En sia unua apero, la proprieto kiel embrio kaj formo de aŭtoritato, de ekonomia aŭtoritato, estas frukto de perforto, de rabado, de favoro, de privilegio, de sklavigo fizika kaj spirita. »La milito –skribas Elizeo RECLUS en sia grandega sesvoluma verko Homo kaj Tero pri la historio de homaj civilizoj– estas unu el la grandaj kaŭzoj, la plej grava el tiuj, kiuj alkondukis al la kreo de la privata proprietaĵo«. La venkon super la fremda tribo akompanas rabado, ĉe kio la homoj mem ofte fariĝas propraĵo de la venkinto. La militestro dividas parton de sia predo kun tiuj, kiuj havas meritojn en la akirita militvenko. Tiel ekaperas la persona proprietaĵo.

En ĝia primara amasiĝo ludas certan rolon la religio en diversaj epokoj, sub la formo de donacoj al la eklezio kaj ties servistoj. Plue, la diskresko de la proprieto estas kondiĉita de la ekspluatado de la homlaboro plej ofte senpaga, sklava. La instituciigo, tamen, de la proprieto aperas rezulto de la konsekrado de eklezia kaj politika aŭtoritato, cirkonstanco kiu al ĝi donas la tutan socian aŭtoritaton tia, kia ĉi–lasta manifestiĝas tra la jarcentoj. La primara akaparo havus nenian daŭran gravecon, se ne sekvus ĝin, la jura mekanismo de la heredo kaj ĉiuj privilegioj, kiuj certigas al la proprietuloj kaj la rajtuloj la posedrajton pere de la diversaj leĝoj de la politika aŭtoritato rilatantaj al la rajto de proprieto. Tiel ke la ekzisto, la diskresko kaj la pluiĝo de la privata proprietaĵo estas rekte ligitaj kun tiuj de la ŝtato. Tial, la anarkiistoj ligas la detruon de la unua kun tiu de la alia. La tuta historia sperto demonstris, ke ili estas nedisigeblaj kaj dependas unu de la alia. Kiu diras proprieton, tiu diras monopolon, privilegion, kaj neniu monopolo kaj neniu privilegio estas pensebla sen garantio de laŭleĝa forto tia, kian trovas la proprieto sub formo de ŝtato. La ŝtato mem prezentas personigon de privilegio –privilegio regi la aliajn, privilegio kiu laŭ la esenco mem de la ŝtato sin sekurigas per sia hierarkia strukturo. Tiu ĉi privilegio –la politika– neeviteble naskas materialajn avantaĝojn kaj rajtojn, kiuj siavico kondukas al proprietamasiĝo, kio fariĝas reala eĉ kiam ĝi no estas garantiita de la heredrajto. La ekzisto de la ŝtato naskas la proprieton eĉ se sub novaj formoj, kiuj ĉiam sin karakterizas per la simpla fakto, ke unuj vivas je la kosto de alies laboro. Ĉe la bolŝevista ŝtato la proprietula klaso konsistas en la reganta ŝtata burokrataro, la partia kaj sindikata aristokrataro. Post la bolŝevista eksperimento, ĉu ankoraŭ ekzistas naivuloj, kiuj kredas je »la socialisma« rolo de la ŝtato, ĉu estas homoj, kiuj ne komprenis ĉi tiujn simplajn veraĵojn, kiujn jam PRUDON kaj post li BAKUNIN klare konstatis?

La senreviĝoj, kiujn alportis la bolŝevisma malsukceso, la ĉiuflanka, profunda reago, kiun estigis ĝia tro brutala kaj cinika diktaturo en ĉiuj sociaj tavoloj, donis precipe negativajn konsekvencojn rilate al la privata proprietaĵo kaj al la kun ĝi ligitaj iluzioj. Tio gravas ĉefe pri la etproprietaĵo en agrikulturo. El vidpunkto de la spirita evoluo kondiĉanta la socian progreson, tio estas la plej granda malbono, kiun la bolŝevismo kaŭzis –morta bato kon–traŭ la socialisma ideo. Tiel en la konscio de la popolamasoj kaj ĉefe de la kamparanaj etproprietuloj multe da antaŭjuĝoj refirmiĝis. Unu el ili estas, ke la proprieto estas fortikaĵo, garantio por la libereco. La laborkaraktero de la proprieto estas alia tia antaŭjuĝo, kiu denove akiras krediton.

Cetere, la progresinta disvolviĝo de la ŝtatismo, ĉefa signo de nia epoko, profunde trafis la sanktan rajton de la privata proprieto. Ne nur la bolŝevistoj ĝin piedpremis; sed ilia bato multe pli brutala kaj sen ia ekonomia efiko provokis pli fortan reagon. La privata posedo de la produktrimedoj kreas nur iluzian senton de sendependeco kaj libereco en la landoj kun postrestinta ekonomia disvolviĝo, kun primitiva agrikulturo, kun precipa dispecigo de la grundo, kun supereco de la metioj kaj kun duonmetiista industrio. La ekstrema diskresko de la ŝtata aparato kaj la ĉiam pli vasta enmiksiĝo de la ŝtato en la ekonomian vivon per la kreo de monopoloj kaj la troa plialtigo de la impostoj, en multaj kazoj transformas la ŝtaton en faktan proprietulon, kiam en tiu rolo ĝi ne estas jam preterpasita de la financa, industria kaj komerca kapitalo.

