Rojo y Negro es el vocero de la Confederación General del Trabajo (CGT), una asociación de trabajadores y trabajadoras anarcosindicalista, de clase, autónoma, autogestionaria, federalista, internacionalista y libertaria.
LA INTERNACIA MON-Fonduso (IMF) ĵus koncedis: „Preskaŭ kvar jaroj post la komenco de la financa krizo, la konfido en la stabileco de la tutmonda banksistemo estas daŭre komplete restarigota.” Sed tio, kion la prezidanto de la usona Federacia Rezervo, s-ro Ben Bernanke, kvalifikas la „plej granda financa krizo de la monda historio, inkluzive de la Granda Depresio [de 1929]”, sekvigis nenian punsankcion en Usono. Goldman Sachs, Morgan Stanley, IP Morgan estis vetintaj pri la kolapso de la riskaj (…)
EN LA GAZETARO estas nenia dubo: „ Stalino revenis ”; Putin urĝe rerajtigis Sovetunion kaj la Stalin-kulton ”; cetere, „ Putin estas Stalino kun Interreto ” Ĉe Kremlo sonas tamen alia sonorilo. La prezidanto Dmitri Medvedev memorigas pri la „ krimoj de Stalino ” (Izvestia, 7-an de majo 2010), cetere pli volonte ol lia ĉefministro Vladimir Putin. La konsilisto de Kremlo pri homrajtoj, s-ro Miĥail Fedotov, anoncas malsekretigi arĥivojn por emfazi „la adiaŭon al la totalismo” (Interfax, 1-an de februaro (…)
El atomenergia vidpunkto Fukuŝimo signas la finon de iluzio kaj la komencon de post-atoma epoko. La japana katastrofo, klasifikita en la nivelon 7, t.e. la plej altan laŭ la Internacia skalo por nukleaj eventoj , estas jam nun komparebla kun tiu de Ĉernobilo (okazinta en Ukrainio en 1986) pro siaj “radiaktivaj efikoj detekteblaj en la sano de la homoj kaj en la naturo”.
La tertremo de grado 9 kaj la enorma martremo, kiuj la 11an de marto 2011 neatendite kaj brutale damaĝis la nordorientan (…)
« La valoroj de la francoj evoluis dekstren; ne sufiĉe da aŭtoritato, ne sufiĉe da sekureco, ne sufiĉe da firmeco », deklaris antaŭnelonge s-ro Nicolas Sarkozy. La projekto de la socialista partio ne ĉiam sin distanciĝas de tiu analizo. Kiu ja utilas por pravigi politikajn rezignojn, kiuj fortigas la ekstremdekstrularon.
LA MALDEKSTRO, ĉu radikala, ĉu reformisma, ne profitis el la financa krizo kaj el la kontestado pri la ekonomia liberalismo, kiu ŝajnis ekesti. Ĉe la eŭropaj elektoj de (…)
Dum venas al fino la prokrastita mortenketo pri la 52 viktimoj de la londonaj terorbombadoj de julio 7, 2005, la aŭtoro de polemika video pri la atakoj estas liberigita de malliberejo kontraŭ kaŭcio, atendante kortuman juĝosesion pro provo korupti la fluon de la justeco kontraŭe al la komuna juro.
A J Hill, pli bone konata per sia pseŭdonimo Muad’Dib, estas la aŭtoro kaj produktinto de la video ‘7/7 Ripple Effect’ [Ondeto-Efiko 7-7], kiu estas vaste distribuita per la interreto . En tiu (…)