Ĉiuj ekonomikistoj estas unuanimaj, kiam, parolante pri la mono, ili resumas ties rolon per tri funkcioj: valorme–zuro, interŝanĝrimedo, amasiĝ– kaj ŝparrimedo. Preskaŭ ĉiam oni forgesas alian esencan funkcion: rimedo, instrumento de povo. Kontraŭe al instruitaj ekonomikistoj la plej simplaj popolhomoj sentas ĉi tiun rolon de la mono; de nememoreblaj tempoj ili ĝin determinis en sia kolektiva popolsaĝeco per plej diversaj nuancoj.


La historio de la mono estas longa, la mekanismo per kiu ĝi ekzercas sian povon estas kompleksa. Ni ne provos ekzameni la detalojn, ĉar se ni starigos al ni tian taskon, la spaco montriĝos ekstreme nesufiĉa, kaj niaj konoj tre malriĉaj. En la jarcento de la specialiĝo diletanteco ne havas lokon; tio gravas tiom pli en tiu sfero, kie interkonsento ne povas stariĝi eĉ inter la plej grandaj ekonomikistoj kaj financistoj. Nia tasko tie ĉi estas pli senpretenda. Ni devas determini la karakteron de la mono kiel instrumento de povo kaj montri principan rilaton al ĝi.

Ĝia historio. La mono ekaperas kiel simpla interŝanĝrimedo kaj tiucele oni utiligis diversajn objektojn dum la diversaj epokoj kaj ĉe la diversaj popoloj. Speciale rapida estas la monevoluo dum la kapitalisma epoko. La plej aĝaj inter ni estas samtempuloj de la ĉefaj etapoj en tiu ĉi evoluo. Ni memoras la tempon de la or– kaj argentmono, kiuj libere cirkuladis. Ni ankaŭ estas atestantoj de la transformado de la oro en ununuran etalonon, al kiu poste oni lasis nur la rolon de garantianto kiel banka kovraĵo, sen plu servi kiel pagrimedo nek kiel interŝanĝa mono. Ni memoras, kiel la oro iom post iom retiriĝadis, kaj multfoje ankaŭ kiel banka kovraĵo. Kaj hodiaŭ neniu plu serioze rigardas tiun surbankbiletan tekston, kiun ĉiuj ni scias, kaj kiu hodiaŭ estas nur fabelo: al neniu pretendanto, sub neniu cirkonstanco, la banko pagos per oro. La oro eĉ kiel pagrimedo en la internacia interŝanĝo ne jam ludas sian malnovan rolon kaj ne havas la stabilecon, kiu iam neŝancelebla aspektis. Ni estas atestantoj de la stronga fakto, ke la rusoj vendas oron en fremdlando por provizi sin per fortaj devizoj, kiuj montriĝas pli stabilaj ol la oro. Ni estas atestantoj de la evoluado, kiun trasuferis ankaŭ la paper–mono. ĝis alta grado ĉi–lastan oni anstataŭigis per la ĉekoj, per la ĝiroj, per simpla banka letero. Negocojn por milionoj oni kontraktas, oni vendas kaj aĉetas, kaj ja kelkfoje sen bezono pagi per mono. Tio ne signifas, ke la mono perdis sian gravecon, nek ke ĝi ĉesis ludi sian rolon: ekzistas nur ekstrema komplikeco de la mekanismo, per kiu ĝi praktikas sian misteran povon super la homo. En la kapitalisma epoko ĝi tiel vaste disetendis sian povon, multobligis kaj komplikis la fadenojn per kiuj en la araneaĵo ĝi tenas la homojn, ke tiu povo estas ofte nekontrolebla kaj elglitas el la manoj eĉ de la aŭtoritatuloj, kiuj ŝanĝiĝas en ĝiajn peonojn. La mono aliformiĝis al la plej distinga signo, simbolo de la kapitalismo. Tie ĉi ni ne povas nin deteni citi la difinon, kiun al ĝi donis Sebastien FAURE en la Anarkiisma Enciklopedio, ĉar estas neeble doni pli precizan kaj pli bonan karakterizaĵon:

