Alvoko al la dungitoj de ĉenrestoracioj kaj superbazaregoj postuli salajraltigon kaj atingi laboristajn rajtojn.

La laboristoj de la ĉefaj ĉenrapidmanĝejoj kaj superbazaregoj ĉe Usono estas alvokataj al la striko por denunci la malaltan salajron, kiun ili ricevas. La protesto, kiu estiĝis en Novjorko kaj etendiĝis al duona dekduo de grandaj urboj, petas minimume salajran altigon po 15 dolaroj por horo kaj ankaŭ la eblon de sindikata reprezento. Multaj el la laboristoj ricevas nuntempe la federacian minimuman salajron, po 7,25 dolaroj por horo.

Por la strika movado, kiu jam plenumis alian strikon antaŭ monato, la laboristoj de koncesioj de McDonalds, Burguer King, Domino, KFC, Wendy, Macy ‘s kaj Sears bezonas, kiel minimume duobli la nuntempan salajron por povi kovri la vivbezonojn.

Por la strika movado, kiu jam plenumis alian strikon antaŭ monato, la laboristoj de koncesioj de McDonalds, Burguer King, Domino, KFC, Wendy, Macy ‘s kaj Sears bezonas, kiel minimume duobli la nuntempan salajron por povi kovri la vivbezonojn. La striko kunvokita en Ĉikago , Detrojto, Flint, Kansasurbo, Miĉigano, Milvokio, Misurio, Novjorko kaj Sankta Luiso estas kaŭzita de la usona ekonomia situacio en kiu ĉiufoje granda parto el laboristoj alproksimigas al la sojlo de la malriĉeco per salajroj tre malaltaj.

Tion denuncis la ĵurnalo New York Times en ĉefartikolo komence de aŭgusto titolita ‘Fast-Food Fight’ (Rapidmangeĵo Lukto): ‘La Granda Ekonomia Krizo kaj la malrapida ekonomia reakiro plifortigis la tendencon al la neegaleco kaj la malaltaj salajroj, kiu jam estis evidenta eĉ antaŭ la lasta krizo. La laboristoj de rapidrestoracioj luktas por justa celo.’

Liaflanke Wall Street Journal klarigis, post la striko de la pasinta julio, ke ‘la industrio de la rapida manĝo estis terurigita de la etendiĝo de la strikoj al aliaj urboj de Usono’.


Fuente: Esperantigita de Jesuo González