Valeriano Orobón Fernández, la porunuiga voĉo de la Konfederacio en 1934

Pepe Gutiérrez-Álvarez1)

 

Valeriano Orobón Fernández estis la plej klara porunuiga voĉo de la NKL2), favore al la Laborista Alianco. Orobón klopodis doni respondon al la katastrofo, kiu minacis kaj li estis lerninta, ke menciita respondo nur eblus kuna.

 

Li sciis, ke la ideoj ĉefe tiuj, kiuj pretendas esti la plej progresemaj, estas devigitaj respondi al la katastrofo, kaj la katastrofo havis multajn nomojn, unu el ili estis tiu de “ni solaj”, solaj kontraŭ la socia malbono, kiu je 1934 trovis en Hitlero la plej bonan ekzemplon sekvi.

Li sciis, ke la ideoj ĉefe tiuj, kiuj pretendas esti la plej progresemaj, estas devigitaj respondi al la katastrofo, kaj la katastrofo havis multajn nomojn, unu el ili estis tiu de “ni solaj”, solaj kontraŭ la socia malbono, kiu je 1934 trovis en Hitlero la plej bonan ekzemplon sekvi.

Vera “prodigema filo” de la anarkiismo, eble la plej intelekte instruita gravulo de la NKL siatempe. Rudolf Rocker priskribas tiel liajn komencojn: “… Orobón konis la liberecanan movadon kiam estis juna lernanto. Lia patro apartenis al la HLSP3), sed ĉi tio ne lin malebligis,ke Valeriano kaj lia frato Pedro aliris al la liberecana lernejo de Valladolid, sia urbo, kies instruadaj metodoj sekvis proksimume al tiuj de la Moderna Lernejo de Francisco Ferrer… NKL-ano ekde kiam li estis 14-jaraĝa, li estas influita de Evelio Boal (unu el la NKL-aj fondintoj, ĝenerala sekretario je 1919, priskribita de Buenacasa kiel la “scienculo de la organizo” kaj murdigita de la labormastraraj pistolistoj je 1921) kaj 18-jaraĝa li reprezentis la Valadolidan NKL-n en la Kongreso de la Teatro de la Komedio (1919).

Pro lia aktivismo li estas senĉese persekutita kaj je 1924 li estis forpelata el Asturio de la aŭtoritatoj foririnte tiam al la pariza ekzilo. Ĉe Francio li rilatiĝas kun la plej konata historiisto de la anarkiismo, Max Nettlau (kiu lin priskribas kiel “kapabla kaj bonega ulo. Li posedas la historian senson kaj komprenas la “kontinuecon de la historio”). Dum la ekzilo, Orobón adminitras la Internacian Librejon financita de “La Solidaruloj”, direktas la gazeton “Iberion” kaj kunlaboras kun Les Temps Nouvelles (La novaj tempoj); je 1926 li estas forpelita el Francio pro partopreni en mitingo kontraŭ Primo de Rivera kaj la maroka milito, kolonia afero, en kiu la hispana laborisma movado ne estis je la alto de la cirkonstancoj.

Dum sia restado ĉe Berlino, Orobón rilatiĝis multe kun la fama germanjuda anarkiisto Rudolph Rocker4) kaj lernis la germanan –ankaŭ li parolis la anglan kaj francan, pro tio li tradukos al ĉiuj fremdaj partoprenantoj en la NKL-aj kongresoj, al kiuj li ĉeestas–, li enposteniĝas kiel la hispana sekretario de la IAL (Internacio Asocio de Laboristoj) kaj defendas la neceson de anarkiisma programo, kiu inkluzivigu la ekonomian alternativon. Li klopodas reveni Hispanion je 1930, sed estante arestita, ekziliĝas denove. Li revenos samtempe la Respubliko komencante periodon de senlaca aktiveco. Lia rolo estas esenca en la allogado de zorgaj intelektuloj al la madrida NKL (Eduardo de Guzmán, García Pradas, Canovas Cervantes, ktp); li plenumas multnombrajn prelegojn. Li ankaŭ elstaras en prelego ĉe la madrida Ateneo, en kiu li klopodas skizi plurisman teorian skemon de la venonta revolucio, laŭ tio, kion Eleuterio Quintanilla kaj José Mª Martínez defendos ĉe Asturio kontraŭ la konfederala sektoro, kiu daŭre kredas, ke neeblas interkonsenti kun la ĜUL5), la HLSP…

Same neeblas kun la oficialaj komunistoj, kiuj faris ĉion, kio eblis al ili, por senprestiĝigi la politikon de ununura fronto, kiun ili komprenis kiel subordigon al la ordonojn de la partio. Tiutempe, la KPH6) sekvante la striktan vojon ordonita de la sovetia eksterlanda politiko, parolis pri la “social-faŝistoj”, la “anarki-faŝistoj”, memmortiga vojo, kiu havis gravan implikaĵon en la “malvarma milito”, kiu alfrontis socialistojn kaj komunistojn kaj kontribuis gravmaniere favore al la hitlera venko.

