Etimologie, parlamento signifas lokon kie oni parolas, babiladejo; fakte la parlamento, ĉia parlamento en ĉiuj landoj de l’ mondo, estas loko de babilaĉo, de senenhavaj paroladoj. Antaŭ nelonge iu okcidenta diplomato havinta okazon ĉeesti kunsidon de la Supera Soveto en Moskvo, esprimis sian surprizon, ke neniu aŭskultis la tie prononcitajn paroladojn, kiuj sin sekvis unu post alia kiel gramofondiskoj. Tiu diplomato nature forgesis, ke saman bildeton prezentas la parlamento ankaŭ en lia lando. La parlamentoj ĉie estas al la popoloj altpreze kostantaj paroladejoj.

Se estus, nur tio! Bedaŭrinde, la socia rolo de la parlamento ne reduktiĝis al senfinaj elokventaĵoj; ĝi same estas instrumento de la povo –unu el la plej gravaj kun la konsekvencoj, ĝis kiuj kondukas ĝia »aktiveco«. Ĝi estas eĉ forĝejo, fabriko de la leĝoj, kiuj konsekras la tutan sistemon de perforto kaj ekspluatado de la nuntempa kapitalisma aŭ ŝtatsocialisma socio. Konforme al la klasika formulo pri povdivido, la parlamento estas esprimanto de la leĝdona aŭtoritato. Tiu ĉi divido –spite, ke oni iam ĝin idealigis, spite la pravojn de l’ teoriistoj por konvinki nin pri ĝia realeco– en efektiveco neniam povas plene realiĝi eĉ sub la plej demokratia reĝimo. La demando pri la praktikado de la povo en la homa socio, pri ĝia demokrateco aŭ reakcieco, pri pli aŭ malpli reala divido ĝia, estas demando pri fortorilato. Ĉia ordonpovo finfine estas reprezentanto, esprimanto kaj defendanto de donita klaso, ĉiuj institucioj kaj instrumentoj de tiu ĉi aŭtoritato havas internan ligon kaj prezentas tuton. La parlamento, institucio por leĝdona povo ne estas tiurilate escepto el la ĝenerala regulo. Kiam la regado de la klaso staranta malantaŭ la ŝtata povo estas malpli minacata, la donita klaso kaj ĝiaj reprezentantoj en diversaj ordonpovaj institucioj povas permesi al si la lukson sin gvidi iom pli laŭ »principoj«; unu el ĉi tiuj estas la »divido« de la povoj. Tiaokaze, ni havas »demokration«, »liberalismon«, ktp. Tamen ju pli ĝi sentas kaj vidas sin minacata, des pli ĝi emas piedpremi siajn »principojn« kaj sin prezenti en sia vera bildo, des pli ĝi estas diktatora, tirana, ktp. Fakte la parlamento en sia rolo de leĝfabriko rekte aŭ malrekte estas subigita al la reganta klaso, kiu, kvankam ĝi parolas pri povdivido, tenas en siaj manoj la ŝtatan aparaton kaj reprezentas la aŭtoritaton en ĉiuj ties formoj. La leĝoj forĝitaj de la parlamento devos neeviteble harmonii kun la interesoj de la reganta klaso. Kontraŭokaze egaleco de la fortoj pezos sur la sociaj tavoloj, kiuj minacas la ekziston de la reganta klaso, kaj tiam la parlamenton oni devos fermi aŭ ĝi perdos sian ŝajnan memstarecon kaj subiĝi al la efektiva aŭtoritato, kiu plej ofte sin manifestas sub sia ekonomia formo kun akompano de la brutaleco de armita forto.

Tia estas la vera rolo de la parlamento. Nenie la biblia saĝeco pri »la malnovaj bareloj« kaj »la nova vino« trovas pli ĝustan aplikon ol en la kazo de la parlamento. Historie aperinta kiel formo certiganta la burĝaran povon, kiel formo respondanta al historia enhavo, la parlamento en sia vereco ne povas utili eĉ al alia klaso, krom al la burĝaro. Vere estas, ke oni provas utiligi ĝin ankaŭ por iuj klasoj aŭ partioj pretendantaj reprezenti tiujn klasojn, sed en ĉiuj ĉi okazoj la parlamento perdas sian klasikan formon. Sub la faŝismo ĝi estis tiusence ridinda. Tia ĝi estas ankaŭ sub la bolŝevismo, kaj en ambaŭ okazoj oni ne povas paroli pri parlamento.

Cetere, la parlamento en hodiaŭa epoko estas jam en plena degenerado. Ĝi ne plu respondas al la novaj sociekonomiaj formoj kaj tendencoj, ĝi aperas eluzitaĵo, eĉ por la burĝaro. Nuntempa socia komplekseco forigas el ĝi eĉ tiun etan, ŝajnan kompetentecon, kiun iam ĝi penis prezenti. La specialigo tiel malproksimen iris, ke estas absurde postuli kaj atendi de intelekte malriĉa »popola« reprezentanto »kompetentan opinion« pri ĉiuj problemoj prezentataj antaŭ la parlamento kaj atendantaj fariĝi kvazaŭaj leĝoj. La parlamento montriĝas senefika instrumento eĉ por la burĝaro. Kaj voĉoj ne mankas el ties medioj por ĝia reformo; la rekomendoj plej ofte estas en direkto al ĝia forigo.

Ankoraŭ malpli la parlamento povas utili al la laborulaj klasoj –kamparanoj, laboristoj, metiistoj. Se ilia reala forto, kiu esprimiĝas efike nur sur ekonomia tereno, estus sufiĉa por frakasi kaj neniigi la burĝaran regadon, se la parlamento –eĉ se en favoraj cirkonstancoj– troviĝus en »iliaj manoj«, ĝi estus likvidita. Se tiu ĉi forto decide kliniĝos iliaflanken, la parlamento montriĝos superflua kaj malutila, ĉar tiam la ekonomiaj problemoj sociaj iĝos decidigaj kaj vivpovaj, kaj la kompetenteco apartenos al la ekonomiaj organizoj. Tiu ĉi tendenco en la socievoluo konturiĝas jam hodiaŭ. Ĉe la bolŝevistaj reĝimoj, kie la regpovo plene apartenas al la partio, kiu kunfandiĝas kun la aparato mem de la ŝtato, la parlamento perdis sian gravecon, ĝi eĉ ne povas esti konsiderata kiel esprimanto de la leĝdona povo, ĉar ĝi entute estas instrumento de la plenumpovo, kiu siaflanke estas senkondiĉe subigita al la Centra Komitato kaj sekve al la Politikburoo. La rolo de tiu parlamento estas nur de tempo al tempo –kiam oni ĝin kunvokas por unu–du tagoj– aprobi »unuanime« kaj per aklamoj la dekretojn alprenitajn kaj jam aplikatajn de la registaro. Komedio, mensogo, kiu neniun trompas.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)