Traduko de la artikolo pri la politika balotado verkita de Ricardo Mella kaj bildrakonto de la desegnisto Manoliton Rastamán.

Mi havis, ĵus antaŭ la pasinta balotado, la spritaĵon eniri en la galerion de iu teatro, kie okazis pribalota kunveno. Tio estis por mi nova spektaklo, kiun partoprenis malnovaj amikoj kun ampleksaj ideoj kaj novaj homoj kun ege limigitaj pensokapabloj. Mi eliris el tie kun varma kapo kaj malvarmaj piedoj. Mi devis elteni sufiĉe fortan kapdoloron pro politika paroĥismo kaj kompreneble mi suferis la sekvojn. Mi miregas. Ne pasas tempo sur la homoj. Estas neniu sperto sufiĉe forta por malfermi iliajn okulojn.

Mi havis, ĵus antaŭ la pasinta balotado, la spritaĵon eniri en la galerion de iu teatro, kie okazis pribalota kunveno. Tio estis por mi nova spektaklo, kiun partoprenis malnovaj amikoj kun ampleksaj ideoj kaj novaj homoj kun ege limigitaj pensokapabloj. Mi eliris el tie kun varma kapo kaj malvarmaj piedoj. Mi devis elteni sufiĉe fortan kapdoloron pro politika paroĥismo kaj kompreneble mi suferis la sekvojn. Mi miregas. Ne pasas tempo sur la homoj. Estas neniu sperto sufiĉe forta por malfermi iliajn okulojn. Estas neniu racio, kiu disigas ilin el rutino. Kiel la dikredantoj, kiuj ĉion fidas al la providenco, tiel la radikaluloj, kvankam ili sin nomas socialistoj, daŭre metas siajn esperojn je la magistratanoj kaj deputitoj kaj ministroj de la responda partio. »Niaj magistratanoj faros tion kaj ĉi-tion kaj tion plu«. »Niaj deputitoj konkeros tiom kaj tiom pli kaj tiom plu«. »Niaj ministroj dekretos, kreos kaj transformos ĉion, kio devas esti dekretita, kreita kaj transformita«. Tiu estas la lernaĵo hieraŭa, hodiaŭa kaj morgaŭa. Kaj tiel la popolo, kiun oni elvokas ĉiumomente, daŭre lernas, ke ĝi havas nenion por fari krom baloti kaj atendi pacience, ke ĉio estos donita al ĝi. Kaj ĝi balotas kaj atendas. Tentata mi estis peti parolon kaj ataki fronte la mensogan rutinon, kiu tiel dormigas la homojn. Tentata mi estis kriegi al la laboristoj, tie starantaj kaj je plejmulto: »Balotu, jes, balotu, sed aŭskultu. Via ĉefa devo estas foriri el ĉi tie kaj tuj agi memstare. Iru kaj malfermu laikan lernejon en ĉiu kvartalo, starigu gazeton, bibliotekon, organizu kulturan centron, sindikaton, laboristan rondeton, kooperativon, ion el la multo, kio restas al vi por fari. Kaj vi vidos, kiam vi estos farinta tion, kiel la magistratanoj, la deputitoj kaj la ministroj, kvankam ili ne estus viaj reprezentantoj, la reprezentantoj de viaj ideoj, sekvas tiun agkurento kaj, klopodante sekvi ĝin, aprobas leĝojn, kiujn vi nek petis al ili nek bezonas, regas laŭ tiuj emoj, kvankam vi postulis nenion al ili, regas finfine laŭ la medio, rekte kreita de vi, kvankam vi prifajfas tion, kion ili agas. Sed nun, ĉar vi faras nenion kaj ripozas sur la laŭroj de la baloto-providenco, magistratanoj, deputitoj kaj ministroj, eĉ la plej radikaluloj kaj socialistoj, daŭrigos la rutinon de la malplenaj paroladoj, de la stultaj leĝoj kaj de la pribagatela administrado. Kaj vi sopiros pri la popola klerigado kaj sekvos tiel azena kiel antaŭe, petegos la liberon kaj estos same alkroĉita kiel antaŭe al la ringego de la salajro, postulos egalecon, juston, solidaron kaj ili donos al vi amason da dekretoj, leĝoj kaj regularoj, sed eĉ ne unu eron el tio, kion vi rajtas kaj kion vi ne ĝuas, ĉar vi nek scias nek volas preni ĝin rekte. Ĉu vi deziras klerecon, liberon, egalecon, juston? Iru do kaj konkeru ilin, ne atendu, ke aliuloj donu ilin al vi. La forton, kiun vi –estante la tuto– ne havas, ne havos kelkiuj –eta ero el vi mem. Tiu politika miraklo neniam estis plenumata, estos plenumata neniam. Via emancipiĝo estos verko de vi mem aŭ vi ne emancipiĝos je ĉiuj la jarcentoj de la jarcentoj.

Kaj nun iru kaj balotu kaj plifortigu vian ĉenon.«

 

Ricardo Mella,

»SOLIDARIDAD OBRERA«, nro 4a, Ĥiĥono, la 25an de decembro de la 1909a

 

Elŝuti artikolon kaj bildrakonton je PDFa formato