Ni zorge konstatas la multnombrajn fastostrikojn produktiĝantajn speciale tiuj, kiuj postulas pliboniĝon de la vivkondiĉoj en malliberejo aŭ la akceladon de la juĝoj, kiam troe plidaŭrigas la provizoran malliberejon.


Studentoj de la UNEM en la malliberejoj de Meknes kaj Marakeŝo plenumas fastostrikon tiel, kiel malliberuloj de la Movado 20 de februaro en Kazablanko kaj de la ANDCM en Alhoceima


Grupo UNEM-Feso:

La 20an de novembro 2013, dek du aktivistoj de la Nacia Unuiĝo de Studentoj de Maroko (NUSM), ok el ili enkarcerigitaj en la urba malliberejo de Ain Kadous kaj 4 procesitaj kvankam en provizora libero, estis portitaj antaŭ la Tribunalo de apelacio de Feso. Jaber Rouijel, Mimoun Benziza, Abdennabi Chaoul, Omar Taybi, Mohamed Réda Derkaoui, Oussama Zantar, Salah-Eddine Chafik kaj Moussa Sammouni estis kondamnitaj ĉiu el ili al 6 monatoj de aresto sciante, ke ili jam pasigis sep monatojn en preventa aresto. Ili ankaŭ devos pagi monpunon de 4000 dirhamoj (400€).

Grupo UNEM-Feso:

La 20an de novembro 2013, dek du aktivistoj de la Nacia Unuiĝo de Studentoj de Maroko (NUSM), ok el ili enkarcerigitaj en la urba malliberejo de Ain Kadous kaj 4 procesitaj kvankam en provizora libero, estis portitaj antaŭ la Tribunalo de apelacio de Feso. Jaber Rouijel, Mimoun Benziza, Abdennabi Chaoul, Omar Taybi, Mohamed Réda Derkaoui, Oussama Zantar, Salah-Eddine Chafik kaj Moussa Sammouni estis kondamnitaj ĉiu el ili al 6 monatoj de aresto sciante, ke ili jam pasigis sep monatojn en preventa aresto. Ili ankaŭ devos pagi monpunon de 4000 dirhamoj (400€). Sekve ili estis liberigitaj post la konkludo de la juĝo. La aliaj 4 estis deklaritaj senkulpaj, inter ili Boubker Haddari kaj Abdelhaq Bouti. Iliaj familioj kaj kunuloj, kiuj grandnombre ĉeestis por apogi ilin malgraŭ la malpermeso kaj la subpremo de la polico en la ĉirkaŭaĵoj de la tribunalo, al ili plenumis varman bonvenon en la universitato Dhar La-Mahraz. Ĉiuj niaj gratuloj al ili.


Post ĉi tiu unua bonvenfesto, alia estis organizita la 26an de novembro en El-Menzel, loĝloko apud Feso el kie devenas Oussama Zantar, unu el la ok liberigitaj politikaj malliberuloj.


Finita ĉi tiu kunveno de bonveno, unu el liaj gekamaradoj, Fatima Zahra El-Malkaoui, aktivulino ankaŭ de la UNEM-Feso, estis arestita de 7 policanoj en El-Menzel eĉ antaŭ ĉiuj siaj kunuloj. Ŝi estis prezentita antaŭ la Tribunalo de apelacio de Feso la ĵaŭdon, 28an de novembro de 2013, akuzita pro la «forkapto de du dungitoj de la entrepreno de transporto de la urba buso”. La juĝisto decidis ŝian proceson kaj lasi ŝin en provizora libero, datinte ŝian juĝon la venontan 23an de januaro de 2014. La studentoj de la universitato Dhar El-Mahraz al ŝi plenumis varman salutadon kaj tie ŝi povis preni la parolon por denunci sian areston pro sia politika devontigo ene de la UNEM.


