Pasis 77 jaroj ekde la Sociala Revolucio, kiun la popolo, la laborista klaso de Hispanio, ĉefrolis la 19an de julio de 1936. La ĜKL/CGT volas rememori tiun popolon, ĝian sopiron al sociala justeco kaj libereco, tiun popolon kapabla alfronti kaj haltigi la faŝistan puĉon komplice plenumita de la armeo, la dekstrularo, la mastraro, la entreprenista klaso kaj la eklezio.

La Sociala Revolucio travivita en Hispanio en tiuj jaroj, signifis la plej altan nivelon de libereco, sociala justeco kaj rekta demokratio iam spertita en la ĵusa homara historio, kiel rekonas preskaŭ la totalo/tuto/ĉiuj historiistoj kaj esploristoj, kiuj studas ĝin per minimuma objektiveco.

La Sociala Revolucio travivita en Hispanio en tiuj jaroj, signifis la plej altan nivelon de libereco, sociala justeco kaj rekta demokratio iam spertita en la ĵusa homara historio, kiel rekonas preskaŭ la totalo/tuto/ĉiuj historiistoj kaj esploristoj, kiuj studas ĝin per minimuma objektiveco.

En tiuj malamultaj jaroj, en tiu mallonga vivo de la anarkio, meze de milito, oni aplikis multajn el la idealoj plamitaj dum jardekoj de la organizoj de la laborista movado, kun la anarkosindikatismo ĉekape. La popolo abolis, transformis, la ŝtatan kaj institucian povon, kolektivigis la propraĵon de la grundo, de la fabrikoj, de la transportiloj, de la servoj, ĝi transformis la edukan sistemon, la sanan sistemon, la koncepton pri defendo kaj armeo. La popolo aplikis ĉiujn revoluciajn lernaĵojn, kiujn oni tradicie donis ĉe liberecanaj ateneoj, raciismaj lernejoj, revoluciaj sindikatoj, asembleaj organizoj ktp.

Tio, kion la 19a de julio reprezentas devas esti memorata kaj vidigata de la nunaj kaj futuraj generacioj por eviti, ke la historio estu ankoraŭ manipulita, ankoraŭ rakontita de la ekzekutistoj, ankoraŭ reskribita, kaŝinta la veron al nia junularo, al nia studantaro.

La 19a de julio simbolas la vivojn, iluziojn, realaĵojn, rajtojn kaj liberecojn, atingitaj por la hispania laborista klaso, kiu provis ŝanĝi la mondon, kiu atingis tion dum tempo, sed kiun la internacia kapitalismo, faŝismo kaj naziismo fiaskigis per la forto de siaj armiloj.

Ili estas ŝtelinta al ni tiun nian historion. La ĜKL/CGT je sia ĉiutaga agado laboras por rekuperi tiujn virojn kaj virinojn, kiuj havis la forton kaj la konsciencon batali por siaj revoj kaj idealoj. Ĉar je ili ni vidas nin spegulitaj, ĉar sen ili ni ne estus tio, kio ni estas, ni laboras por reakiri tiun historion, kiu estas tiu nia. Memorigante la 19an de julio, ni eltenas nian memoron, reakiras la historion kaj kontribuas transdoni la veron pri tio, kio okazis.

 

 

http://www.rojoynegro.info/articulo/memoria/19-julio-d%C3%AD-la-revoluci%C3%B3n-social-1936

 


Fuente: Jacinto Ceacero. Esperantigita de la Anakisindikatista Traduklaborejo