La oficiala ceremonio de la celebrado de la batalo de Anual renkontis la proteston de centoj de rif-montaraj aktivuloj. La manifestacio finis per kontraŭpuŝoj kun la sekurecofortoj.

Ĉiujare je la 21a de julio oni celebras la datrevenon de la batalo de Annual, kiu okazis en 1921 kaj kondukis al absoluta malvenko de la hispana armeo kaj la starigo de la Rif-Respubliko, kun Abdelkrim El Khattabi ĉekape.

Ĉiujare je la 21a de julio oni celebras la datrevenon de la batalo de Annual, kiu okazis en 1921 kaj kondukis al absoluta malvenko de la hispana armeo kaj la starigo de la Rif-Respubliko, kun Abdelkrim El Khattabi ĉekape.

La oficiala solenado

La maroka ŝtato provas falsi la historion, kaŝante la kunlaboradon kaj la submetiĝon de la alaŭita familio al la eŭropa koloniismo kaj ilian akcepton de la hispana kaj franca protektoratoj. Tiu falsado eĉ kondukas al la ŝanĝo de nomo de la loko(n), Annual, kiun estas oficiale nomita Itlilit –malakceptante ĝian originalan nomon en ĉiu oficiala dokumento–, kaj al la klopodo montri la alaŭitan monarkion ĉekape de la liberiga lukto, kio estas historia falsaĵo.

Por tio oficiala institucio, la Supera Komisararo pri Antikvaj Rezistadanoj kaj antikvaj membroj de la Liberiga Armeo, kune kun la lokaj aŭtoritatoj celebris oficialan ceremonion en Itlilit (Annual) kun forta polica kaj militista ĉeesto.

Ĉe la salono, eĉ ne estis ununura portreto de Abdelkrim El Khattabi kaj ĉiuj porteblaj kaj panelaj afiŝoj estis arabe skribitaj (la lingvo de la Rif-montaro estas la tamazignta, konkrete la tarifita), kaj neniu invito al ankoraŭ vivantaj gekamaradoj de Abdelkrim.

La popola reago

Hisante la Rif-Respublikan kune kun la tamazigtan flagon, centoj de homoj koncentriĝis en Annual por protesti kontraŭ ĉi tiu “ceremonio de historia falsado” kiu “provas forviŝi la kolektivan memoron de la rifaj loĝantoj”.

“Lasu ilin pace, ĉar se ili povus paroli, ili petus, ke vi foriru”; jen tio, kion diris la ĉefa portebla afiŝo de la manifestaciantoj. Dum pli ol horo kaj duono, la manifestaciantoj, venitaj de la diversaj Rif-montaraj regionoj (Nador, Ferkhana, Ben Tayeb, Midar, Anoual, Tamsamane, Boukidan, Imzouren, Ait Bouauyach, Al Hoceima …), kriis kondamnan sloganojn kontraŭ la marĝenigo de la regiono kaj la subpremon al la rifa kaj la tamazigta popolo fare de la maroka ŝtato.

Fine, la maroka ŝtato celebras la batalon subpremante la popolon

Dum la horo kaj duono, kiam la koncentriĝo eltenis sin, la fortoj de la publika ordo, multe grand-nombraj, ree provis dispeli kaj silentigi la manifestaciantojn. Nekapabla atingi tion, la polico komencis violente ataki la manifestaciantojn, vundante diversajn homojn –kamarado de la ANDCM de Ait Bouayach rezultis grave vundita– kaj arestante aliajn. Iuj manifestaciantoj rifuĝis, fuĝante de la subpremo, en la proksimaj montoj.

Lokaj atestantoj asertas esti vidinta, kiel la sekurecofortaj membroj ĵetis ŝtonojn kontraŭ la manifestaciantoj, kiu fuĝis, provokante ilian reagon. Du homoj estis akuzitaj pro “nepermesata koncentriĝo”.

La batalo de Anual

La 21a de julio de 1921, 3.000 rifaj batalantoj, rudimente armitaj kaj uzante geril-militan taktikon, destruis armeon de 20.000 homoj, kiu estis sub la komando de intima amiko de la reĝo Alfonso la 13a, la generalo Silvestre, kiu memmortigis post sia malvenko. La rezulto de la batalo estis miloj da mortintoj kaj 700 hispaniaj milit-kaptitoj. La resto de la armeo dizertis senorde, forlasinte surloke grandan kvanton da leĝeraj kaj pezaj armiloj.

Post Annual okazis la ekiĝo de la Rif-Respubliko kaj la starigo de la diktatorado de Primo de Rivera, post puĉo, kiu havis la aprobon de Alfonso la 13a. La milito en la Rif-montaro daŭris ĝis 1926, bedaŭrinde ĝi estas memorinda kiel la unua fojo, en kiu oni uzis venenajn gasojn, verŝitaj de aviadiloj kontraŭ la civila loĝantaro.

Ĝis hodiaŭ, neniu hispania registaro petis indulgon nek monkompensis la Rif-montaran loĝantaron pro ĉiuj damaĝoj, kaŭzitaj en ĉi tiu okupacia kaj koloniista milito. Ankaŭ la maroka ŝtato neniam agnoskis la brutalan subpremon de la 1957a ribelo, kiu signis la submetiĝon de la Rifia popolo al la maroka ŝtato.

La Rif-milito estis la unua epizodo de la liberigaj militoj, kiuj signis la finon de la eŭropa koloniado, antaŭa al la unua hindoĉinia milito kaj la alĝeria sendependiga milito.

Rimarkindas, ke kvankam estas multaj hispaniaj asocioj por solidaro kun la sahara popolo, ne okazas same kun la rifa popolo –kvankam estas nur diferenco de 19 jaroj inter la paŝo de tiu ĉi popoloj el la hispania koloniismo al la maroka ŝtato (1956-1975).

Laborgrupo pri la Afrika Nordo de la Sekretariejo pri Internaciaj Rilatoj de la ĜKL


Fuente: Esperantigita de la Anarkisindikatista Traduklaborejo