Mohamed Ait Rais, ankaŭ enkarcerigita en la malliberejo de Ain Kadous tiel, kiel Brahim La-Haboubi, alia aktivulo de la UNEM procesita kvankam en libero, aperis antaŭ la sama tribunalo la 21an de novembro de 2013. La aŭdienco estis prokrastita ĝis la 28a de novembro por kompleta enketo. Estas neniu dato por ilia juĝo. Kontraŭe, la dato de la 11a de decembro de 2013 estis elektita por juĝi aliajn du politikajn malliberulojn de la UNEM, kiuj restas en la sama malliberejo de Ain Kadous. Temas pri Mohamed Ghalout kaj Mohamed Boujnah

Grupo UNEM-Meknes:


Por denunci siajn kondiĉojn de aresto kaj postuli sian liberigon, la politikaj malliberuloj de la UNEM-Meknes, Hassan Koukou, Mohamed Eloualki, Mounir Ait Khafou, Soufiane Sgheri kaj Hassan Ahamouch plenumadas fastostrikon de la 5a de novembro de 2013. La 25 tagoj de fastostriko ekmalsaniĝas al ili kaj ĉefe kiam ni scias, ke ili nelonge jam plenumis alian longan fastostrikon daŭrintan pli ol 110 tagoj. Ni memoras, ke ĉi tiuj politikaj malliberuloj estis arestitaj la 17an de decembro de 2012 kaj ankoraŭ ne estas juĝitaj. La mallibereja administrado, kiu al ili koncedis iujn depostulojn post ilia unua fastostriko, fine ne plenumis siajn promesojn por venĝi sin de ili, post esti eldoninta alarmigan informon pri la vivkondiĉoj en la malliberejo Toulal 2 de Meknes, kie ili troviĝas.

Grupo UNEM-Marakeŝo:


La grupo de dek politikaj malliberuloj de la UNEM-Marakeŝo, nomita grupo de Aziz El-Bour, estis disigita en pluraj malliberejoj (Tiznit, Ouarzazate, Safi, Kalaat Sraghna, Essaouira kaj Ait Melloul). Ĉiuj plenumadas fastostrikon de la 12a de novembro de 2013, por postuli, se ne sian liberigon kaj la liberigon de ĉiuj politikaj malliberuloj en Maroko, almenaŭ la pliboniĝon de siaj kondiĉoj de aresto kaj sian alproksimiĝon.

Grupo 20-februaro-ANDCM de Al-Hoceima:


La politika malliberulo Abdeladim Ben Chouaib, membro de la ANDCM, enkarcerigita en la urba malliberejo de Al-Hoceima, plenumadas senfinan fastostrikon de la 28a de novembro de 2013 por denunci la kondiĉojn de sia aresto kaj tiu de siaj kunuloj. Oni devas memori, ke li estis kondamnita al 4 jaroj de aresto post la movado de populara protesto okazinta en Beni Bouayach, apud Al-Hoceima, je marto de 2012.


Grupo 20 de februaro de Kazablanko:


Tri politikaj malliberuloj Rabie Homazin, Hamza Haddi kaj Mouad El-Khaloufi, membroj de la movado 20 de februaro ankaŭ plenumadas fastostrikon de la 25a de novembro de 2013 por protesti kontraŭ sia arbitra aresto. Ilia juĝo denove estis prokrastita la 4an de decembro de 2013.

Grupo 20 de februaro de Tanĝero:


La politika malliberulo Said Ziani, arestita la 20an de novembro de 2013 en Tanĝero kaj en preventa aresto en la malliberejo ‘Sep Vilaĝetoj’ de la sama urbo, publikigis komunikaĵon la 27an de novembro de 2013 por priskribi la perforton suferitan de li dum sia aresto kaj denunci la akuzojn pri kontraŭleĝa drogkomerco per kiuj la juĝistaro klopodas akuzi lin. Memoru, ke li jam estis kondamnita al 3 monatoj de aresto je aŭgusto de 2011 pro siaj aktivecoj ene de la movado 20 de februaro de Tanĝero kaj siaj kritikaj skribaĵoj eldonitaj per Interreto.