»Neniu alia epoko meritis pli ol la nia la nomon Jarcento de l’ mono‹. En neniu alia momento de la historio la mon-suvereneco estis tiel nedisputebla. Pli malnobla laŭ siaj originoj, pli terura portanto de malsato kaj tiraneco ol ĉia feŭdismo per la rimedoj kaj metodoj, kiujn ĝi uzas, la mon–suvereno hodiaŭ regas la mondon. La riĉeco de iuj miliarduloj, reĝoj de l’ fervojo, de la tritiko, petrolo, fero, ŝtalo, estas senlima magneto, kies altira potenco englutas la tutan homan laboron. La monrimedoj, pri kiuj disponas la internacia financistaro donas al ĝi eblon akapari la tutan mondan produktadon kaj monopoligi ĉiujn ties profitojn. Ĉiuj ŝtatoj estas subigitaj al la volo de tiu ĉi monstra monpotenco, kies dependantoj kaj sklavoj nerekte fariĝas la privatuloj«.

Kaj en alia frazo Sebastien FAURE per specifa simpleco sia, pleneco kaj beleco ankoraŭ pli klare karakterizas ĉi tiun nekorekteblan, penetrantan monpovon en la hodiaŭa socio:

»En socio, kies strukturo konstruiĝas sur la profito, la mono donas al tiu, kiu ĝin posedas efektive aŭ ŝajne, ĉiujn privilegiojn, ĉiujn avantaĝojn, ĉiujn virtojn, ĉiujn superecojn. La stultulojn ĝi prezentas saĝaj, al la maljunuloj donas junecon, al la malbeluloj, belecon, al la kruduloj, delikatecon, al la malvirtuloj, virton. Kun sukceso ĝi ankaŭ defendas la plej nedefendeblajn aferojn kaj al ili certigas venkon. Ĝi sin enŝovas en ĉiujn homrilatojn kaj tien enkondukas malnoblecon, intrigon, envion, malamon«.

Se ni provas sen antaŭjuĝa ideo analizi la tri esencajn signojn de la mono, ni facile konvinkiĝos, ke per superflua mito ĝin kovras la burĝaraj ekonomikistoj. Valormezuro? Jes, la mono servas kiel tia. Sed ĉu ĝi havas la karakteron de tio, kion oni akceptis konsideri efektiva mezuro, ĉu ĝi povas esti komparata, ekzemple, kun la metro, kun la kilogramo, ĉu ĝi havas tiun precizecon kaj neŝanĝemon, ĉu ĝi respondas al komuna kompreno pri la vero? Kiu povas konvinki nin, ke ĝi estas »mezuro« por valoro, kiam, pro inflacio kaŭzita de troa fabrikado de mono, fare de la registaro –kiu provas tiumaniere kovri siajn buĝetajn deficitojn kreitajn pro supermezuraj militaj elspezoj– ni estas devigataj aĉeti duoble pli multekoste la produktaĵojn, kiuj hieraŭ estis produktitaj per la sama laboro hodiaŭ postulata, per elspezoj per materialoj kaj rimedoj, kiuj restas neŝanĝitaj? Jes, mezuro estas ĝi sed ne por mezuri la valoron, efektivan produktan valoron, sed mezuro por prirabi la konsumanton, utiliĝinte kiel mezuro por prirabi la produktanton.

