Se la polico sin prezentas de la partizanoj de aŭtoritato kiel organo por defendi la sekurecon, pacon kaj trankvilecon de la civitanoj kontraŭ internaj malamikoj (argumento en defendo de la polica perforto tiom evidente senbaza, ke ni ne opiniis necese ĝin noti eĉ en la antaŭa ĉapitro), la armeo ja estas laŭ la samaj la organo por »ekstera defendo«.
Kaj se tio estus efektive tiel, oni devus supozi, ke en la tago, kiam la mondo atingus unuiĝon per la forto de interkonsento inter la ŝtatoj –hipotezo je kiu malpleje ni povas fidi– aŭ per la plena regado de unu el la grandaj ŝtatoj pridisputantaj sian mondan potencon super ĉiuj ceteraj, la armeo likvidiĝus, malaperus. Vanta iluzio!
Kiel la polico, tiel ankaŭ la armeo estos ĉiam necesa por defendo kontraŭ malamikoj eksteraj aŭ internaj (se ili ne estas sur la tero, oni serĉos ilin sur Marso kaj sur aliaj planedoj), dum ekzistos la ŝtato, ĉar ili estas instrumentoj de ordonpovo kaj la ŝtato estas ties plej plena, plej tuteca efektiviĝo.
Kiel kondukiloj kaj personigoj de la aŭtoritata perforto, la polico kaj la armeo estas du sangfratinoj; per sia krueleco kaj brutaleco ili estas egale malutilaj por la socia moralo, por la sociaj paco kaj harmonio kaj por la tuta homa progreso kaj kulturo. Sed dum la polico pro sia limigita konsisto havas pli malvastan influ– kaj agadsferon, per sia trudemeco la armeo montriĝas kiel vera lernejo pri tutpopola morala stultiĝo, pri sistema edukado en krueleco, krudeco, brutaleco kaj neado de la homvivo. Ne estas alia institucio en la hodiaŭa aŭtoritata socio, kie la neado kaj eĉ la malestimo al la vivo tiel sisteme kaj tiel sukcese estas kulturataj kiel en la kazerno. Tiu lernado de la senhumaneco trovas praktikan aplikon en la milito. Elirinte el la lazerno kaj pasinte tra la sangelverŝaj scenoj de la milito, civitano estas bone preparita por ĉiuspecaj krimoj, ĉar ĉe li la sentemo estas malakrigita, la kutimo mortigi iĝas dua naturo, la moralaj bremsoj estas rompitaj. Kaj el tiu vidpunkto la armeo estas refutita eĉ de la homoj, kiuj ne staras sur niaj ideaj pozicioj, kiuj principe rifuzas nek la aŭtoritaton nek la ŝtaton.
Tie ĉi tamen ni, lasante flanken la negativan soci–edukan gravecon kaj influon de la armeo, limigos nin, ĝin trarigardi nur kiel instrumenton de ordonpovo. EI tiu vidpunkto la armea institucio ne konsistas el la filoj de la laborantaj kamparanoj kaj urbaj popolamasoj devige enigitaj en la kazernon kaj perforte elsenditaj batali kontraŭ aliaj popoloj, kiel ankaŭ kontraŭ siaj fratoj interne de la lando, kiam ĉi tiuj, elĉerpinte sian paciencon elportante la mizeron, la subpremon kaj maljustaĵojn, levas sin en striko, stratmanifestacio aŭ ribelo kaj insurekcio. La institucio de la armeo estas militkasto, kiu de patro al filo transdonas la metion mortigi la homojn, kune kun la privilegion vivi plezurplenan vivon kaj malŝpari la sociajn bonaĵojn je malprofito de tiuj, kiuj ilin produktas.
Kaj oni devas konstati ke, se kompari la policon kun armeo laŭ sociaj malutilo kaj danĝero, la armeo tenas superecon; ĉar la polico, kiom grandega estas ties graveco kiel institucio de perforto kaj subpremado, de apoganto de la aŭtoritatuloj kaj kapitalistoj, neniam sukcesas transformiĝi en kaston, dum esenca distinga signo de la armeo (komprenu ĉiam »ties aganta konsisto«) estas ĝuste tiu, ke ĝi reprezentas kaston, kiu ofte de ŝtataŭtoritata instrumento transformiĝas al plena mastro kaj faktoro de si mem.
La armeo per la forto de la cirkonstancoj reprezentas la realan potencon de la regantaj klasoj, kaj nature akiras tian esceptan gravecon en la perforta subteno de la ekzistanta en donita lando sistemo, ke de servisto ĝi transformiĝas en efektivan mastron. Kiam la fostoj de reĝimo ŝanceliĝas, kiam ĝin minacas falego, la armeo estas la lasta apogo, »la plej supera arbitracianto«. Tiam la tutan ŝtataparaton oni metas je ĝia dispono; vole nevole ĉiuj ceteraj klasoj kaj kastoj submetiĝas al ĝi, por ke estu savita la regado de la privilegiuloj super la subprematoj.
Tio estas karakteriza fakto en la ŝtatoj de Latina Ameri–ko, kie la militistaj puĉoj estas ordinara fenomeno, ne nur pro sia disvolviĝa postrestado, sed ĉefe pro la regado de la militista kasto. Tio estas karakteriza fakto en ĉiuj ŝtatoj, kie la reĝimo, kia ajn ĝi estas, fariĝas minacata de plena katastrofo. La nuntempa sperto montras, ke eĉ en la t.n. socialismaj reĝimoj, kie la »partio« tenas la ordonpovon kaj kie la polica aparato atingis ĝisdatan perfektiĝon, la lastan vorton havas la armeo en la sama okazo. Kaj ĝuste tio ĉi estas la vera socia rolo de la armeo; ĝia socia antaŭdestino estas pli malmulte utili al la ekstera defendo ol gardi la fundamentojn de la socio, kiu estas konstruita sur klasaj kontraŭecoj kaj privilegioj. La ŝtato estas tipa reprezentanto de tiu socio. La armeo –aŭ pli ĝuste la militista kasto kiu konsistigas la armeon– historie naskinta la ŝtaton mem, fariĝis ties nedisigebla parto. Ĝi ekzistos tiom longe, kiam ekzistos la ŝtato, kaj malaperos kune kun ĝi en la tago, kiam la laborantaj popolamasoj, ekkonsciintaj pri tiuj primaraj veroj, prenos en mano la armilon kaj ribelos, por fundamente detrui la tutan nuntempan ŝtataŭtoritatan konstruaĵon, sen sin helpi por la konstruo de la nova libera socio, de speciala perforta aparato nomata polico, milico, armeo aŭ kio ajn. Por sia defendo la popoloj bezonos nenion alian krom sia propra armeo, kaj tio, tiom longe kiam estos necesa ia defendo.
Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)