Preskaŭ samtempe ol Said Ziani eniras en malliberejon, unu el liaj malnovaj kunuloj de malliberejo, Mohamed Sokrat, rekuperas sian liberecon la 29an de novembro de 2013, post du jaroj enkarcerigita. Mohamed Sokrat estas eksterordinara bloganto, libera pensulo, kiel lia nomo indikas kaj defendanto de la individuaj liberecoj. Kaj kiel Said Ziani, Mohamed Sokrat, vendisto de butiko de uzitaĵoj, estis kondamnita je 2011 pro «kontraŭleĝa drogkomerco». Akuzo akompananta ajnan civitanon, kiu kuraĝas pensi libere aŭ simple esti aktivulo de la movado 20 de februaro.

Grupo saharaui-Guelmim:


La politika malliberulo saharano Mbarek Daoudi, 57-jaraĝa, arestita la 28an de septembro de 2013 en sia domo de Guelmim kune kun siaj du filoj: Hassan (neplenaĝa) kaj Brahim, estis prezentita antaŭ la juĝisto de la militista tribunalo de Rabato la vendredon, 29an de novembro de 2013. Duan aŭdiencon oni datis je la 30a de januaro de 2014. Oni devas memori, ke li estis enkarcerigita en Salé 1 atendante esti juĝita de militista tribunalo, kvankam li estas civila kaj, ke la NKHR (Nacia Konsilo de Homaj Rajtoj) eĉ prezentis, kiam la juĝo nomita de Gdeim Izik, rekomendon por eviti la proceson de civiluloj fare de militista tribunalo. La marokaj aŭtoritatoj ignoris ĉi tiun rekomendon ĉefe ĉar oni scias, ke Mbarek Daoudi estis vidatestanto de la mortigo farita de la maroka armeo je 1976 de ok saharanoj en Amgala kaj kies ostoj ĵuse estis malkovritaj de teamo de hispanaj juraj kuracistoj. Inter la nomoj de ĉi tiuj ok saharanoj, kvar estis cititaj de la Instanco Justeco kaj Reamikiĝo (IJR), kiel malaperitaj, tamen per falsaj datumoj pri la datoj kaj lokoj de malapero.


Hassan Daoudi, lia plej juna filo, estis liberigita la sama tago de sia aresto, la 28an de septembro de 2013, post horoj de pridemandado, kvankam li restis arestita. Brahim Daoudi estis enkarcerigita en la urba malliberejo de Inzgane sub la zorgado de la juĝisto de instrukcio de la tribunalo de Apelacioj de Agadir kaj kondamnita la 14an de novembro de 2013 al du jaroj de aresto.


Mbarek Daoudi havas aliajn du filojn enkarcerigitaj. Ammar kaj Taha, arestitaj la 7an de aŭgusto, estis kondamnitaj al jaro de aresto. Entute, estas 5 membroj de la saharana familio Daoudi, kiuj estas persekutitaj de la maroka juĝistaro.

Grupo de Saharanoj de Ajuno:


La kvin saharanoj Mohamed Ali Saadi, Youssef Bouzid, Mohamed Garnit, Yassine Sidati kaj Aziz Hramech, procesitaj kvankam en provizora libereco, vidis prokrasti sian juĝon, post la aŭdienco de la merkredo, 27a de novembro de 2013, je la 18a de decembro de 2013, pro peto de sia defenda advokato por studi la dosieron.


Samtempe, la neplenaĝa junulo Elhoucein Bah, kiu ĉeestis en situacio de libero al aŭdienco pordoferme kune kun sia patrino, estis kunvokita al alia aŭdienco je la 15a de januaro de 2014.


Oni devas memori, ke la ses saharanoj estas en provizora libereco post esti arestitaj antaŭ 5 monatojn, la 9an de majo de 2013, en Ajuno por pace manifestacii apogante la rajton de la memdetermino. La Tribunalo de apelacio de Ajuno decidis la 23an de oktobro de 2013, ke ili restis en situacio de provizora libereco.


Parizo, 30an de novembro de 2013


Laborgrupo por la nordo de Afriko de la Sekretariaro pri Eksterlandaj Rilatoj de la ĜKL


Fuente: Esperantigita de Jesuo González