Interŝanĝa rimedo? Jes, la mono estas fakte oportuna interŝanĝa rimedo, multe pli taŭga ol la tritiko, salo, juveloj, bestoj, ĉasistaj kaj fiŝkaptistaj iloj kaj aliaj objektoj, kiuj iam servis kiel interŝanĝaj rimedoj ĉe la diversaj popoloj. Tiu oportuneco, kiun ĝi prezentas –kompreneble por tiuj, kiuj ĝin posedas; por tiuj, kiuj estas senigitaj je ĝi, ĝi estas ĉeno– en hodiaŭa moderna socio, pravigas multajn por doni al la mono novan atributon: garantion de libereco; iluzio de kiu logiĝas eĉ homoj principe kontraŭantaj al la mono. Oni forgesas tamen, ke pro la inter la popoloj bariloj levitaj de diversaj, naciaj monunuoj, unuj konsumas multekostan »nacian« produktaĵon por ne ruinigi sian landon kaj sian ekonomion per malkaraj produktaĵoj el fremdlando; aliaj estas ĝenerale devigataj limigi la konsumon de siaj propraj produktaĵoj por ilin eksporti kaj ricevi la de la lando bezonatan importan valuton; kaj triaj en senlaboreco kaj malsato neniiĝas pro la malsanoj, kiujn ili ne povas kuraci, ĉar la kuracistoj al ili rekomendas »fortigan nutraĵon, plenan ripozon kaj puran aeron«. Estas ja konate, ke la ĉinoj, kies ĝenerala nutraĵo estas rizo, kiuj nutris, per rizo la mondon, ofte konsumis malpli da rizo –kaj ja la plej malbonkvalita– ol la ceteraj popoloj ne produktantoj de rizo kaj kiuj ĝin ricevadis el Ĉinujo je prezoj pli malaltaj ol tiuj praktikataj sur la interna ĉina merkato. Jes, inter-ŝanĝa rimedo estas la mono same sur la ekstera (hodiaŭ pli malmulte ol iam) kiel sur la interna merkato, kompreneble ne ĉiam tiel oportune kiel oni tion prezentas, sed rimedo por prirabi la produktanton kaj la konsumanton. Per tiu prirabo ĝi efektive ricevas sian lastan, nedisputeblan kvalifikon de rimedo por amasigo de ŝparaĵo, kio donas al ĝi la rolon de mova forto en la kapitalisma maŝino.

La bolŝevistoj dum la tempo de LENIN rememorante, ke ili estas »socialistoj«, provis anstataŭigi la monon konforme al la doktrino de MARKSO per laboraj kreditbiletoj. Tiu eksperimento fiaskis, samkiel ĉiuj aliaj eksperimentoj realigi la socialismon pere de la ŝtato, kiu, neniigante la privatan kapitalismon, neeviteble devis ĝin anstataŭigi per la ŝtata kapitalismo. Ŝanĝo de la formoj ne ŝanĝis la enhavon: la subpremado kaj ekspluatado restis, devis resti ankaŭ la mono, kiu servas kiel instrumento de la subpremado kaj ekspluatado. Kaj tiel revenante al la klasika monunuo kun ora etalono, la bolŝevistaj reĝimoj, tial ke ili estas totalismaj, devis apliki la absolutan mondirektadon. Ilia monsistemo estas subigita al absoluta kontrolo. Sed plej terura diktaturo tia, kian la bolŝevistoj estigis, montriĝis senpova plene forpreni la propran povon de la mono, kiu ne ĉesas manifestiĝi eĉ ĉe la plej pedanta kontrolo. La fenomeno inflacio estas ankaŭ tiel karakteriza –kaj ofte pli– kiel ĉe la kapitalismo. Por lukti kontraŭ ĝiaj ruinigaj batoj, la bolŝevistoj trude limigas la moncirkuladon, devigante la entreprenojn kaj privatulojn utiligi ĉefe bankpagojn. Sed ĉar ilia ekonomia kaj militista politiko trudas troan disvolviĝon de la pezindustrio, kaj la feron ne povas konsumi la civitanoj, kiuj preferas la panon, viandon, fromaĝon, la vestaĵojn kaj loĝejon anstataŭ »la katuŝka«, interkontinentaj raketoj kaj »sputnikoj«, ili estas devigataj periode elpreni el la civitanoj la monon per »popolaj« pruntoj kaj per enormaj buĝetoj, ĉiam bilancitaj per »troaĵoj«. Tiel la inflacio ŝajne mortiĝas, kaj ĉe la civitanoj kreiĝas la iluzio, ke »sur la merkato estas ĉio, sed mankas nur la mono«. Kaj la vero estas, ke la mono mankas, ĉar oni ĝin prenas fiksperiode, ĉar la salajroj estas malaltaj kaj la konsumbonaĵoj nesufiĉaj; kaj se la diktatora monpolitiko ne intervenus, la inflacio estus evidenta por ĉiuj kaj la katastrofo neevitebla. Tiel la bol–ŝevistoj vivas en konstanta krizo, kaj, estante plenaj fizikaj mastroj de la regpovo, ili konstante dependas de la povo de tiu ĉi potenca instrumento: la mono, kontraŭ kiu ili estas en eterna batalo. La mono por la bolŝevistoj –tio cetere gravas ĝis alta grado ankaŭ por la okcidenta demokratio– estas samtempe kaj servisto kaj mastro.

