Oni multe debatas pri tio, kiel montri nian rifuzon al la malbonigo de la politika vivo kaj vidibligi nin kiel alternativon, kiujn komprenas ĉiam pli da homoj, pretaj partopreni la ĉiutagajn decidojn kaj ne cedi nian volon pere de la baloto por tio, ke aliuloj administru ĝin.

La nepartopreno estis propono, uzata tra la historio tiel de la nepolitikaj sindikatistoj, kiel de la anarkisindikatistoj kaj anarkiistoj, kiel politika esprimo kaj unuigilo de tiuj homoj, kontestantaj tion, ke el la politika povo eblas fari reformojn kaj ĝisfundajn sociajn ŝanĝojn. Multjofe ekde la maldekstro, partoprenanta la politikon, oni uzis la pravigilon pri tio, ke la nepartopreno malfavoras ilin, ĉar ili supozas, ke la balotoj de la nepartoprenuloj eltenus iliajn kandidatarojn, anstataŭ memkritiki sian agadon kaj proponojn.

Oni
multe debatas pri tio, kiel montri nian rifuzon al la malbonigo de la
politika vivo kaj vidibligi nin kiel alternativon, kiujn komprenas
ĉiam pli da homoj, pretaj partopreni la ĉiutagajn decidojn kaj ne
cedi nian volon pere de la baloto por tio, ke aliuloj administru ĝin.


Oni
multe debatas pri tio, kiel montri nian rifuzon al la malbonigo de la
politika vivo kaj vidibligi nin kiel alternativon, kiujn komprenas
ĉiam pli da homoj, pretaj partopreni la ĉiutagajn decidojn kaj ne
cedi nian volon pere de la baloto por tio, ke aliuloj administru ĝin.

La
nepartopreno estis propono, uzata tra la historio tiel de la
nepolitikaj sindikatistoj, kiel de la anarkisindikatistoj kaj
anarkiistoj, kiel politika esprimo kaj unuigilo de tiuj homoj,
kontestantaj tion, ke el la politika povo eblas fari reformojn kaj
ĝisfundajn sociajn ŝanĝojn. Multjofe ekde la maldekstro,
partoprenanta la politikon, oni uzis la pravigilon pri tio, ke la
nepartopreno malfavoras ilin, ĉar ili supozas, ke la balotoj de la
nepartoprenuloj eltenus iliajn kandidatarojn, anstataŭ memkritiki
sian agadon kaj proponojn.

La
politikistoj ĉiam klopodis egaligi la nepartoprenon al sinteno de
prifajfuloj kaj indiferentuloj, ili klopodas nei ĝin kiel
alternativon, kiu arigas homojn, kiuj defendas alian socian
partoprenan organizkielon pere de la rekta demokratio.

Post
la apero de la movado 15-M la volo partopreni la decidoprenojn
vidibliĝis pere de la mobilizadoj kaj la asembleoj ĉe publikaj
spacoj. La politikistoj bezonis modifi sian parolon kaj analizi, ke
tiu, kiu ne balotas, povas esti ankaŭ tre engaĝiĝinta homo kvankam
kritika kontraŭ la sistemo.

La
politikistoj akceptas la blankan baloton kiel malplejan malbonon. Ili
kalkulas pri tio, ke tiu, balotinta ĝin, konsentas kun la politika
sistemo de reprezentado, sed ke je la balotmomento estas neniu
kandidataro, kontentiga por li. Ĝi estas analizita kiel kritika
sinteno, konsentanta la elektan sistemon kaj atendanta la aperon de
balotinda politika kandidataro. Krome ĝi favoras la dupartian
sistemon, ĉar ĝi estas enkalkulita kiel valida baloto kaj
plimalfaciligas atingi reprezenton al la politikaj organizaĵoj kun
malplia influkapablo, tial ĝi okazigas la kontraŭan rezulton ol tiu
celita de la balotanto, ĉar ĝi plifaciligas la akiron de
parlamentaj seĝoj al la plimultaj partioj. Oni povas baloti blanke
per du kieloj: per la blankaj balotiloj, kiuj ĉeestas la balotejojn,
kaj per la enŝovo de malplena kovrilo sen balotilo.

La
senvalida baloto enhavas tiun, en kiu la balotilo estas tranĉita,
forstrekita ktp, kaj tiun, en kies kovrilo oni enmetas kion ajn
alian. Oni kalkulas ĝin kiel balotanton kaj sekve ĝi plialtigas la
partoprenantan elcenton, kvankam kontraŭe al la blanka baloto ĝi ne
modifas la elcenton, kiun oni bezonas por atingi reprezenton.

ĜKL
proponas kampanjon pri nepartopreno kaj instigi la organizadon de la
homoj per praktikado de la rekta aŭ horizontala demokratio. Ju pli
grandiĝos la nepartopreno kaj pli la socio organiziĝos kaj
mobiliziĝos for de la regado de la politikaj kaj oficialaj entoj,
des pli proksime ni estos krei alternativan socion.

Ni
ne rajtas esperi, ke ŝanĝo ĉe la pribalota leĝo kaj ŝanĝo de la
politikistoj, partoprenantaj la parlamentan ludon, estos okazigendaj
ĝisfundajn sociajn ŝanĝojn. La sistemo havas sufiĉajn rimedojn
kaj dolĉaĵojn laŭmezure de ĉiu homo por integri lin aŭ plenumi
liajn aspirojn.

La
kapitalistoj planas kaj la politikistoj estas la plenumantoj de la
planoj de la povuloj. Tiuj planoj iradas ĉiam la saman vojon:
profitplialtigon por tiuj plihavantaj kaj malpliigon de la rajtoj de
ĉiuj aliaj, escepte de iuj privilegiuloj, kiujn ili bezonas por la
plenumo de siaj planoj. Tiel la maldekstraj kiel la dekstraj
politikistoj petas al ni, ke ni partoprenu, ili deziras havi nin
integritaj por rajtigi sian ekziston, sed la diferencoj ĉe la
ekonomia regado inter la diferencaj politikaj grupoj estas minimumaj,
kvankam ĉiuj koincidas en tio, ke ni balotu ilin.

Ni
atingu tion, ke la politikan baloton partoprenos nur la politikistoj,
iuj el siaj familianoj kaj tiuj, ŝuldantaj al ili personajn
favorojn. Ni ceteruloj ne rajtas esperi nenion bonan el ili. Fakte
ili ne taŭgas fini per la rimedoj de la registaro la diktatoradon,
kiun altrudas la ekonomiaj organoj, regataj de la grandaj tutmondaj
kapitaloj. La politikistoj ne regas, ili nur plenumas tion, kion oni
ordonas al ili. Ili lasis rabi al si la regadon, tamen ili daŭrigas
peti nian fidon. Estas neniu kialo, por ke ni kredu ilin.

La
nepartopreno kiel politika opcio kaj la horizontala
kontraŭaŭtoritatema organizo devas esti nia kontesto al tiu
“organizita ĥaoso”, per kiu la kapitalistoj, uzante la
demokratian sistemon ―laŭ ili mem la malplej malbona el tiuj
konataj―, atingas grandajn ekonomiajn profitojn.

Ni
ĉesu elekti inter tio malbona kaj tio pli malbona, ni batalu por tio
plej bona.