Orobón havis kiel modelon la germanan revolucion je 1919 kaj, konkrete, li mencias la Respublikon de la Laboristaj Konsiloj de Bavario. Spertaĵo, en kiu koincidas ĉe la barikadoj kaj dum efemera registaro tiel spartakistoj, kiel maldekstraj socialistoj kaj anarkiistoj, spertaĵo, kiu jam estis konita antaŭe dum la “bonaj tempoj” de la rusa revolucio (tio estas dum la periodo, kiu antaŭas la civilan militon, kiu lasos la sovetan landon sen sovetoj kaj sur la rando de la abismo).

Lia voĉo ekestis tre konata komence je 1934, ankaŭ lia nomo inter la aktivuloj, kiuj legas la konfederalan gazetaron, kaj li ekverkis siajn konkludojn. Liaj artikoloj esprimis ankaŭ la pensaĵon de kelkaj NKL-aj asturianaj elstaraj gravuloj, kiuj estas firmaj favorantoj ekde preskaŭ ĉiam de la interkonsento kun la ĜUL (de kiu oni kutimis paroli de malkonkreta maniero dum la NKL-aj kongresoj kaj opozicie al ajna interkonsento kun la laboristaj partioj), kaj ankaŭ de Vicente Ballester, unu el la proparolantoj de la andaluza regiona konfederacio, kiu vidis en sia regiono la efektoj de la ripetitaj kaj malsukcesitaj ribeloj; la lasta kaj plej tragika, tiu de Casas Viejas.

Ekde La Tero7), madrida ĵurnalo, kiu ne estas NKL-a sed defendis ĉi tiun centralon, Orobón eldonigas “Revolucia Alianco, JES! Oportunismo de partio, ne!”, longa eseo defende de la laborista unuiĝo8). Ĉi tiu teksto kaŭzis profundan impreson inter la liberecanaj aktivuloj kaj la favoruloj de la Laborista Alianco, kiel Maurín, kiu vidis en ĝi la malfermitan pordon, kiun ili serĉis. Kvankam la NKL-aj pliaj konitaj organoj ne ĝin reproduktis, ĝia enhavo estos baldaŭ konata en la pliaj aktivulaj medioj de la NKL kaj la IAF (Ibera Anarkiisma Federacio). La ideoj de la IAF-anoj pri la socialdemokratio estas preskaŭ tiel sektaj, kiel tiuj de la stalinismaj komunistoj, kiuj parolas pri la “social-faŝismo”. La Orobón-a propono provokas multajn diskutojn, ĉar kvankam laŭ lingvaĵo kaj principoj ĝi similas la NKL-an stilon, taktike, Orobón proponas penadon de renovigo, kiu vigligos la sektorojn, kiuj vidas, ke la NKL kriziĝas, kaj ŝokos kaj indignos, kiuj neante ĉi tiun krizon defendas ĝisfine sia “ribelema” agado lastjare.

En sia unuiga agitado, Orobón Fernández certigas, ke la Laborista Alianco defendita de la Bloko kaj la Komunisma Maldekstro kun la apogo de la “Caballero-a” sektoro psikologie jam ekzistis. La politika demokratio estis malsukcesinta ĉe Hispanio, kaj la lando dividis sin, kun la socialistoj al la maldekstro kaj la burĝaro al la faŝismo. Ĉi tiu Laborista Alianco do estis la vojo, kiu alkondukis al la revolucio kaj kontraŭstari ĝin samvaloris rezigni ĉi tiun. Li kondiĉis, ke la komunistoj forlasu ĝian sektarismon (fakte, la KPH ne subskribis la Aliancon ĝis malmulte antaŭ la faktoj de Oktobro je 1934) kaj la socialistoj forlasu ĝian kampanjon de malnoblaj akuzaĵoj kontraŭ la NKL.

