La registaro ofte identiĝas kun la ŝtato. Ni ne logiĝos de juraj difinoj, kiuj nenion liveros al ni. Ni diros nur, ke la ŝtato estas kompleksa maŝino kun multnombraj diversaj mekanismoj. La registaro estas de ĝi maŝinisto. Sed la naturo de la ŝtata maŝinaro estas tia, ke la maŝinisto kunfandiĝas kun la maŝino, iĝas nedisigebla parto de ĝi, unu el ĝiaj mekanismoj, unu organo, unu instrumento tiom reganta, kiom regata.

La registaron oni povas identigi same kun aliaj instru–mentoj de tiu grandega maŝino, kiu cirkaŭprenas ĉiujn organojn de la ŝtata aŭtoritato. Se ni trarigardus ĝin tiele, ni ignorus iujn karakterizaĵojn de la aliaj instrumentoj per kiuj efektiviĝas la aŭtoritato, kaj la pleneco de nia penso breĉetiĝus, la bildo de la aŭtoritata sistemo nebuliĝus. Pro tio, sub »registaro« oni komprenu nur la administradon de iu lando, la administra aparato de la ŝtato.

La komunuman administracion, laŭ ĝia historia deveno kaj laŭ ĝia iom pli speciala karaktero, ni devus trakti aparte. Sed konsidere al la hodiaŭa grado de evoluo en la ŝtata centralizado, kiu reduktas al minimumo la komunuman aŭtonomion, la administrado de la komunumoj same devas identiĝi al la ĝenerala administrado de la lando. Kaj ĉe la bolŝevistaj reĝimoj tiu tre eta diferenco, konstatebla en la aliaj landoj, ne plu ekzistas –la komunumo estas simpla organo loka de la registaro. Ĉe la bolŝevistaj reĝimoj, ankaŭ la partio aŭ almenaŭ ĝiaj respondecaj komitatoj (centra, regiona, distrikta, loka, ktp) identiĝas al la administrado. Ĉiu bolŝevista partio estas nedisigebla parto de la ŝtata administracio.

La registaroj de la diversaj epokoj kaj landoj prezentas iujn malsimilaĵojn en sia kreo, en siaj formoj kaj funkci–metodoj. Estus kontraŭe al la historia kaj vivpova vero, estus kontraŭscience nei la malsimilaĵojn en la formoj de la registaroj. Ni ne povas allasi tiun eraron kaj neniam ni fermas niajn okulojn antaŭ la ekzistantaj diferencoj. En la socia vivo, praktike, speciale pri aparta persono, povas okazi kaj efektive okazas, ke oni preferas unu formon de administrado al aliaj. Estas kontraŭe al la homnaturo, al la vivpova vero, konsideri, ke ne alia sed ja la viktimo meritas elekti sian ekzekutiston aŭ la formon de la ekzekuto. Estas pli normale por la viktimo, konsiderante sian intereson, eĉ la ordonon de sia instinkto, refuti la ekzekutiston mem kaj ĉiun formon de ekzekuto. Se al la malliberulo oni disponigas elekton unuflanke inter la diversaj etaĝoj de donita malliberejo, inter la komunaj kaj unuopaj ĉeloj, la karcero kaj la koncentrejo, kaj aliflanke la liberecon, sen ia dubo li elektos la liberecon kaj nur la liberecon.

Kiam ni, anarkiistoj, deklaras, ke ni rifuzas la registaron, ĉian formon de registaro, la rajton mem regi la homojn, sub tiu nomo ni komprenas same registaron reprezentitan de unu persono, de grupo da personoj, de unu partio, de multaj partioj, de malplimulto kaj eĉ de plimulto reala aŭ nur formala, kiu alproprigas al si –aŭ al kiu oni rekonas– privilegion, monopolon, ĉiam sin apogante sur armita forto, trudante sian volon, kio praktike ĉiam resumiĝas en kontentigo de la interesoj de iu partio, de grupo da partioj aŭ de unu klaso.

Iam la superanta formo de regado estis la absoluta povo de monarko. Pli malfrue estiĝis la konstitucia monarkio por rekoni realan fakton, nome sanĝon okazintan en la ekonomia kaj socia strukturo mem, ĉe kiu la povo de la monarko dividiĝas jam kun tuta privilegia klaso: la aristokrataro. La historia, ekonomia kaj socia evoluo enscenigis novan klason: la burĝaron. Ankaŭ ĝi alportis per sia supreniro novan formon de regado: la parlamentismon, per kiu ĝi trudas kaj praktikas sian soci–ekonomian regadon. Laŭvoje de tiu evoluo la diktatoraj formoj de regado –faŝismo, hitlerismo, bolŝevismo– estas paŭzo kaj eĉ retroiro al la transformiĝinta absoluta monarkio. La problemo, kiu stariĝas antaŭ la nuntempa homo, antaŭ la homo de la XXa jarcento kaj la homo de la estonteco, ne plu estas pri elekto de regadformoj, ne plu estas pri elekto inter monarkio kaj demokrat–respublika registaro, inter okcidenta kaj orienta »demokrati-oj«, ĉar unu kaj alia koncize konkretiĝas al iu fikcio, ĉar ĉia registaro estas reakcia laŭ sia esenco kaj socia rolo; sed elekto inter registaro kaj simpla, rekta administrado de la socia vivo fare de la komunumoj federitaj en distriktaj, regionaj, landaj kaj internaciaj mezurskaloj.

La ekonomia kaj kultura evoluo de la mondo gvidas al socialismo, al socia posedo kaj mastrumado de la produktrimedoj por produktado de bonaĵoj; gi gvidas al komunismo, vera, reala komunismo, kiu por esti tia, devas esti libera. Al tiu nova soci-politika formo de la homrilatoj respondas nova soci–politika formo de administrado : senestreco, federismo. La registaro, ĉia registaro estas esprimanto kaj simbolo de privilegio, kaj ĝi estas kondamnita al morto pro la homprogreso.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)