La anarkiistoj, refutante la kapitalismon, refutas ankaŭ ties plej karakterizan signon –la monon. Ili estas profunde konvinkitaj, sin bazante sur pristudoj kies materialon liveras la historia ekzemplo, ke ne estas forto, kiu povas transformi la monon de instrumento por ekspluatado kaj povo en simplan interŝanĝan rimedon. Nenia kontrolo estas en situacio neniigi ĝian propran povon. En socio, kiu forigos la profiton kaj organizos la produktadon konforme al la bezonoj, la interŝanĝo mem en hodiaŭa formo malaperos. Komunismo ne estas ebla tiom longe dum ekzistas la vera interŝanĝo, kies nepre necesa rimedo estas la mono. Kio anstataŭos la monon en libera socio, kiel oni organizos la konsumadon? Jen nova problemo, kiu aldoniĝas al vico da aliaj, naskiĝintaj el nia ĝisnuna traktado, problemoj al kiuj la legantoj kun plena rajto atendas respondon. Kaj ili ĝin ricevos.

Imposto

Ni venas al demando, laŭ kiu ankoraŭfoje la diferenco inter la anarkiistoj kaj ĉiuj partizanoj de la ŝtato relief–iĝas en plena klareco. Se la leganto tie ĉi klopodas kompreni nian penson, ĉi tiuj nemultnombraj linioj sufiĉos al li por kompreni la esencon de anarkiismo, la profundan sencon de la batalo de la anarkiistoj kontraŭ la ŝtato kaj de ilia tuta historia ekzisto kiel movado.

Por la partizanoj de la ŝtato meze de la defendantoj de la malnova socio, la imposto estas akiraĵo de la moderna vivo, oportuneco por la civitano kreita por anstataŭi lian rektan personan laborkontribuon en la subteno kaj funkciado de la soci–utilaj servoj, iniciatoj kaj aktivaĵoj. Anstataŭ partopreni en la konstruo de la pontoj, vojoj, lernejoj ktp, anstataŭ esti vokita por doni dum certa tempo sian laboron por la utilo de la kunvivado, kiu faras al li multnombrajn kaj plej diversajn servojn, la civitano pagas iun sumon per kiu li aĉetas ĉiujn servojn, kaj post tio li estas libera prizorgi trankvile sian okupon. Tiu ĉi libereco al li certigita per la pago de la impostoj estas simila al la libereco certigita de la mono, dank’ al kiu oni povas iri kien oni volas kaj aĉeti kion oni deziras sen neceso de pernaturaĵa interŝanĝado, t.e. sen neceso kunporti siajn produktaĵojn, kio aperas neebla eĉ en la hodiaŭa ekonomio.

Laŭ la marksistoj por kiuj la burĝara ŝtato estas nur ilo de la regantaj klasoj ekspluati la proletaron, la imposto estas rimedo por efektivigo de la burĝara politiko kaj por translokado de ĉiuj materialaj sociaj pezoj sur la laboruloj, t.e. nur »rimedo por riĉiĝo de la riĉuloj«.

Tiel ke, nek unuj nek aliaj –neniu el la partizanoj kaj defendantoj de la ŝtato burĝara aŭ »socialisma« kaj »proletara«– vidas en la imposto fonton kaj instrumenton de povo. Kaj tamen facile estas konstati kaj pruvi, se oni ĵetas rapidan rigardon super la historian aperon de la imposto kaj analizas la ciferojn de la oficialaj statistikoj en hodiaŭa tempo, kiel oni plusekvas la efektivan rolon de la imposto ankaŭ en la funkciado de la nuntempa ŝtato.

