Ĉe Tunizio, la unua lando de la araba printempo, la virinoj alfrontas alitipan revolucion, tiun de la lukto por la egaleco. Kun la malnova prezidanto Ben Alí, la tunizianinoj posedis certajn avantaĝojn kompare kun la cetero de arablandoj, ĉefe rilate al la universitatulina proporcio kaj la parlamenta reprezentado. Tamen, aktivuloj denuncas, ke “dum la transiro la virinoj estas havantaj tre malmultan ĉeeston en la politikaj institucioj”.

 

 

La virinoj kontinuas ĉe la fronto de la manifestacioj, kiuj demandas la
tutan rompon kun la malnova regimo kaj juĝecon pro la hommortoj de
januaro kaj februaro.

Vendredo, 14:00 de la vespero. Multnombra grupo de viroj eliras de la
Kasba-a moskeo al ĵurnalistojn, kiuj atendis apud la domo. Ili kantas
frapfrazojn kaj portas afiŝojn kontraŭ la polica okupado de siaj
religiaj preĝejoj okazita antaŭ tagoj. Unu el ili alfrontas germanan
kameraistinon kaj komenzas paroladon, kiu rapide forte vigliĝas.
Iumomente, lia argumentado ŝanĝis al la kondutado de la ĵurnalaro kaj li
krias al “havi ne kompaton” kun la ĵurnalistoj. Tiumomente junulineta,
kun akreditilo pendigita de la kolo, alfrontas lin kaj riproĉas al li
liajn asertojn. La viro estas dufoje pli granda kaj estas agresema, sed
ŝi ne timigas sin kaj riproĉas lin , ke li juĝis ĉiujn ĵurnalistojn po
egale. Ŝi estas Hajer Mtiri, 20-jaraĝa kaj ĵus finis sian unuan
universitatan kurson de ĵurnalismo. Ŝi estas unu el la proksimume kvin
milionoj de civitaninoj de la nordafrika lando, sed sia karaktero,
trankvileco kaj sekureco antaŭ la viroj rivelas fide la karakterizaĵojn
de la tunizia moderna virino.

La juna ĵurnalistino Hajer Mtiri travivas necertece  la socialan ŝanĝon, kiun vivas Tunizio numtempe.

Je 1959, Tunizio iĝis la kvara arablando, kiu permesis baloti virinojn
kaj prezenti sin kiel balotaj kandidatinoj, post Sirio, Libano kaj
Egiptio. Laŭ datumoj el la Dubaja Virino Fondaĵo je 2008, 37% el la
tunizianinoj estis  aliĝitaj al la universitato, kontraŭ 26% el la
viroj
. Krome dum la longa “Ben Alí”-a registaro, la virinoj ĉiam havis
relativan ĉeeston en la Parlamento. La sama informaĵo precizigas, ke la
ina reprezentado estis 22,8% ĉe la senato kaj  15,2% ĉe la ĉambro de la
deputitoj, unu el la elcento plej alta de la arabmondo. Pri tio
fanfaronis Leila Trabelsi, “Ben Alí”-a edzino kaj prezindantino de la
Organizaĵo de la Araba Virino. La eksprezindantino volis personigi la
tunizian virinon, modernan kaj aktivan en la politika vivo samtempe, ke
ŝi enterigis sian pasinton kiel frizistinon. La problemo ekaperis kiam la tuta mondo konstatis, ke la parlamentaj
balotoj estis manipulitaj de la prezidanto. “La obstaklo ĉe Tunizio ne
estis la seksismo, sed la nepotismo”, asertas Fatheya Bakouch Bahri,
advokatino kaj ano de la Nacia Unuiĝo de la Tunizia Virino (NUTV)

Tiu ĉi organizaĵo estis en servo de la socio ekde 1956. Lia celo estas
helpi la virinojn –sed ankaŭ virojn, laŭ ili esprimas- trovi laboron aŭ
donante al ili legalan konsilon je diversaj temoj, de maldungoj ĝis
divorcoj. Ekde la “Ben Alí”-a falo, ili rimarkis rimarkindan ŝanĝon.
“Nun ni povas labori de maniero pli libera ĉar antaŭ la RCD, malnova
“Ben Alí”-a partio, altrudis al ni anojn, kiuj limigis nian aktivecon”,
diris Bahri. Tamen, ekde la januara revolucio ne tute estas bonnovaĵoj
por la laboristinoj. Laŭ la advokatino, oni dokumentis kazojn en kiuj la
ĜUTL (Ĝenerala Unuixgo de Tuniziaj Laboristoj, la plej grava sindikato
de la lando) profitis la revolucion por maldungi virinojn kaj dungi
virojn je liaj postenoj.
Bahri celas sen timo: “konkrete ĉe la urbo de Nabeul”

Lia organizaĵa kunulino, la universitata profesorino Mahssouma Salami
ŝanĝas la batalcampon al la politika sfero. “Dum la transiro la virinoj
havas malmultan ĉeeston en la gravaj institucioj”
. Salami aludas la
Altan Instancon por la Plenumo de la Revoluciaj Celoj, organizaĵo kreita
post la “Ben Alí”-a renverso, formata de la grandaj socialaj
partoprenantoj oponantaj al malnova reĝimo, ekde politikaj partioj ĝis
sindikatoj kaj civilaj asocioj. Tie oni prenis decidojn tiel gravaj por
la tunizia transiro kiel la balota anoncaĵo por Konstitucia Asembleo aŭ
la neebleco por la politikaj partioj financi sin kun mono devenanta de
la eksterlando
. Multaj el tiuj ĉi rimedoj kaŭzis grandan polemikon pro
la manko de popola legitimeco de la Instanco. Kiel tiu, kiu devigas
partiojn prezenti je liaj kandidataj listoj  50%-n de virinoj kaj viroj,
la fama politika egaleco. “Estas grava paŝo, kvankam ni devos vidi, kio
reale pasas poste”, konfesas Bakouch Bahri, la advokatino.

