La pasintan merkredon, 2-11, pluraj centoj da virinoj manifestaciis ĉe la tunizia ĉefurba centro por postuli garantiojn pri siaj rajtoj post la venko de la islamismaj partioj je la balotadoj de la 23-a de oktobro al la Konstitucianta Asembleo.

La manifestacio estis organizata de "nepartieca kaj civitana iniciato, kiu estis plenumita danke al buŝ-al-buŝe, mesaĝoj sms aŭ fejsbuko"

Junaj
aŭ maturaj, kun kaj sen vualo,
devenantaj

Junaj
aŭ maturaj, kun kaj sen vualo,
devenantaj
el ĉiuj sociaj klasoj, la manifestaciulinoj restis dum proksimume
du horoj ĉe la placo de la Regado.

Dum
tiu tempo, oni estas
kantinta
kantojn, kriinta sloganojn («Foriru la reakciuloj¡»)
kaj
levinta
afiŝojn
reasertante ke la virinoj ĉe Tunizio estas «liberaj virinoj»
kaj la sekvanta konstitucio, kiun devas ellabori la asembleo,
devos enhavi “garantiojn pri la virinaj rajtoj».

Antaŭe
grupo de dekok virinoj estis ricevita de la provizora Ĉefministro
Beji Caid Essebsi, kiu, laŭ ili, pretendis trankviligi ilin
asertante ke estis «ruĝa linio ne
transpasebla»
ĉe Tunizio.

«La
virinaj konkeroj
datiĝas
de antaŭa tempo

kaj neniu povos konfiski ilin» asertis Hosnia Eloujoud,
esprimante la enhavon de lia konversacio kun la Ĉefministro.

Laŭ
ĉi tiu lasta, ĉiuj politikaj partioj reprezentataj je la nova
asembleo interkonsentis ne
transpasi
«ĉi tiun ruĝan linion», laŭ informis Ahyet Ayarai,
flegistino.

 

Manifestacio
ĉe la Universitatejo

En
la sama momento, centoj de geuniversitatuloj manifestaciis ĉe la
Scienca Urbo ĉe
Tunizo
por la «defendo de la akademiaj kaj individuaj liberecoj».

La
amaskunveno, kiun partoprenis cirkaŭ 500 homoj, estis organizita
de la tunizia Universitata Forumo pro la okazintaj incidentoj je
ĉi tiuj lastaj tagoj ĉe la Supera Lernejo de la Komerco en
Manouba (okcidento).

Laŭ
sindikataj fontoj, du instruistinoj estis agresitaj pro sia
vestaro, kiu estis juĝita maldeca de grupo de junuloj. La unua
estis helpita de kolportisto kiam ŝi ricevis pugnobatojn sur la
vizaĝo en parkumejo.

La
dua devis esti helpata de siaj studantoj kiam “junuloj, inter
kiuj iuj barbuloj» neebligis al ŝi fini la klason per krioj
kaj insultoj juĝante lian jupon tro mallonga.

Protestostriko
jam okazis la pasintan lundon ĉe tiu lernejo kaj aliaj similaj
mobilizadoj estas antaŭvidi ĉe la tuniziaj universitatejoj.

Hodiaŭ
ili (la islamistoj) kontestas la vestarliberecon kaj ili morgaŭ
enmiksos
en la
enhavo de la studaĵoj», montras sin indigna instruistino.

 

Pasis
la balotadoj

La
tunizia popolo vivis jam la demokratan iluzion, kun liberaj
balotadoj, gajnitaj de la islamisma partio Ennahda, sed sen
absoluta plimulto kaj kun sufiĉe politika diverseco en la
konstitucianta asembleo, kiu devas ellabori la nova konstitucio.

La
realaĵo revenas al la strato, al la realaj problemoj: de la
senlaboruloj, de la laboristoj, de la virinoj, de la daŭrigo aŭ
ne de novliberala ekonomia modelo.

Kaj
tie estas denove la opinio sur la strato de la virinoj, de la
senlaborulaj asocioj… kaj la organizaj bazoj de iuj komitatoj de
revolucia defendo, kiuj subtenas lian asemblean kaj nepartiecan
funkciadon.

 

Laborteamo
por la Afriknordo de la Sekretariaro de Internaciaj Rilatoj de la
ĜKL.

Fonto:

RyN Digital