 11a horo

 

Manifesto de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (Teritoria Federacio de Barcelono), Nacia Konfederacio de la Laboro - Internacia Laborist-Asocio (Teritoria Federacio de Barcelono) kaj Nacia Konfederacio de la Laboro-Katalunio



Ni pluraj sindikataj organizaĵoj, kolektivoj kaj asembleoj deziras publike pripensi rilate al la proksimaj balotadoj.

Antaŭ la kriza situacio kaj la sociaj kaj laboraj fortranĉaĵoj, kiujn altrudas al ni la parlamentemaj grupoj, kiuj nun postulas nian baloton, ni diras “sufiĉe!” kaj postulas alian manieron administri la situacion, kiun ni suferas tagon post tago.

La malabundajn sociajn rajtojn, kiujn ni havas hodiaŭ, oni atingis per lukto ĉe la entreprenoj kaj ĉe la stratoj dum la 70aj jaroj kaj ekde tiam ĝis nun la demokratio nur fortranĉis la rajtojn de la gelaboristoj, la rajtojn de ties gefiloj, la rajtojn de ties gepatroj... Per la balotujoj ili petas al ni la konsenton por povi fortranĉi kaj forrabi tiujn rajtojn laŭleĝe ―sinkaŝante post la minaco pri la krizo.

Tiuj ĉi balotadoj estas amasmedia cirko, per kiu, ŝajnigante defendi malsimilajn ideojn, ĉiuj celas la samajn personajn interesojn kaj konservi siajn klasajn privilegiojn. Tial ni asertas, ke neniu reprezentas nin.

Antaŭ tiu ĉi situacio, estas multaj homoj, kiuj ni taksas bezone novan manieron alfronti tiun ĉi realon, kaj tio estas tre for ol laŭrajtigi la politikistojn ĉe la balotujoj, el kiuj ili estas plifortigataj ankaŭ de la blanka kaj nevalida baloto. Tiu ĉi delego de nia decidkapablo al la manoj de la povohavantoj malfavoras nin je la ĉiutageco kaj malebligas nin preni la regon sur nia estanto kaj estonto. Antaŭ iliaj promesoj ni havas ununuran elekton: memorganizi nin por decidi sur niaj vivoj.

Tial ni alvokas realan pripensan tagon rilate al la rolo, kiun nia baloto havas por laŭrajtigi tiun ĉi sistemon, kaj la bezono ne partopreni tiun ĉi mensogon. La venontan 19an de novembro ĉiuj politikistoj petos al vi vian partoprenon, sed ni laŭrajtigitaj de iliaj mensogoj alvokas agantan nepartoprenon kaj memorganizon de la homoj for de ilia sistemo, kie ĉiu baloto donas al ili permeson decidi anstataŭ vi.

 

Ĉar neniu reprezentas nin: aganta nepartopreno!

Nur vi rajtas organizi vian vivon

 

Kolektiva meditado la 19an de novembro

ĉe Placo de Katalunio en Barcelono edke la 11a horo

Descargas

Comentarios

Los comentarios anónimos están moderados, por lo que no se garantiza su publicación, sólo los usuarios registrados podrán comentar sin moderación.
La redacción del Rojo y Negro no se hace responsable de los comentarios vertidos, al tiempo que se reserva la eliminación de los comentarios de carácter sexista, racista, autoritario, o arbitrariamente insultantes hace personas concretas, así como el bloqueo del usuario que de forma reiterada no respete estos límites.

Enviar un comentario nuevo

El contenido de este campo se mantiene privado y no se mostrará públicamente.
CAPTCHA
Esta pregunta se hace para comprobar que es usted una persona real e impedir el envío automatizado de mensajes basura.
CAPTCHA de imagen
Enter the characters shown in the image.