Kolektiva meditado la 19an de novembro

ĉe Placo de Katalunio en Barcelono edke la 11a horo

 

Manifesto de la Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (Teritoria Federacio de Barcelono), Nacia Konfederacio de la Laboro - Internacia Laborist-Asocio (Teritoria Federacio de Barcelono) kaj Nacia Konfederacio de la Laboro-Katalunio

Ni pluraj sindikataj organizaĵoj,
kolektivoj kaj asembleoj deziras publike pripensi rilate al la
proksimaj balotadoj.

Antaŭ la kriza situacio kaj la sociaj
kaj laboraj fortranĉaĵoj, kiujn altrudas al ni la parlamentemaj
grupoj, kiuj nun postulas nian baloton, ni diras “sufiĉe!” kaj
postulas alian manieron administri la situacion, kiun ni suferas
tagon post tago.


Ni pluraj sindikataj organizaĵoj,
kolektivoj kaj asembleoj deziras publike pripensi rilate al la
proksimaj balotadoj.

Antaŭ la kriza situacio kaj la sociaj
kaj laboraj fortranĉaĵoj, kiujn altrudas al ni la parlamentemaj
grupoj, kiuj nun postulas nian baloton, ni diras “sufiĉe!” kaj
postulas alian manieron administri la situacion, kiun ni suferas
tagon post tago.

La malabundajn sociajn rajtojn, kiujn
ni havas hodiaŭ, oni atingis per lukto ĉe la entreprenoj kaj ĉe la
stratoj dum la 70aj jaroj kaj ekde tiam ĝis nun la demokratio nur
fortranĉis la rajtojn de la gelaboristoj, la rajtojn de ties
gefiloj, la rajtojn de ties gepatroj… Per la balotujoj ili petas al
ni la konsenton por povi fortranĉi kaj forrabi tiujn rajtojn laŭleĝe
―sinkaŝante post la minaco pri la krizo.

Tiuj ĉi balotadoj estas amasmedia
cirko, per kiu, ŝajnigante defendi malsimilajn ideojn, ĉiuj celas
la samajn personajn interesojn kaj konservi siajn klasajn
privilegiojn. Tial ni asertas, ke neniu reprezentas nin.

Antaŭ tiu ĉi situacio, estas multaj
homoj, kiuj ni taksas bezone novan manieron alfronti tiun ĉi realon,
kaj tio estas tre for ol laŭrajtigi la politikistojn ĉe la
balotujoj, el kiuj ili estas plifortigataj ankaŭ de la blanka kaj
nevalida baloto. Tiu ĉi delego de nia decidkapablo al la manoj de la
povohavantoj malfavoras nin je la ĉiutageco kaj malebligas nin preni
la regon sur nia estanto kaj estonto. Antaŭ iliaj promesoj ni havas
ununuran elekton: memorganizi nin por decidi sur niaj vivoj.

Tial ni alvokas realan pripensan tagon
rilate al la rolo, kiun nia baloto havas por laŭrajtigi tiun ĉi
sistemon, kaj la bezono ne partopreni tiun ĉi mensogon. La venontan
19an de novembro ĉiuj politikistoj petos al vi vian partoprenon, sed
ni laŭrajtigitaj de iliaj mensogoj alvokas agantan nepartoprenon kaj
memorganizon de la homoj for de ilia sistemo, kie ĉiu baloto donas
al ili permeson decidi anstataŭ vi.

 

Ĉar neniu
reprezentas nin: aganta nepartopreno!

Nur vi
rajtas organizi vian vivon

 

Kolektiva
meditado la 19an de novembro

ĉe Placo
de Katalunio en Barcelono edke la 11a horo