Editoris Jorge Camacho Cordón Por longtempaj legantoj de mia blogo ne estas novaĵo, ke en mia ĝenerala filozofio mi multe emfazas la diferencojn inter unuopaj homoj, prenante eĉ la radikalan pozicion, ke povas esti pli da diferenco inter du homoj ol inter du tute apartaj specioj de nehomaj bestoj (ideo aperinta en la verkoj de Plutarko, Montajno, Robert Bridges kaj sendube aliaj). Iom post iom mi vidas, ke tiu sinteno, se ĝi servu kiel bazo de politika filozofio, nature ligiĝas al speco de anarkiismo. Rousseau, en sia Du contrat social (1762), estis konvinkita, ke iaspeca ŝtato devas ekzisti por esprimi la ĝeneralan volon, kaj ke la potenco enkorpigita en la ŝtato per ĝenerala konsento estu absoluta. La problemoj estas du: unue, modernaj ŝtatoj estas multe tro grandaj por realisma nocio de socia kontrakto; kaj due (iusence la sama obĵeto), la nocio «la ĝenerala volo» estas svaga ĝis tute sensubstanca. Fakte, la diferencoj inter unuopaj homoj sufiĉe profundas por plene defii ajnan nocion pri «la ĝenerala volo». Homoj fine interkonsentas nur pri unu afero: ili volas esti (korpe) liberaj. Se nia koncepto estus aliflanke ne socia kontrakto sed funkcia kontrakto, haveblus teorie vivipova solvo. Homoj spontane organizus sin, laŭ siaj bezonoj kaj siaj inklinoj, en grupojn por reciproka helpado (teorio bone elaborita; vidu Peter Kropotkin, Mutual Aid: A Factor of Evolution*, Londono: 1902). La precipa laboro de ideala socio do estus organizi tiujn funkciajn grupojn, kiuj ne plu dependus de mita «ĝenerala volo». **** Legu la plenan artikolon ĉe http://www.tlaxcala-int.org/article.asp?reference=2609 |