Tio, kio ekis kiel popola iniciato estas transformiĝanta en movado de plena civitana malobeo, kio jam zorgigas registaron. La grekaj civitanoj, kiuj elektas ne pagi la publikan transportilon aŭ la aŭtovojon, estas ĉiufoje pli kaj la ŝtataj monujoj ekmalfortikiĝas.
Sub
la slogano ‘Den Pliróno’ (Mi ne
pagas) ĉiuklasaj civitanoj ariĝas per komuna celo: “Ni
ne pagas alies krizon”
Sub
la slogano ‘Den Pliróno’ (Mi ne
pagas) ĉiuklasaj civitanoj ariĝas per komuna celo: “Ni
ne pagas alies krizon”
Tiu
ĉi movado decidis ne malplenigi sian poŝon pro la publika
transportilo, nek pro la paspago de la vojoj. La aktivuloj de tiu ĉi
movado vojaĝas senbilete, bojkotas la biletvendan maŝinon aŭ levas
la paspagan barieron. Ili publikigas fotojn en sia retpaĝo kaj
instigas sekvi sian ekzemplon, kiu ja estas etendiĝanta. Enketo
ellaborita de MRB atentigas pri tio, ke pli ol 56% el la grekaj
civitanoj aprobas tiun ĉi protestan manieron, kontraŭ 39%, kiuj
ne ĝin subtenas.
Kontaĝa
iniciato
La
vojaĝanta kvanto, kiu elektas senpage vojaĝi pliiĝis ĝis
proksimume 40% ĉe la aŭtobusoj kaj ĝis 15% ĉe la kromaj
transportiloj, laŭ oficialaj taksadoj kolektitaj de Efe. Kaj
la paspagaj enspezaj entreprenoj
prikalkulas, ke inter 15% kaj 18% el la ŝoforoj ne pagas la
paspagojn, kontraŭ 6%, kiuj ne faris tion antaŭ malpli ol unu jaro.
“Ni parolas pri 8.000 uzantoj ĉiutage”,
asertas Nea Odos, kompanio, kiu kontrolas iun el la aŭtovojoj ĉe la
lando.
La
multekostiĝo de la tarifoj de la urba transportilo, kiuj
varias inter 28% kaj 80%, kaj ankaŭ en la paspagoj, intensigas la
agojn, kiuj kulminis la pasintan 1n de marto per manifestacio, kiu
alvenis al la parlamentaj pordoj.
“Ĉu
pagi 1,40 eŭroj kontraŭ unu bileto? Ĝi estas 40% da pliiĝo, kiam
la tuta cetero malaltiĝas: salajroj, pensioj, monhelpoj”,
klarigas al Reuters Maro Fassea, konsila inĝeniero de IT,
48-jaraĝa.
Ekde
kiam Grekio aktivigis la aŭsterecajn
politikojn por malpliigi la deficiton kaj plenumi la Bruselajn
kaj IMF-ajn postulojn, la publikaj dungitoj kaj la emeritiĝintoj
vidis malpliigitaj siajn salajrojn kaj pensiojn. Krome, impostoj kiel
la AVI estas pligrandigitaj kaj samtempe ili suferas ankaŭ la
inflacian pliiĝon. Laŭ iuj ekonomikistoj, la sekvo estas perdo
ĝis 25% de ilia akirpovo.
La
sekvo estas, ke jam estas miloj de homoj, kiuj petas, ke la
plutokratio pagu la krizan fakturon kaj postulas, ke oni batalos
kontraŭ la fiska eskapo por ŝtopi
la truon en la ŝtata buĝeto.
“Ni
vivas en milita reĝimo ene de la demokratio, kiu ricevas ordonojn de
konstruiistoj kaj bankoj”, manifestis Leonidas Papadópulos,
proparolanto de la nacia komitato de “Den Pliróno”
Paspagoj
Parolante
pri la aŭtovojoj, ĉiufoje estas pliaj civitanoj, kiuj decidas
levi la paspagajn barierojn, malgraŭ la ĉeesto de prigardistoj.
La fenomeno etendis sin tiom, ke la registaro volas fortikigi
monpunojn ĝis 200 eŭroj.
Antaŭ
unu monato Apostlos Gletsos, urbestro de Stilidas (centra Grekio),
kiu havas multekostan paspagon kaj sen alternativa vojo por iri al la
ĉirkaŭaj vilaĝoj, faligas per fosmaŝino la paspagejon.
Li estis arestata kaj, post esti liberigita, siaj najbaroj ricevis
lin kiel heroon.
Iuj
analizistoj, kiel la grekia ĵurnalisto Yorgos Kitsos, utiligis
tiun ĉi movadon por kritiki la paspagajn enspezajn entreprenojn,
ĉar, krom la rajto enspezi paspagon, ili ricevis el la ŝtato inter
50% kaj 80% el la mono por konstrui la aŭtovojojn.
La
paspagaj enspezaj entreprenoj deklaris al la amaskomuniloj, ke la
paspago estas esenca por pagi la konstruojn kaj ili ekzempligas
la aŭtovojon inter Atenas
kaj la Patras-a haveno –200 kilometroj–, kie pli ol unu ŝofora
miliono rifuzis pagi dum la lastaj du jaroj tion, kio valoregalas
perdojn de 100 milionoj da
eŭroj.
Ĉu
ili volas militon? Ili havos ĝin.
La
movadaj aktivuloj kunvokis paceman manifestacion ĉe la Atena
centra placo, antaŭ la Parlamento, la
1an de marto,
per la agitvorto “Ĉu
ili volas militon? Ili havos ĝin”.
Esperantigita
de Jesuo Gonjuo