La rajtecon de la privata ĝuo de la laboristo, koncerne la propran laboron, neniu prudenta homo, neniu revoluciulo kaj serioza publika homo povus nei, refuti, sen malobservi la elementan homan justecon, kiu rekonas egalrajton por ĉiuj. La privata uzado de la produktrimedoj kapablaj kovri la laboron propran de la posedanto, sen ekspluato de alies laboro, principe ne kontraŭdiras al socialismo kaj komunismo. Eĉ PRUDON, aŭtoro de la fama kaj por la epoko kuraĝa formulo: »La proprieto estas ŝtelo«, falis en eraron rilate al la labora proprieto, kaj venis al la ideo pri »la popola banko« –la plej malforta flanko en lia verko. Konforme al tiu ideo »la popola banko« devis certigi al ĉiu produktanto la necesan, preskaŭ seninterezan krediton por akiri produktrimedojn. Tiel, ĉar ĉiuj homoj havus egaleblecon fariĝi proprietuloj, la ekspluatista rolo de la privata proprieto devus malaperi. Estas apenaŭ necese diri, ke tiu ideo transformata en iniciaton entute fiaskis.

La ekonomia mastrumado bazita sur la persona laboro povas konserviĝi, sed ne tiu formo de ekonomio solvas la ekonomiajn problemojn, kaj kio estas ankoraŭ pli grava, en tiu kazo, ne ĝi personigas la ekonomian formon de la aŭtoritato.

La proprieto –jura institucio de la ekonomia formo de aŭtoritato– montras sian veran karakteron, ludas sian efektivan rolon socian pere de la monopolo, kiun ĝi reprezentas, monopolo de la produktrimedoj. La privata uzado de la produktrimedoj, ekzemple okaze de proprieto bazita sur persona laboro ne estas malbono en si mem. Se estus eble, ke ĉiuj posedu egalajn produktrimedojn, kiel erare kredis PRUDON, el tio ne estus okazintaj maljustaĵoj. La socie negativa rolo de la privata posedo de la produktrimedoj komenciĝas en la momento, kiam ĝi transformiĝas en monopolon. La vera aŭtoritato de la privata proprieto manifestiĝas en la momento, kiam la senigitoj je produktrimedoj estas devigataj vendi sian laboron, t.e. konsenti la ekspluatadon de sia muskola kaj intelekta energio por asekuri sian ekzistadon. Kaj tiuokaze estas sen ia graveco, ĉu la senigitoj je produktrimedoj estas en rekta aŭ nerekta kontakto kun ties posedanto, ĉu ĉi–lasta estas fizika persono aŭ akcia societo, ĉu tiu monopolo super la produktrimedoj estas privata aŭ ŝtata, kiam ili estas en plena dependeco je la posedantoj de la produktrimedoj, al kiuj ili estas vivnecese devigataj vendi sian laboron, t.e, se ili akceptas pro truda neceso esti ekspluatataj. Kaj tio estas terura aŭtoritato, kaj des pli terura ĝi estas, ju pli la monopolo estas pli bone organizita, ju pli ĝi transiras en la manojn de la sennoma aŭ senpersona posedanto. La ŝtata kapitalismo donis sufiĉe konvinkajn pruvojn pri tio. Koncerne sian monstran ekspluatadon ĝi neniom cedas al la privata kapitalismo; ĝi ne diferencas de ĉi–lasta, kun samaj karakterizaĵoj: vekria malegaleco, peniga, malbone pagata laboro, sociaj konfliktoj, senlaboreco, prostituado, malbonuzoj, koruptado, ktp.

Ĉe la privata kapitalismo la monopoloj kreiĝas kaj ten–iĝas plej ofte de la ŝtato. En la epoko en kiu ni vivas, ni estas atestantoj de ĉiam pliiĝanta ŝtatigado de la proprieto; kapitalo kaj ŝtato ĉiam pli kaj pli strebas aliformiĝi en unusolan kaj saman aferon. Ĉe tiu iompostioma ŝtatigado de la ekonomio, ni vidas ke la ŝtato, eĉ ĉe la privata kapitalismo, fariĝas efektiva ekspluatanto aŭ almenaŭ ĉefa peranto en la ekspluatado de la popolamasoj per la impostoj rektaj aŭ nerektaj, kiuj transformiĝas en miliardajn subvenciojn je la profito de la ekspluatantoj. T.e. ankaŭ ĉe la privata kapitalismo la superanta tendenco –en la hodiaŭa fazo de la ŝtata kaj kapitalisma evoluo– estas al kunfandiĝo de la politika kaj ekonomia povoj kun konstanta supereco de la politika super la ekonomia, t.e. transformado de la ŝtato en ununuran kaj plenpotencan mastron, ĉe kio la institucia proprieto –ekonomia formo de la aŭtoritato– neniel perdas sian potencon.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)