Manifesto de la Asembleo de Eŭropaj Liberecanaj Kolektivoj pri la nuna stato de la laborista klaso, la ontaj luktoj kaj la balotadoj por la Eŭropa Parlamento.

Por aliĝoj al la manifesto oni sin turnu antaŭ ol la 10a de majo al

 acle@casmadrid.org


Kontraŭ la forkapto al Eŭropo


Kontraŭ la forkapto al Eŭropo

La tutmondiĝo sekvigis ĝisfundan transformon de la kapitalismaj bezonoj, kiu elportis la produktan strukturon al landoj, kie la profitoj estas pli altaj pro la trudata preskaŭ sklavista ekspluatadgrado. Aliflanke la senbrida financiĝo de la ekonomio transformis la ŝuldon kaj ties kulpigon al vera motoro por la kapitalisma amasigo kaj al ilo por la regado kaj la subpremado. Dum la lastaj jardekoj la eŭropa laborista klaso vivis mergiĝinta en elklasiga proceso, celanta al iluzia »mezklasa« kampo, kio permesis al ĝi atingi gradojn el konsumado kaj servoj (sano, edukado…) ne penseblaj je antaŭaj tempoj, ĉio tio koste de la daŭra ekspluatado al la landoj de la tria mondo kaj al la sektoro plej malriĉa la laborista klaso mem.

Ĉi-kontekste Eŭropo iras al malmuntado kaj privatigo de la sistemoj de socia protekto, al falego de la salajroj, al senĉesa plikresko de la amasoj de senlaboruloj kaj elpelitoj, dum la malegaleco altiĝas pli rimarkinde en la landoj de la eŭropaj oriento kaj sudo.

Je tiu ĉi proceso de reorganizo kaj amasigo de la kapitalo tio politika estas plene subordigita sub tio ekonomika. La ŝtato, kiu ĉiam estis fundamenta ero por la superregado, realigas nun tiun funkcion sub la rektaj ordonoj de la plurnaciaj entreprenoj.

Ni travivas strukturan krizon de la kapitalismo, kio signifas enkondukon de novaj kaj pli fortopovaj sistemoj por la superregado kaj la ekspluatado, al kio oni aldonas preteratenti la median kaj energian krizojn, kio starigas novajn kaj gravajn danĝerojn al la homaro.

Ni bezonas ĝisfundan ŝanĝon

Nepras analizi la malaperon de la klasikaj formoj de la industria proletaro, la plimultigon de sennombraj formoj de subdungado kaj malstabilon, kiuj sinkigas ankoraŭ pli la salajrojn kaj kiuj helpas ĉe la disciplinigo al tiuj, kiuj ankoraŭ eltenas la salajron.

Ni nepre malfidu sistemon, je kiu, regus kiu ajn regus, ĉio daŭras tia kaj kiu ne eblas esti ŝanĝita el ene, ĉar la vera malamiko de la laboristoj kaj elpelitoj estas la institucioj mem de la kapitalisma ŝtato kaj tio, kion ili reprezentas:

  • Ili laŭrajtigas la malegalecon kaj la ekspluatadon: ne estas demando pri kiu havas la riĉaĵojn ĉemane

  • Ili laŭrajtigas modelon de senlima kresko, baziĝinta sur senĉesa pliigo de la produktadon, sur senbrida konsumado, kiu malŝparas la rimedojn de la planedo kaj kiu ne atentas pri la bazaj bezonoj de la homoj, modelon, kiun ili nomas »kreskado«.

  • Ili laŭrajtigas la hierarĥiojn, malplenigante la efikon de la politika partopreno, ĉar ili limigas ĝin al perioda enmeto de baloto en balotujon.

Fiaskas ne nur la »politiko«, fiaskas la sistemo

Antaŭ la pliigo de la protesto kaj la malbonstato la politik-ekonomia sistemo bezonas sin laŭrajtigi kaj por tio ĝi klopodas enkonduki la konfliktojn en la instituciajn limojn per proponoj senpolitigitaj kaj interklasemaj, starigitaj de la maldekstro de la kapitalo, kiu per plurokaza kaŝado de la esto de la interklasa lukto akceptas ĉiam la logikon de la ŝtato, kiun ĝi plifortigas per la promeso pri neebla reiro al »bonstata ŝtato«. Ŝtato, kiu neniam lasis havi karakteron kapitalisman kaj ekspluateman.

Antaŭ tiu situacio…

Eblas nur radikalaj proponoj, kiuj tuŝu la radikon de la problemoj. Ni serĉas proceson de kolektiva reakiro de la riĉaĵoj kaj de ŝanĝo al produktada sistemo alternativa al la kapitalismo kaj al la ekspluatado de la naturo. Ni estas por memadministra kaj eltenebla ekonomio, kiu konduku al la socia bonstato de ĉiuj homoj, garantiu la bazajn bezonojn, defendu la interhelpon kaj la kunlaboron kaj valorigu la laborojn, celantaj la sorgadon kaj eltenadon de la socio. Ni batalas por socio egaliga kaj kontraŭ la malegalecoj seksaj, klasaj aŭ rasaj, kontraŭ la patriarkado, la rasismo kaj la diskriminacio pro seksaj emoj, kaj por la kolektivaj metodoj por la solvi la konfliktojn. Ni volas socion malferman, garantianta la liberan movon de la migrintoj kaj ties partoprenon je egalecaj kondiĉoj: tia estas la nursola Eŭropo, kiu interesas nin.

La malkontento devas esti elirpunkto, oni ne rajtas supozi la senmovon. Nenio eblas sen streĉo, nenio esenca ŝanĝos sen neniigi la kapitalismon, la oligarkiojn kaj ties amasigon de povo kaj mono. Tio, kion ni kapablos konstrui, estos sekvo el luktoj, sinoferoj kaj obligo de la konfliktoj. La kapitalismo ne estas senfina sistemo sed fina kaj superebla.

Ni aktivuloj el Hispanio, Francio, Grekio, Italio kaj Portugalio alvokas la kunlaboradon kun la loĝantaroj de la eŭropa ĉirkaŭlandaro –sen forgesi la plej malriĉajn sektorojn de la centraj landoj–, por interŝanĝi memadministrajn spertoj, krei interhelpajn retojn kaj pretigi strategiojn pri kuna lukto.

Samtempe ni alvokas al agema bojkoto al la eŭropa balota cirko, al la rifuzo pagi la ŝuldon kaj al la kunordigo de ĉiuj alternativaj movadoj de niaj landoj por disvastigi la lukton surstrate.

Asembleo de Eŭropaj Liberecanaj Kolektivoj

acle@casmadrid.org


Fuente: acle@casmadrid.org