NROj por la disvolviĝo koncedas monhelpojn, kiujn poste ili enspezas per interezoj de ĝis la 40%

Asocioj pri mikrokreditoj financitaj de internaciaj projektoj prifriponas milojn da marokaj virinoj. Ni interparolis kun du aktivistoj denuncitaj de supozitaj misfamigoj kontraŭ la monpruntistoj.

Estas la mondo renversita. INMAA, asocio de mikrokreditoj ligita al la NRO AMSED kaj al PlanetFinance de la ‘estro’ Jacques Attali (fondinto de Ago kontraŭ la Malsato), prifriponas virinojn en Maroko kaj petas malliberejopunon por la kontraŭmikrokreditaj aktivistoj, kiuj defendas ilin.


Estas la mondo renversita. INMAA, asocio de mikrokreditoj ligita al la NRO AMSED kaj al PlanetFinance de la ‘estro’ Jacques Attali (fondinto de Ago kontraŭ la Malsato), prifriponas virinojn en Maroko kaj petas malliberejopunon por la kontraŭmikrokreditaj aktivistoj, kiuj defendas ilin.

Estas multaj viktimoj, kiuj denuncas interezojn ĉirkaŭ la 40%. Amina Mourad kaj Benasser Ismaini kunordigantoj de la movado de viktimoj de la mikrokreditoj ĉe Ouarzazate (Maroko) klarigas al DIAGONAL la fenomenon de la enlandaj neregulaj microkreditoj. Ambaŭ aktivistoj alfrontas kvin jarojn de malliberejopuno, denuncitaj de INMAA, kiu kalkulas pri la apogon de la Ĝenerala Prokuroro de la Reĝlando, akuzitaj de «fraŭdo», «misfamigo» kaj «minacoj». La juĝisto prokrastis sian juĝan decidon ĝis la 17a de decembro, antaŭ la ondo de internacia kaj nacia apogo, kiun ili vekis.

Oni nombras milojn da virinojn kaptitajn de la mikrokreditoj en Maroko. La fraŭdo plenumiĝis per supozeble senprofitcela asocioj, kiuj per la trompologo pri la lukto kontraŭ la malriĉeco, «ricevas monon de internaciaj organizaĵoj, kiel PNUD, USAID, Eŭropa Unio (EU), la Eŭropa Banko de Investoj (BEI), la Internacia Mona Fonduso (FMI), la germana bankaro, la franca ambasado kaj aliaj publikaj kaj privataj institucioj» por proponi malgrandajn pruntojn kun la intenco financi mikroprojektojn por la plej malriĉuloj. INMAA, Al Amana, Al-Baraka aŭ Ardi estas la nomoj de iuj el ili.

 

Gravuloj malantaŭ la asocioj pri mikrokreditoj

Paradokse, ĉi tiuj asocioj kutimas esti reprezentitaj de naciaj aŭ internaciaj gravuloj. Krom la menciita INMAA kaj Jacques Attali, alia asocio de mikrokreditoj, Al Amana, havis, kiel prezidanton de honoro, “Driss Jettu”-n, eksĉefministro de Maroko kun Mohamed la 6a kaj, kiel direktoron, “Fouad Abdelmoumni”-n, influa «rolanto de la maroka civila socio».

Reguligitaj de la Leĝo 97.18, «ĉi tiuj asocioj ne povas koncedi kreditojn kun interezo pli alta ol la 4%», certigas Amina kaj Benasser. Kaj, tamen, estas multaj viktimoj, kiuj denuncas interezojn ĉirkaŭ la 40%. Abdelmoumni mem rekonis al la franca ĵurnalo ‘Libération’ «kvotojn, kiuj povis pliiĝi je la 50%». Li ankaŭ akceptis, ke «de la 2 ĝis la 5% de la okazoj, estis neniu kontrolo», kiam oni koncedis la pruntojn.

La maroka Parlamento studas Leĝprojekton por aliigi la asociojn pri mikrokreditoj en societoj kun limigita respondeco, kio supozus transdoni publikan monon, devenanta de internaciaj organizoj, al privataj financaj societoj. La ĉefa instiganto de ĉi tiu iniciato estas Tarik Sijilmassi, prezidanto de la Banko de Terkultura Kredito de Maroko (95% publika) kaj prezidanto de la Nacia Federacio de Asocioj pri Mikrokredito.