La historian originon de la imposto oni serĉu en la sklaveco kaj la servuteco, kiuj siavice estas konsekvencoj de la militoj kaj perforta konkero kaj subigado de fremdaj landoj kaj popoloj. Kio estas konata en Bulgario sub la turka nomo »angaria« (trudita senpaga laboro), tio ne estas ekskluziva fenomeno de la turka jugo; ĝi estas specifa karaktero de ĉiuj konkerintoj kaj subigintoj. La sklavigita popolo devas senpage labori, kiel senpaga sklavo de la konkerinto. Poste la »angaria« disvastiĝas kaj aplikiĝas ankaŭ al la propraj ŝtatanoj, ĉar, kiel diras la francoj »dum la manĝado venas apetito«, t.e. la senpaga sklava laboro »pliigas la apetiton« de la mastroj kaj ili ekaplikas tion ankaŭ al sia propra popolo. Sub la servuteca sistemo, la servutigitaj kamparanoj de la feŭdulo, de ties farmisto aŭ de bienposedanto estis devigataj senpage labori almenaŭ tri tagojn ĉiusemajne por la sinjoro. La francan revolucion sekvis ondo de liberigaj movadoj en la tuta Eŭropo, metis finon al la servuteco kaj anstataŭigis la senpagan laboron profite al la sinjoro per imposto pagenda al nova ĝenerala mastro: la ŝtato. Labora ŝuldoservo al la komunumo estas akcesora kaj tute ne grava elemento en la origino de la imposto.

Frukto de konkero, de subigado, la imposto en sia primara formo –sklava laboro, servuteco, t.e. frukto de povo– iĝas mem siavice fonto kaj apogo de la povo. La »angaria« eĉ en hodiaŭa ŝtato moderna ne tute malaperis, kaj ĉe la stalinaj reĝimoj ĝi aplikiĝas paralele kun la perimposta sklavigo kaj prirabo de la popolamasoj. Kiom malmulte diferenciĝas la marksisma feŭdismo de la klasika servuteco!

Per la imposto, nuntempa ŝtato sisteme tenas relativan malriĉecon ĉe la popolamasoj, kaj per tio ilin faras dependaj, subigitaj; samtempe ĝi pliigas sian povon super la popolo. Kiom malgrandiĝus la efikeco de la tuta subprema, parazita kaj ekspluatada aparato ŝtata, se ĝi seniĝus je la ekonomia kaj financa potenco, kiun garantias al ĝi la impostoj! KROPOTKIN tre ĝuste karakterizas la soci–ekonomian rolon de la imposto kiel rimedo por efektivigi la povon de nuntempa feudoŝtato, en sia libro Moderna ŝtato, libro kiu bedaŭrinde estas malmulte konata eĉ de la anarkiistoj, kaj kiu povus utili kiel fundamento de profunda pristudo de la imposta esenco kaj por ideologia ellaborado kaj riĉigado de anarkiismo en la nuntempa epoko. »Se la hodiaŭaj ekonomikistoj –diras KROPOTKIN– serioze sin okupus pri kalkulado de tio, kion reprezentas la impostŝarĝo por la civitanoj sub la formo de salajroj, ili konstatus, ke la hodiaŭa t.n. ›libera civitano‹ donas al la nuntempa feŭdŝtato multe pli ol la tri tagoj, dum kiuj la iama servuta vilaĝano senpage laboris por la tiama feŭdulo«. La riĉeco de la hodiaŭaj statistikaj donitaĵoj multe faciligas tian taskon. Eĉ ne necesas, ke homo estu granda ekonomikisto por fari tian analizon kaj proksimuman kalkulon.

Jen estas iuj oficialaj donitajoj prenitaj nur kiel ekzemplo: dum la 1952/53 imposta jaro la impostŝarĝo repre–zentis el la nacia enspezo 34,3 % en Usono, 48 % en Anglujo, 29,8 % en Francujo. Nu, proksimume »la tri tagojn en la semajno« de la servuta vilaĝano! Tamen, oni ne preteratentu la »normalan« malĝustecon de tio, kion oni nomas »nacia enspezo«. Estas konate, ke 1a kalkulmaniero de la nacia enspezo permesas inkludi en ĉi–lastan ne nur la enspezojn de la burokratoj, bankieroj, negocistoj kaj ĉiuj kategorioj de parazitoj, kiuj ne kreas bonaĵojn, sed eĉ tiujn de la prostituitinoj. Tiel la cifero de la entuta nacia enspezo estas ege ŝveligita, kaj per tio relative malaltiĝas la procenta rilato de la impostoj al la nacia enspezo.

