Artikolo de Ken Miner esperantigita kaj enretigita de TLAXCALA, internacia reto de tradukistoj.



Ken Miner


Editoris 
Jorge Camacho Cordón

Por longtempaj legantoj de mia blogo ne
estas novaĵo, ke en mia ĝenerala filozofio mi multe emfazas la
diferencojn inter unuopaj homoj, prenante eĉ la radikalan pozicion,
ke povas esti pli da diferenco inter du homoj ol inter du tute
apartaj specioj de nehomaj bestoj (ideo aperinta en la verkoj de
Plutarko, Montajno, Robert Bridges kaj sendube aliaj). Iom post iom
mi vidas, ke tiu sinteno, se ĝi servu kiel bazo de politika
filozofio, nature ligiĝas al speco de anarkiismo.

Rousseau, en sia Du contrat social
(1762), estis konvinkita, ke iaspeca ŝtato devas ekzisti por
esprimi la ĝeneralan volon, kaj ke la potenco enkorpigita en la
ŝtato per ĝenerala konsento estu absoluta. La problemoj estas du:
unue, modernaj ŝtatoj estas multe tro grandaj por realisma nocio de
socia kontrakto; kaj due (iusence la sama obĵeto), la nocio «la
ĝenerala volo» estas svaga ĝis tute sensubstanca. Fakte, la
diferencoj inter unuopaj homoj sufiĉe profundas por plene defii
ajnan nocion pri «la ĝenerala volo». Homoj fine
interkonsentas nur pri unu afero: ili volas esti (korpe) liberaj.

Se
nia koncepto estus aliflanke ne socia kontrakto sed funkcia
kontrakto, haveblus teorie vivipova solvo. Homoj spontane organizus
sin, laŭ siaj bezonoj kaj siaj inklinoj, en grupojn por reciproka
helpado (teorio bone elaborita; vidu Peter Kropotkin, Mutual Aid:
A Factor of Evolution
*, Londono: 1902). La precipa laboro de
ideala socio do estus organizi tiujn funkciajn grupojn, kiuj ne plu
dependus de mita «ĝenerala volo».

 

****

 

Legu la plenan artikolon ĉe

http://www.tlaxcala-int.org/article.asp?reference=2609