Alia el la inaj kutimaj postulaĵoj ĉe Tunizio estas la malaperigo de la
aktuala rajto de heredo, pro kiu la virino nur povas heredi la duono de
tio, kion ricevas la viro
. Tiu estas unu el la malmultaj religiaj
memoraĵoj, kiuj postvivas en la tunizia leĝodona kodekso post la
registaro de la socialisma Bourguiba kaj de la laika Ben Alí.

“Dum la virinoj ne disponos de egaleca heredo, oni ne povos paroli pri
egaleco kaj Demokratio”, eldiris la manifestaciulino Noura Chief al la
novaĵejo AFP dum la amaskunveno, kiu kunvenis aŭgustkomence virinajn
dekojn por protesti por tiu leĝo.

Ebla islamisma balota venko

La malakcepto al tiu ĉi leĝo de religia inspiro aldoniĝas al la timo pro
ebla venko de la islamismaj partioj, palpebla en vasta sektoro de la
tunizia socio. Ankaŭ en la virinoj. Ĉefe kiam por la tutaj enketoj la islamisma partio EnNahda aperis kiel preferata kandidato. De la NUTV argumentas la kialo: “EnNahda kaj la cetero de islamismaj
partioj malakceptas la egalecon inter viroj kaj virinoj ĉar ili
konsideras ke la viro estas mem pli zorgema”. Bakouch Bahri, tiel pasia
kiel ĉiam, konkludas: “ni estas la Bourguiba-aj filinoj (patro de la
tunizia Respubliko kaj prezidanto ĝis la “Ben Alí”-a neperforta
ŝtatrenverso favorita de la senila malforto de tiu), kiu alportis la
modernecon al la tunizianinaj. Tion ĉe Tunizio nek povas ŝanĝi nek
ŝanĝos”.

Tamen, ne ĉiuj kredas, ke tio estis la EnNahda-a vera intenco. Ben Alí
leĝigis sian tutan povon defendante la Ŝtaton fronte al la nemoderegaj
islamistaj. Hodiaŭ estas personoj, kiuj vidas en la aktuala parolado
kontraŭ la preferata partio  kopion de la malnovaj argumentadoj de la
eksprezidanto. Hajer Mtiri, la sama virino, kiu teniĝis firme kun la
ekscitataj islamanoj, estas unu el ili. “Mi estis ĉe EnNahda-aj multaj
amaskunvenoj kaj mi vidis nenion de tio, kion multoj predikas. Tie estis
viroj, virinoj kun velo, sen velo, kuracistinoj, advokatinoj ktp. Por
mi tiu politika sinteno kontraŭ EnNahda ne estas pli ol strategio por
gajni voĉojn”, klarigas Mtiri, kiu montras ŝian nigran hararon harvoste
senvuale.

Lia interpretaĵo de la ŝanĝo de la ina rolo post la revolucio
diferencias de la dirita de la NUTV. Ankaŭ tiu de Sarrah, juna 25-jaraĝa
licenciulino pri Sociologio kaj, kiu dum tiu somero anstataŭas sian
fratinon laborante en junula gastejo ĉe la sama kerno de tuniza medino.
“Por mi la ŝanĝo estis fundamenta, nun mi povas promeni kun la hiĵabo
surstrate pli trankvile
. Antaŭ ĝi estis malpermisita ĉe la
universitatejo kaj multaj studiantinoj estis arestataj aŭ insultataj pro
nei sin demeti tion”. Malgraŭ pli ol 500 km, kiuj apartigas la ĉefurbon
de Tunizio de la urbeto de Tataouine, sudlande, la Sarrah-a opinio
estas la sama de Besma, alia junulino, kiu laboras por la tunizia Ruĝa
Krescento. “Tie la religio esta multe pli enmetita ĉe la familioj ol en
aliaj landareoj, pro tio multaj junulinoj havis problemojn, kiam ili
iris studi al aliaj urboj”, klarigas Besma.

La virina revolucio luktas je diversaj frontoj kaj kun diversaj
pensmanieroj, kie miksas sin ideologio, religio, moderneco kaj tradicio.
Tasko, kiu superas la forkuro de prezidanto. Tiun vendredon la fortega
viro finis petante perdonon al la junulino Hajer Mriti, kiu akceptis
liajn ekskuzojn malvolonte. Nun mankas vidi kiel finos la lukton por la cetero
de la tunizianinoj. Tio, kio aperas klare estas, ke ĝi dependos de tio,
kio okazos je la venonta 23-a de oktobro, tago de la konstituciaj
balotoj. La samaj enketoj, laŭ kiuj EnNahda estas preferata, ankaŭ
montras, ke du trionoj de la proksimume sep milionoj kaj duonoj de
tunizianoj, kiuj povas  baloti, ne decidis ankoraŭ al kiu balotos. Oni
devos atendi ĝis tiam por vidi se la egaleco havas lokon en la tunizia
revolucio.

 

En español: RyN