Sesa itala ĝenerala striko kontraŭ la kontraŭkrizaj mezuroj de la Berlusconi-a registaro, alvokita de Baza Sindikatismo.

Sesa itala ĝenerala striko kontraŭ la kontraŭkrizaj mezuroj de la Berlusconi-a registaro, alvokita de Baza Sindikatismo.

LA 23an DE OKTOBRO ĜENERALA STRIKO alvokita de USI AIT (Itala Sindikata Unuiĝo – Internacia Asocio de Laboristoj) kaj por la tuta baza sindikatismo.

Postulaĵaro :

  •  salajr-altigon je 250 € por ĉiuj

  •  Minimuman interprofesian salajron je 1.300 € kaj garantiitan socian helpon

  •  aŭtomatan salajran realĝustiĝon

  •  disvolvon de la publika sistemo pri sano kaj antaŭvido

  •  stimuligon de la publikaj kaj sociaj servoj (instruado, sano, transporto, energio, akvo…)

  •  NE al la malpliigo de la publika personaro, aparte de tiuj portempaj, kaj NE al la financaj reduktoj

  •  rajton pri laborposteno kaj loĝejo

  •  NE al la privatigo de la publikaj servoj kaj funkcioj kaj NE al la eksternigo de la servoj

  •  juran sistemon pri garantio pri la sano kaj sekureco ĉe la laborejoj

  •  liberan elekton de la RLS

  •  NE al la malstabiliĝo de la laboroj kaj nuligon de la leĝoj 196/97, 30/03 kaj 276/03

  •  nuligon de la Bossi-Fini kaj de la “sekureca paketo”

  •  malpliigon de la militistaj elspezoj favore al sociaj kaj sanaj servoj

  •  nacian planadon pri publika konstruado

  •  stabiligon de la malstabiluloj dungitaj de la publikaj administracioj kaj de la eksternigitaj servoj

  •  defendon de la strikorajto, sindikatajn rajtojn por ĉiuj laŭleĝe stariĝintaj sindikataj organizoj.

  • Pro mondo el liberuloj kaj egaluloj ni konstruu alian estonton

    NI ĈIUJ PARTOPRENU LA NACIAN MANIFESTACION ĈE ROMO

    je la 10a horo el la placo de la Respubliko ĝis Sankta Johano

    USI AIT – sede de Roma

    LARGO VERATTI 25

    TEL 06/704511981 – FAX 06/77201444

    E-MAIL : usiait1@virgilio.it


    Fuente: RyN