Tiutempe, dekstraj socialistoj kaj respublikanoj akuzis la anarkiistan sindetenan kampanjon de la balotada malvenko, en kiu estis tre grava la dekstra rearmado kaj la “elreviĝo” antaŭ la respublikaj reformoj, kiuj neniam alvenis.

Ili eĉ diris, ke (tiu kampanjo) estis subvenciita de la dekstruloj aŭ la Lerroux-aj radikaluloj. La socialistoj, diris Orobón, devis krome konvinki sin, ke ne eblis alpasi de la revolucio al la burĝa laŭleĝaro por reveni al la revolucio kaj poste denove al la leĝeco. Largo Caballero, por ke oni kredas en lia revolucia pozicio, devis elpeli el la socialismestraro tiujn, kiuj kontraŭstaris la laboristaran aliancon.

Orobón konstatis, ke ekzistis multaj diferencoj inter marksistoj kaj liberecanoj sed li kredis, ke la Alianco povis starigi sur malfermitaj ideologiaj bazoj, ekde neŭtrala bazo, ĉar laŭ Orobón-a opinio, socialistoj kaj komunistoj konfidis troe en la konkero de la politika povo, kiel maniero revoluciigi kaj ili ne sufiĉe atentis al la revolucia rolo, kiun povis kaj devis plenumi la sindikatoj, kiuj estis la veraj reprezentantoj de la laboristoj kaj devis esti la bazojn de la futura socio.

Sed ĝuste ĉar estis tiuj diferencoj kaj la situacio estis tiu, kiu estis, la Alianco estis tiom pli necesa. El lia vidpunkto: ”Se ĉiu tendenco obstinas teni ĝian propran deklaraĵon de principoj kiel devigita kadro de la alianco, ĉi tiu estus praktike neebla”… Krome “La interkonsento de taktika karaktero estas tiu, kiu oferas malpliajn malfacilaĵojn, ĉar ĉiuj sektoroj koincidas taksi la gravecon de la aktualaj cirkonstancoj, kaj nur oni devus diskuti kaj konkretigi detalojn de maniero kaj ŝanco”.

Pro tio la ekzempla graveco de la laboristaj konsiloj de Baviera je 1919, tio estas revolucia laborista demokratio. Por tio, li priskibis la ĉefpunktojn de tio, kio li kredis, ke eblus akcepteblan platformon por ĉiuj laboristaj organizaĵoj. Temis komenci ekde ĉi tiuj kvin punktoj:

  • ”Unua: Interkonsento pri sendube revolucia taktika plano, kiu tute ekskludante ĉiun kunlaborantan politikon kun la burĝa reĝimo, inkliniĝas forfaligi ĉi tiun kun rapideco ne limigita pli ol de postuloj de strategia karaktero;
  • Dua: Akcepto de la revolucia laborista demokratio, tio estas la laboristara plimulta volo, komuna afero kaj tre grava faktoro de la nova ordo de aferoj;
  • Tria: Tuja socialigo de la rimedoj de produktado, transporto, komunikado, loĝejo kaj financoj; reveno de la sendungitoj al la produktema procezo; orientiĝo de la ekonomio laŭsence pliigi la produktivecon kaj plialtigi kiel eble la vivnivelon de la laborista popolo; starigado de strikte justa sistemo de disdivido; la produktoj ĉesas esti varoj por iĝi sociaj havaĵoj; la laboro, de kiu naskas ĉiujn rajtojn, estas de nun aktiveco por ĉiuj.
  • Kvara: La urbaj kaj industriaj organizaĵoj, federitaj de branĉoj de aktiveco kaj nacie konfederaciitaj, prizorgos la tenadon de la principo de unuiĝo en la ekonomia strukturigo.
  • Kvina: Ĉiu necesa plenuma organo por prizorgi aliajn ne ekonomiaj aktivecojn estos kaj kontrolata kaj elektata kaj senvalidigata de la popolo”.

Kaj li finas dirante: “Ĉi tiuj bazoj estas multe pli ol frapfrazo. Ili reprezentas programon, kiu enhavas sisteme la plenumaĵojn, kiuj povas havigi socialan koherecon al revolucio”.

