Okaze de la pretigo de la “Kvara Fervoja Pakaĵo” kaj de la denunco fare de la Eŭropa Komisiono kontraŭ la germana Deutsche Bahn (DB) tiuj, klopodantaj la detruon de la publikaj servoj, decidis preni novan impulson kontraŭ la eŭropa fervoja sistemo pere de malegaj projektoj ĉe pluraj landoj. Tamen la realo estas obstina kaj obstine pruvas, ke ĉiulande estas nemalhavebla fervoja servo, liverita de publikaj entreprenoj kaj kuniganta la infrastrukturon kaj la operaciojn.
Infrastrukturo kaj fervoja ekspluatado estas kompletigaj
La administrado de la fervoja infrastrukturo ne povas esti disigita de la operacioj, oni nepre finigu la disigon de entreprenoj kaj la konfliktojn de interesoj, ĉar tio ĉi estas fonto el sinsekvaj malfunkcioj, el financa malŝparo kaj estas senĉesa minaco al la sekureco de la trafiko, la geuzantoj kaj la fervojistoj mem.
La administrado de la fervoja infrastrukturo devas sin bazi sur la komunumaj bezonoj, ne sur la profitoj kaj la privata riĉiĝo. Ni devas senmaskigi la hipokriton de la “publik-privataj asocioj”, kiuj per publika mono financas la profitojn de la akciuloj de la privataj entreprenoj. La administrado de la fervoja infrastrukturo estas publika servo, kiun nepre liveru publikaj entreprenoj!
La nunaj eŭropaj gvidlinioj ne devigas la disigon de la kompanioj. La organizo, starigita en Germanio, pruvis sian efikecon. Ĉu tial atakas ĝin la ultraliberaloj? La belgia registaro devas rezigni tranĉi SNCB-n je du. Siaflanke la franca registaro devas taksi la sekvojn de la malorganizo, reganta dum la lastaj jaroj, kaj reunuigi la RFF-n kaj la SNCF-n. Same oni devus fari ĉe Portugalio, Hispanio kaj pliaj eŭropaj landoj. Reunuigi la fervojan sistemon nepras ĉiulande.
Malpozitivaj rezultoj el la privatigo de la vartransporto
Ĉie en Eŭropo la privataj entreprenoj liveras nun tiun trafikon je la kosto de la publikaj fervojaj operaciantoj. Kia rezulto? Miloj da fervojaj gelaboristoj, dungitaj ekster la kolektiva kontrakto, kun pli malbonaj laborkondiĉoj. La akciuloj de la fervojaj kompanioj pliriĉiĝas je la kosto de la gelaboristoj. Kaj kontraŭe al tio, kion tuta armeo el ekonomikistoj antaŭdiris, ili ne atingis disvolvi la perfervojan vartrafikon. Plenkontraŭe, tiu ĉi daŭre malpliiĝas. Sunklaras ankaŭ, ke estas politika decido profitigi la entreprenistaron de la ŝoseo, kie la sociaj kaj laboraj kondiĉoj estas ankoraŭ pli malbonaj ol ĉe la fervojo.
La stimuligo de la fervoja vartrafiko estas socia kaj primedia bezonaĵo. Ĝi estas publika servo, kiu devas esti garantiita de publikaj entreprenoj. Ni trudu la debaton ĉiulande pri la bilanco de la privatigo de la fervoja vartransporto kaj pri la aŭtentika socia, ekonomia kaj media kosto, kiu ĝi estas por la socio.
Transporto de varoj kaj homoj: la privatigo ne estas la solvo. Ni apogas la luktojn de la fervojistoj el Hispanio kaj Portugalio, kiuj defendas la fervojan publikan servon kontraŭ siaj registaroj!
