Junaj aŭ maturaj, kun kaj sen vualo, devenantaj el ĉiuj sociaj klasoj, la manifestaciulinoj restis dum proksimume du horoj ĉe la placo de la Regado. Dum tiu tempo, oni estas kantinta kantojn, kriinta sloganojn («Foriru la reakciuloj¡») kaj levinta afiŝojn reasertante ke la virinoj ĉe Tunizio estas «liberaj virinoj» kaj la sekvanta konstitucio, kiun devas ellabori la asembleo, devos enhavi “garantiojn pri la virinaj rajtoj». Antaŭe grupo de dekok virinoj estis ricevita de la provizora Ĉefministro Beji Caid Essebsi, kiu, laŭ ili, pretendis trankviligi ilin asertante ke estis «ruĝa linio ne transpasebla» ĉe Tunizio. «La virinaj konkeroj datiĝas de antaŭa tempo kaj neniu povos konfiski ilin» asertis Hosnia Eloujoud, esprimante la enhavon de lia konversacio kun la Ĉefministro. Laŭ ĉi tiu lasta, ĉiuj politikaj partioj reprezentataj je la nova asembleo interkonsentis ne transpasi «ĉi tiun ruĝan linion», laŭ informis Ahyet Ayarai, flegistino. Manifestacio ĉe la Universitatejo En la sama momento, centoj de geuniversitatuloj manifestaciis ĉe la Scienca Urbo ĉe Tunizo por la «defendo de la akademiaj kaj individuaj liberecoj». La amaskunveno, kiun partoprenis cirkaŭ 500 homoj, estis organizita de la tunizia Universitata Forumo pro la okazintaj incidentoj je ĉi tiuj lastaj tagoj ĉe la Supera Lernejo de la Komerco en Manouba (okcidento). Laŭ sindikataj fontoj, du instruistinoj estis agresitaj pro sia vestaro, kiu estis juĝita maldeca de grupo de junuloj. La unua estis helpita de kolportisto kiam ŝi ricevis pugnobatojn sur la vizaĝo en parkumejo. La dua devis esti helpata de siaj studantoj kiam “junuloj, inter kiuj iuj barbuloj» neebligis al ŝi fini la klason per krioj kaj insultoj juĝante lian jupon tro mallonga. Protestostriko jam okazis la pasintan lundon ĉe tiu lernejo kaj aliaj similaj mobilizadoj estas antaŭvidi ĉe la tuniziaj universitatejoj. “Hodiaŭ ili (la islamistoj) kontestas la vestarliberecon kaj ili morgaŭ enmiksos en la enhavo de la studaĵoj», montras sin indigna instruistino. Pasis la balotadoj La tunizia popolo vivis jam la demokratan iluzion, kun liberaj balotadoj, gajnitaj de la islamisma partio Ennahda, sed sen absoluta plimulto kaj kun sufiĉe politika diverseco en la konstitucianta asembleo, kiu devas ellabori la nova konstitucio. La realaĵo revenas al la strato, al la realaj problemoj: de la senlaboruloj, de la laboristoj, de la virinoj, de la daŭrigo aŭ ne de novliberala ekonomia modelo. Kaj tie estas denove la opinio sur la strato de la virinoj, de la senlaborulaj asocioj… kaj la organizaj bazoj de iuj komitatoj de revolucia defendo, kiuj subtenas lian asemblean kaj nepartiecan funkciadon. Laborteamo por la Afriknordo de la Sekretariaro de Internaciaj Rilatoj de la ĜKL. Fonto: RyN Digital |