Sindikatismo ĉe la afrika nordo (Agustín Gómez)

La koloniiga procezo de la afrika nordo kunportis eksteran kaj perfortan intervenon je la disvolvo de tiuj socioj, enkondukinte la kapitalisman sistemon, sinbaziĝanta sur la ekspluato de la salajtata laboro, kaj starigante ŝtatan maŝinaron subserve de ties regado. Estis la koloniismo, kiu starigis kaj difinis la landlimojn inter la socioj, estis ankaŭ ĝi, kiu perforte altrudis alian procezon de historia disvolvo ―fremda al ili―, detruante kulturojn, aliigante ilin, enmetante ilin en la establiĝinta internacia ordo.

La kreado de ŝtata maŝinaro, kiu klopodas regi sociojn, kiuj ĝis tiam funkciis senŝtate, sen ajna ekstera submetanta aŭtoritato, per sia propra memreganta socia organizo, estas ĉefa faktoro por kompreni kiel la naciliberiga lukto implicis neniun liberigon, sed la prenon de la povo el tiu kolonia ŝtata maŝinaro fare de la naciaj elitoj, kiuj integriĝis en mondskale reganta sistemo per rilato de struktura dependo.

Laŭ tiu ĉi kadro oni devas kompreni iujn el la karakterizoj de la afriknorda sindikatismo, kiujn ni reliefigos.

Sindikatismo ĉe la afrika nordo (Agustín Gómez)

La koloniiga procezo de la afrika nordo kunportis eksteran kaj perfortan intervenon je la disvolvo de tiuj socioj, enkondukinte la kapitalisman sistemon, sinbaziĝanta sur la ekspluato de la salajtata laboro, kaj starigante ŝtatan maŝinaron subserve de ties regado. Estis la koloniismo, kiu starigis kaj difinis la landlimojn inter la socioj, estis ankaŭ ĝi, kiu perforte altrudis alian procezon de historia disvolvo ―fremda al ili―, detruante kulturojn, aliigante ilin, enmetante ilin en la establiĝinta internacia ordo.

La kreado de ŝtata maŝinaro, kiu klopodas regi sociojn, kiuj ĝis tiam funkciis senŝtate, sen ajna ekstera submetanta aŭtoritato, per sia propra memreganta socia organizo, estas ĉefa faktoro por kompreni kiel la naciliberiga lukto implicis neniun liberigon, sed la prenon de la povo el tiu kolonia ŝtata maŝinaro fare de la naciaj elitoj, kiuj integriĝis en mondskale reganta sistemo per rilato de struktura dependo.

Laŭ tiu ĉi kadro oni devas kompreni iujn el la karakterizoj de la afriknorda sindikatismo, kiujn ni reliefigos.

La sindikatismo kaj la naciliberiga movado

Ĉefe la sindikatismo aperas ene de la naciliberiga movado, sed samtempe kiel importaĵo de la metropolo. La ĉefa afero estis la nacia sendependigo, la lukto kontraŭ la koloniismo, la sindikata movado devis esti subserve de tiu ĉi lukto. Tiu ĉi konceptado malebligis la esto de memstara sindikatismo, prenanta kiel deirpunkton la interesojn de la laboristoj anstataŭ tiujn de la nacio.

La rezulto de tiu ĉi konceptado, aparte ĉe la landoj, kie la naciliberiga movado prenis la povon post la “sendependigo”, estis la rekta enhavigo de la sindikatismo en la ŝtata maŝinaro, kun fortika subpremado de kiu ajn disidento ene de la sindikato kaj ties ligo kun la ĉepova elito (ĉu la armeo, ĉu la ĉepova partio aŭ ambaŭ), malgraŭ momentaj alfrontiĝoj, ĉu kaŭze de la premo de la laboristoj aŭ de enaj luktoj pro la povo. Tiu ĉi tipo de unusindikatismo kiel parto de la reganta ŝtata maŝinaro estas reprezentata ĉe Argelio de la UGT-A, ĉe Tunizo de la UGT-T kaj ĉe Egiptio de la EDUF.

Ĉe Maroko la sindikatismo alprenas malsimilajn karakterizojn kaŭze de tio, ke la naciliberigaj movadoj ne kaptas la povon post la sendependiĝo. Estas la reĝo-sultano, la Makhzen, kiu akceptis kaj paktis la kolonian regadon, kiu surprenas la procezon pri nacia “sendependiĝo”, anstataŭante la NLM pere de la subaĉeto aŭ de la subpremo, la bastono aŭ la rekompenco. Tio okazigas, ke la sola sindikato partoprenanta la naciliberigan lukton, la UMT, dispeciĝis, unue per la kreado de la CDT fare de la sociistoj (USFP) kaj poste per la kreado de multaj sindikatoj, instigitaj de politikaj partioj aŭ de profesiaj sindikatistoj, ĝis pli ol 20 sindikatoj kaj 5 aŭ 6 el ili kun pleja reprezenteco.