Profunda esploro de tiu problemo kun la necesa analizo de la dispartigo de la impostŝarĝoj samkiel tiu de la elspezoj laŭ la ŝtata buĝeto ne povas esti objekto de mallonga ĉapitro. Konvene kaj necese estas tamen, ke oni emfazu, kiom granda estas la parto de la militaj elspezoj. Por la sama 1952/53 jaro la militaj elspezoj laŭ la oficialaj donitaĵoj reprezentis 21 % el la nacia enspezo en Usono, 14,4 % en Anglujo kaj 15,4 % en Francujo.

Ne pli bona, male, multe pli malbona estas la situacio en t.n. »socialismaj« landoj. Tie ne nur »angaria« –sub formo de koncentrejoj, brigadoj, »libervolaj« donacoj de kromhoroj pro diversaj kaŭzoj kaj sen kaŭzoj– estas transformita en sistemon, sed ankaŭ la impostŝarĝo estas multe pli peza, kaj la imposto ideale plenumas sian tipan rolon de instrumento de la ŝtat–partia diktatura povo. Estas oficiale rekonate, ekzemple, ke en S.S.S.R. kaj ĝiaj satelitoj »akumulado« t.e. trudaj sumapartigoj por investota kapitalo de la bolŝevista ŝtata ekonomio reprezentas meznombre 25 % el la nacia enspezo, kaj la ŝtataj buĝetoj neniam falas sub 50 % el la nacia enspezo. Ni citu ekzemple Bulgarion. La nacia enspezo laŭ oficialaj donitaĵoj estis (rondcifere kaj laŭ la prezoj de 1956): 24 miliardoj da levoj en 1954 kaj 31 miliardoj en 1955. La antaŭviditaj kaj ĉiam realigitaj »troaĵoj« en la enspezoj de la ŝtata buĝeto (rondcifere kaj laŭ kurantaj prezoj, kiuj ne estas tre diferencaj de tiuj de 1956) estis respektive: 16 miliardoj, 19 miliardoj, 18 miliardoj (por 1954–1955). Do, en 1952, 70 % el la nacia enspezo estis englutita de la ŝtata buĝeto; tiu ĉi procento estis poste reduktita por atingi 56–57 % en 1955. La bolŝevista dialektiko rapidas nebuligi kaj falsprezenti la faktojn, prezentante la impostojn sensignifaj, ĉar la pligranda parto el ili estas enskribita kiel enspezoj el la »socia ekonomio«. Por ili, la vendenspeza imposto, kiu neniam malaltiĝas sub 50 % el la suma impostmaso, ne estas imposto, sed »enspezo de la socia ekonomio«, kvazaŭ tiu ĉi imposto pagiĝus ne de la konsumantoj, produktistoj–laboristoj, kamparanoj kaj metiistoj –kiuj konforme al la marksisma politika ekonomio estas la solaj produktantoj de bonaĵoj, t.e. kreantoj de valoraĵoj– sed de la direktoroj kaj kontistoj de la entreprenoj, kiuj anticipe enkasigas en la ŝtatkasojn ĉi tiun imposton kaj poste ĝin enkalkulas en la prezoj de la de ili liveritaj varoj. Kaj poste, por la bolŝevista sofistiko ĉio estas entrepreno, inkluzive de la ŝtataj organoj por aĉeto de la rabitaj de la kamparanoj produktaĵoj laŭ la devigaj al la ŝtato liveraĵoj, per kiuj dank’ al la katastrofa diferenco inter la aĉetaj kaj vendaj prezoj oni realigas grandajn profitojn por la ŝtato (kaj tio eble estas la ĉefa paragrafo de la bolŝevista buĝeto).

La stalina dialektiko klopodas trompi ankaŭ per alia argumento, nome, ke la impostojn oni utiligas ĉefe por »ekonomia konstruado«, por »popola kulturo« ktp. Eĉ se estus vere, ke granda parto de la buĝetaj rimedoj estas utiligataj en la ekonomia konstruado por la popolo kiu pagas, kaj por la laboristoj kiuj partoprenas per sia laboro en tiu konstruado, tio havas nenian gravecon, ĉar la sofistiko al neniu povas kredigi, ke la ŝtataj entreprenoj apartenas al la popolo. Ili apartenas al la ŝtato, t.e. al tiu grandega parazita aparato, kiu ĝin konsistigas, aparato por subpremadi, por prirabi, por eternigi la sklavecon. La laboruloj kiel »komunaj proprietuloj de la entrepre-noj« ricevas nur mizerajn salajrojn, kiujn ili uzas ĉefe por nutroprovizado, kaj kiuj ne sufiĉas por vestado.