Malantaŭ ĉi tiu maltrankvileco kuŝas la klara konscienco, ke la supreniro de la faŝismo estas antaŭ ĉio, frukto de la laborista divido, kaj li eltiras siajn konkludojn por tuj apliki ilin. Li skribas: “La subpremo, kiu estas dekumante la NKL-n, estas hontiga kaj hontema anticipo farita al la specifa faŝismo kaj elokventa pruvo, de kiel la mezaj terminoj kaj la teoriaj ekvilibroj de la burĝa demokratio iĝas facile ekstremojn. Je la lukta tempo, la “demokratuloj” forgesas sian politikan devenon kaj paradas laŭ sia edukado de klaso. Lernu de ĉi tiu ekzemplo la kamaradoj, kiuj pro abomenaj purismoj, raviĝas per la teorio de “ni solaj”. Por venki la malamikon, kiu amasigas sin antaŭ la laboristaro, estas nemalhavebla la granita bloko de la laboristaj fortoj. La frakcio, kiu turnis la dorson al ĉi tiu neceso, estas kulpa antaŭ la Historio. Ĉar mil fojoj preferinda al la malvenko, kiu la izolado nin neeviteble alportus, estas parta laborista venko, kiu, sen esti ekskluziva havaĵo de neniu el la tendencoj, realigas momente la minimumajn koincidajn aspirojn de ĉiuj interkonsentataj elementoj: minimumaj aspiroj, kiuj komencas kun la detruo de la kapitalismo kaj la socialigo de la rimedoj de produktado…”.

Ĉi tiuj linioj ilustras la potenca koincidon kun la tendenco, kiun favoris la Laborista Alianco, al kiu la NKL-IAF finus turnante la dorson ekcepte ĉe Asturio dum la krizo de oktobro 1934. Lia pozicio estis simila al tiu de la “tridekuloj” kaj la Pestaña-a grupo, kiuj partoprenis aktive ĉie, ĉefe ĉe Katalunio, kie la NKL-a estro implikiĝis kontraŭ ĝenerala striko, kiu –inter aliaj aferoj- pruvis ke la menciita striko eblis… sen la NKL.

Valeriano perlaboris sian vivon tradukante kaj verkis verkaĵojn kiel “Tragedio de Hispanio” (1927) kaj “La NKL kaj la hispana revolucio”, kiu estis prologita de la tiumomente anarkiista Ramón J. Sender9). Grave malsana li forpasis komence je 1936 ĉe Madrido, 35-jaraĝa, kiam lia aktivula rolo estis pli necesa ol neniam. Konante lian mallongan sed brilan vojon, legante nun liajn tekstojn, Orobón nin memoras multe al alia granda unuiga liberecano, Camillo Berneri, koincidanto pri la vidpunktoj de la movadaroj kaj situacio, en kiu la politikaj eraroj havus nekalkuleblan prezon. Lia studo estas rekomendinda ĉiam, sed eble pli nuntempe, kiam estas pli necesaj ol neniam la unuigaj kaj plurismaj voĉoj, kontraŭaj al la “ŝovinismoj” de sigloj kaj skoloj.

1) *tr. GUTIÉRREZ-ÁLVAREZ, Pepe: Valeriano Orobón Fernández, la voz unitaria de la Confederación en 1934, Kaos en la red, 2012, http://www.kaosenlared.net/component/k2/item/19755-valeriano-orob%C3%B3n-fern%C3%A1ndez-la-voz-unitaria-de-la-confederaci%C3%B3n-en-1934.html. Esperantigita de Jesús González
2) *tr. Nacia Konfederacio de la Laboro, hispane CNT
3) *tr. Hispana Laborista Socialisma Partio, PSOE hispane
4) Por plej granda detalo, vidu: ”La tragedio de la germanaj liberecanaj socialistoj”, www.fundanin.org/gutierrez41.htm
5) *tr. Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj, UGT hispane
6) *tr. Komunisma Partio de Hispanio, PCE hispane
7) *tr. La Tierra, hispane
8) Pri lia vivo kaj verko la interesata leganto povas konsulti la jenan libron de José Luis Gutiérrez Molina: Valeriano Orobón Fernández. Anarkisindikatismo kaj revolucio ĉe Eŭropo. Tradukado de la tekstoj en la germana: Felipe Orobón Martínez. Direkto kaj kunordigo: Loka Federacio ĜKL Valladolid. Kunlaboras: Regiona Komitato ĜKL Kastilio-Leono. Eldonigas: Libre Pensamiento, 302 pĝ.

Fuente: Kaos en la red