Tamen, laŭ diras la viktimoj, la problemo estas, ke tiu, kiu kaŝiĝas malantaŭ la asocioj pri mikrokreditoj ne estas alia ol la diktatora reĝimo, la Majzén. Kiam la ŝuldantinoj ne povas pagi la ŝuldojn, la reprezentantoj de la Majzén prezentiĝas al iliaj domoj kaj minacas ilin per la malliberejopuno pro ne pagi la “monon de la ŝtato, tio estas, de la Reĝo”. Kaj tio kvankam en Maroko ne ekzistas la malliberejopuno pro ŝuldoj, sed nura neplenumo de privataj devigoj pri kiuj respondas la ŝuldanto per siaj havaĵoj, sed sen tio, ke lia libereco estas en danĝero. Tamen la funkciuloj de la ŝtato bone scias la efikon, kiun ilia ĉeesto kaŭzas en la popola imagaro kaj, kiel por la loĝantaro, la timo al la malamikiĝo kun la aŭtoritatoj havas pli altrudan efikecon ol la civilaj juĝaj depostuloj pri la nepagitaj ŝuldoj.

 

«Atingi novajn ŝuldantinoj, kiujn malriĉigi per uzuraj interezoj»

Laŭ la intervjuitaj aktivistoj, kiam ekis la internacia financa krizo, okazis la unuaj nepagoj kaj la unuaj civilaj depostuloj, kiuj malkaŝas la skandalan agmanieron de ĉi tiuj organizaĵoj: La 80% el la prenantoj de la mikrokreditoj estis virinoj, la plimulto el ili ne scias legi nek skribi; la kontraktoj estis skribitaj en la franca, lingvo nekonata de la plimulto; la sola kondiĉo por koncedi la prunton estis montri la Nacian Ĉarton de Identeco kaj fotografaĵon; la kreditoj estis aranĝitaj je kvarono de horo en la urbodomo; kaj en la tabeloj pri amortizo, kies kopioj ne transdonis sin al la interesatulinoj, aperis kvotojn, kiuj ne respondis sin kun la 4%, sed variis inter la 17% kaj la 36%, tio estas, super la impostoj de la komercaj kreditoj. Pruvo de la misuza karaktero de ĉi tiuj mikrokreditoj estas, ke dum la fazo de juĝa depostulo, la ŝuldo multokaze estis juĝe rabatita, ekzemple, de 40.000 ĝis 10.000 dirham.

Amina kaj Benasser insistas, ke temas pri ne komercaj kreditoj, kies celo ne estas la profitakiro sed estas instrumentoj de lukto kontraŭ la malriĉeco, kio estas logike rilatita kun la publika karaktero de la mondeveno. «Ili petis neniun pravigon pri enspezoj aŭ priskribo pri la projekto realigota per la kredito, ĉar ja ne temis pri ekonomie financi daŭrigeblajn projektojn kaj el kiuj povis vivi la debitoroj, sed atingi novajn ŝuldantinoj, kiujn malriĉigi per uzuraj interesoj», ili klarigas.

La rezulto estis miloj da superŝuldigitaj virinoj, kiuj multokaze estis devigitaj peti iun mikrokrediton post alian. Kiam okazas la nepago, la pagigoj povas esti perfortaj, informas Lucile Daumas: «Al la antaŭaj problemoj pri malriĉeco, kiujn la aliro al la mikrokreditoj ne solvis, aldoniĝas la ŝuldoj kaj la premoj pro la repago, kiuj frakasas la familiojn, kondukas la virinojn al la prostituado aŭ la memmortigo».

La eblo de kondamno de kvin jaroj de malliberejopuno por Amina Mourad kaj Benasser Ismaini, kiuj jam estis malkondamnitaj post kiam kvar organizoj pri mikrokredito retiris la denuncon kontraŭ ili, estigis apogondon tiel nacia, kiel internacia. CADTM Internacia, ATTAC Maroko kaj la ĜKL de Andaluzio impulsas kampanjon per kiu ili solidariĝas kun la viktimoj de la institucioj pri mikrokreditoj kaj postulas la malkondamnon kaj ĉeson de la persekutado kontraŭ ĉi tiuj du aktivistoj.

 


Fuente: Esperantigita de Jesuo González