La marksistoj pretendas, ke ili estas ekonomikistoj kaj ja ununuraj, kiuj utiligas la grandajn malkovrojn de MARKSO. Nu bone, kiel ekonomikistoj prenu la krajonon kaj kalkulu kune kun ni antaŭ la okuloj de la tuta popolo kaj de la tuta mondo, kiom el la nacia enspezo ricevas laŭkape la loĝantaro, kaj precipe el la parto de la loĝantaro, kiu produktas tiujn bonaĵojn; kiom el la nacia impostŝarĝo pagas laŭkape la loĝantaro kaj laŭkape la produktantoj. Ili havas ĉiujn donitaĵojn, kaj tiu ĉi kalkulo estas facila kaj simpla. Dum 1955, ekzemple, kiel ni jam montris, la nacia enspezo sumiĝis 31 miliardoj (laŭ la prezoj de 1956) kaj la enspeza parto de la buĝeto sumiĝis je 18 miliardoj. Dum la sama jaro la loĝantaro sumiĝis je 7.547.000 da homoj; la kalkulo laŭkape montras rondcifere: 4.180 levoj da jara enspezo kaj 2.400 levoj da jara buĝeta elspezo, t.e. ni denove trovas gravan plimultiĝon de la ĉiusemajnaj tri tagoj da senpaga laboro de la servuta sklavo.

En la soci–ekonomia rolo de la imposto estas ankaŭ alia flanko, kiu meritas specialajn pristudojn, kies rezulto fundamente refutas la marksisman koncepton pri la mistera fatala rolo de la ekonomiaj fortoj. Tiuj ĉi pristudoj konstatus laŭ plej senduba maniero, ke »la imposto estas rimedo por pliriĉiĝo de la riĉuloj« ĉe la burĝara ŝtato (tie ĉi la interkonsento inter ni kaj la marksistoj estas plena) kaj rimedo por kreado de kastoj ĉe la bolŝevista ŝtato. Je tiu nivelo ekzistas kruda grundo por la laboro de veraj ekonomikistoj. Ilia tasko estas konstati kiun parton reprezentas la ŝtataj subvencioj, la ŝtataj pruntoj1 kaj la monopoloj en la akumulado de kapitaloj en la subvenciitaj industriaj kaj komercaj entreprenoj; iuj »protektataj produktadoj«; la altaj salajroj, diversaj premioj kaj rekompencoj –vilaoj, aŭtoj, malĉasta vivo de la bolŝevista »elektitaro« el la grandaj partiaj kaj sindikataj gvidantoj, artistoj, burokratoj, ktp. Sed tio ĉi estas alia, kvankam ne malpli grava, temo. Por resumi, ni diros, ke profundaj esploroj en tiu direkto nedubeble pruvos, ke la ŝtato kreas en la sama grado kapitalistojn kaj privilegiajn sociajn kategoriojn; la kapitalistoj kaj privilegiaj kastoj kreas kaj apogas la ŝtatan institucion, kiu al ili utilas por konservi siajn privilegiojn. En tiu ĉi rolo de la ŝtato kiel faktoro de kapitalisma akumulado kaj formado de klasoj, la imposto estas unu el la plej potencaj ĝiaj fostoj. Jen kial ni rifuzas la ŝtaton, kaj ĝin refutante, ni samtempe refutas ĉiujn instrumentojn kiuj subtenas ĝian aŭtoritaton, inklusive de la imposto, potenca levilo el ĝia maŝino.

1La ŝtataj ŝuldoj nur por internaj pruntoj per kiuj oni ĝenerale akceptas la militajn elspezojn je la konto de venontaj impostoj, sumiĝis en 1952 je 267 miliardoj da dolaroj en Usono, je 26 miliardoj da pundoj en Anglujo, je 4.872 miliardoj da frankoj en Francujo, kaj je 3.188 miliardoj da liroj en Italujo.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)