Ni malebligu, ke ili malutilu la homtransporton
Kvankam videblas, ke la privatigo de la vartransporto rezultis malpozitiva por la fervojaj gelaboristoj kaj por la entuta socio, registaroj kaj entreprenistoj daŭre pretigas la privatigon de la porhomaj trajnoj. Anstataŭ kunlabori la publikaj entreprenoj el ĉiu lando batalas por organizi la privatigon de la najbaroj. Tio, kion ili ja interparolas, estas kiel starigi novajn entreprenojn, kie la fervojaj gelaboristoj havos “pli malaltajn” kolektivajn kontraktojn kaj tiel povi anstataŭigi la gelaboristojn de la publikaj ŝtataj entreprenoj.
Ni malebligu, ke la fervoja entreprenistaro starigos sian privatan fervojan monopolon. La ĉiulanda civitanaro povas kaj devas havi vagonarojn sekurajn, purajn, kun oficistoj surtrajne kaj ĉe la stacidomoj. La garantio estas, ke la servo estu liverita de publikaj entreprenoj.
Plia urba kaj regiona demokratio ne postulas la privatigon
Ni konsentas, ke la publikaj servoj estu kontrolataj de la civitanaro el pli proksime. Sed kontraŭe al tio, kion diras iuj politikistoj, plibonigi la administradon el proksime ne postulas la privatigon de la fervojoj. Ilia parolo estas fia trompo al la civitanaro kaj nura preteksto por ataki la sociajn rajtojn de la gefervojistoj kaj por donaci al la privataj entreprenoj novan merkaton, kies laboristaro havas altkvalitan instruadon, kiu estis pagata de publikaj entreprenoj per la mono de la impostopaganto.
La ekzemplo de la franca plurnacia entrepreno Veolia, kiu decidas forlasi sian pritransportan divizion, montras, ke la privataj entreprenoj havas eĉ ne la plej minimuman zorgon por la servo, liverata al la uzantoj. Ili ĝenas sin nur pro siaj profitoj.
Per la samaj rajtoj por ĉiuj oni malebligas la socian dumpingon
Ene de la publika fervoja servo devas ankaŭ esti la servoj pri atento kaj manĝejo, la purigado de vagonaroj kaj stacidomoj kaj ĉiuj servoj por la uzanto, same kiel la konservado de infrastrukturoj kaj vagonaroj. Estas neniu kialo, por ke la gedungatoj ĉe tiuj fakoj ne havu la samajn sociajn kaj laborajn rajtojn ol la fervojaj gelaboristoj kun kolektivaj kontraktoj de la publikaj ŝtataj entreprenoj.
Ni postulas la rajtegaligon por ĉiuj fervojaj gelaboristoj.
La fervoja transporto estas el socia utilo
Kaj tial ĝin devas liveri publikaj entreprenoj, ĉar la interesoj de la privataj entreprenoj ne estas subserve de la komunumo, sed subserve de la poŝoj de ties akciuloj.
La privatigo de la fervojoj, kiel ni vidis en aliaj privatigoj, signifas, ke la vojaĝoj estos pli multekostaj, ke la fervoja sekureco estos malpliigita kaj ke estos fermitaj la haltejoj, kiujn la privata entrepreno taksos ne profitodonaj, ĝi centriĝos nur en la pli profitodonaj merkatoj: forlaso de la regionaj trafikoj kaj de la transversaj linioj el ĉiu lando je la profito de iuj malmultaj eŭropaj linioj je alta rapido. La sinsekvaj “Fervojaj Pakaĵoj”, lanĉitaj de la Eŭropa Komisiono, nur utilas por plifortigi la liberaligon kaj postan privatigon. La Eŭropa Komisiono celas profundigi tiun ĉi tendencon per la “Kvara Fervoja Pakaĵo”, kiun oni diskutos je la proksimaj monatoj en la Eŭropa Parlamento. Unuiĝintaj ni defendas la rajtojn de ĉiuj fervojaj gelaboristoj, rifuzas la konkuradon inter ni kaj depostulas publikan fervojan servon sekuran, medirespekteman kaj utilan al la socio!
Ni volas konstrui unuiĝantan movadon kun ĉiuj sindikatoj, kiuj rifuzas la privatigon kaj fragmentigon de la fervojo por povi doni respondon, kiu kunigu ĉiujn fervojajn gelaboristojn en tuteŭropa striko.