Gravaj laboristaj luktoj

Dua grava karakterizo estas la esto de fortikaj movadoj de laborista lukto kaj kontraŭstaro. La manko el sindikataj rajtoj, la sovaĝa ekspluatado, la senĉesaj trouzoj, la senkompata trakto, ktp okazigis fortikajn strikajn movadojn, kutime spontanajn, tiel dum la lasta kvarono de la 20a jarcento kiel je tiu ĉi jardeko de la 21a. La strikoj el 25.000 priteksaĵaj gelaboristoj ĉe Egiptio, la lukto de la ministoj de Jerada, Jbel Awan kaj nun Kheroubga en Maroko, la ribelo dum la pasinta jaro ĉe la mineja baseno de Gafsa ĉe Tunizo, ktp montras la eston de laborista movado, kiu, malgraŭ la subpremado kaj la manko de nacia sindikato defendanta ĝin, viglas kaj kapablas kreski kaj pliampleksiĝi.

Kaj, kio plej gravas, la manko de tiu sindikato altrudas la memorganizadon je la luktoj, ties ligon kun la laborcentroj kaj ties horizontalan funkciadon, kvankam ĝi malfaciligas la etendon kaj kunordigon de la luktoj.

Disvolvo de la memstara sindikatismo

La ĵus reliefitaj karakterizoj estas kreantaj la ekzistobazojn de memstara sindikatismo. En Argelio, la popola leviĝo je la 1990a ebligis la estiĝon de memstaraj sindikatoj ĉe la publika administracio, ĉe la sanservo, ĉe la instruado, ktp. Tiu ĉi memstara sindikatismo eltenas malmolan batalon kun la ŝtato, kiu altrudas sian sindikaton, la UGT-A, kiel nursolan interparolanton kaj klopodas malebligi, ke tiu ĉi memstara sindikatismo fariĝos konfederacio taŭga eniri la produktantajn kaj privatajn sektorojn. Ĉe Egiptio oni konstruas la bazojn de tiu memstara sindikatismo pere de centroj pri sindikata konsilado. Ĉe Tunizo, haltigita ĝis nun la projekto pri la CGT-T, oni klopodas la saman vojon, kiel ĉe Egiptio pere de la OTDLS.

Ĉe Maroko la sindikata plureco ebligas tion, ke la plej konsciaj kaj batalemaj sindikataj kurentoj laboras ene de la grandaj reformemaj sindikatoj, tial la laboristaj luktoj sin rilatas kun diversaj sindikatoj kaj la batalemaj sindikatistoj troviĝas sub diversaj sigloj (ekzemple la laboristoj de Delphi-Tanĝero, kiuj eltenis ekzemplodonan lukton, apartenis al la UNTM, sindikato ligita al la PJD, moderaj islamistoj kunlaborantoj de la Mahkzen).

Perspektivoj kaj reciproka helpo

La prognozo pri estonto celas la iniciatojn de sindikatismo memstara, sendependa de la ŝtato kaj de la partioj kaj kun ne reformema, klasbatalema sinteno, kiuj estas ekaperantaj. Oni devas enkalkuli ankaŭ la sindikataj kurentoj ene de la reformemaj sindikatoj, kiuj potencigu la laboristan lukton, respektu la decidojn de la laboristoj kaj strebu pro la memorganizado for de la partiaj interesoj kaj de la aŭtoritatemaj ideologioj.

La batalo kontraŭ la privatigoj, la plurnaciaj entreprenoj, la ĝenerala senreguligo de la labormerkato, la malstabiligo de la laboro kaj la malantaŭeniro de la sindikataj rajtoj kaj liberoj estas komunaj celoj por la lukto de la revolucia sindikatismo ĉe ambaŭ marbordoj, sur kiuj nepre disvolvu la solidareco kaj la recipoka helpo.

Fine oni substreku la bezonon, ke la memstara sindikatismo kaj la sindikatalternativan kurenton de la afrika nordo taŭgu daŭrigi la tradiciojn pri memregado, kolektiva proprieto kaj laboro kaj federaciismo, kiuj pluvivas ĉefe en la plej marĝenigitaj regionoj kaj el kie devenas granda parto de la laboristoj. La apero ie en Maroko (kiel Taroudant) de sindikatoj de malriĉaj kamparanoj povas ampleksigi la koncepton pri la sindikatismo ĉe tiuj ĉi landoj, kie la tero kaj la akvo daŭrige estas bazaj eroj de ilia kulturo kaj mondkoncepto. La sindikatismo povos akiri transformigan kaj revolucian karakteron nur laŭmezure, ke ĝi distanciĝos de la ŝtata maŝinaro, kreita de la koloniismo, kaj proksimiĝos al sociaj modeloj ne kapitalismaj kaj enradikiĝintaj en siaj socioj mem.


Fuente: En español : RyN