La demokratio baziĝas sur la popola suvereneco. Estas la popolo mem, kiu decidas sian estonton. Tamen la politika sistemo, per kiu sin regas nia socio, ne estas la aŭtentika demokratio (kio povas esti nur la rekta demokratio), sed reganta reĝimo de malplimulto el riĉuloj, kiun ili nomas “formala demokratio” aŭ “reprezenta demokratio”. Ĉe tiu ĉi la veraj mondmastroj (bankestroj, plurnaciaj entreprenoj, IMF, MB) sin kaŝas malantaŭ profesiuloj pri la trompo, kiuj pretendas esti rajtigitaj por “reprezenti” la popolan volon. Tiuj ĉi profesiuloj estas la politikistoj: unufoje ĉiu kvar jaroj ili prezentiĝas al balotoj kun pribalota programo, kiun tiel ili kiel iliaj balotantoj scias, ke ili ne plenumos. El tiu blinda elekto ili ŝajnigas esti atingantaj rajtecon por regi la popolon laŭplezure (de ili kaj de la vera povo, tiu ekonomia) dum la sinsekvaj kvar jaroj.
Ni
vidu kiajn politikisttipojn prezentiĝas al la balotado ĉe la
reganta trompa sistemo:
Ni
vidu kiajn politikisttipojn prezentiĝas al la balotado ĉe la
reganta trompa sistemo:
La
konservisma politikisto
(la dekstro). Blinde enamiĝinta de la ordo, la tradicio kaj la
privata proprieto, li estas la probatalanto
por
ĉia aŭtoritatemo kaj malkaŝa malamiko de ĉio publika. Li estas la
rekta voĉo de la mondmastroj. Li ĉiam apelacias la povon de la
kapitalo (se mi regas, la entreprenistaro sin sentos sendanĝera kaj
investos en novaj laborpostenoj). Baloti por li signifas laŭrajtigi
la diktatoradon de sistemo el korupto kaj maljusto.
La
progresema politikisto
(la maldekstro). Fervora defendanto de la ŝtatmaŝinaro, li defendos
kun li la samajn interesojn ol la konservisma politikisto sed kun
parolo pli homama, se nepre eĉ iom laboristema. Li estas la eterna
krizokaza vicpeco, por kiam la konservismaj politikistoj “perdas la
fidon” de siaj balotantoj. Li apelacias ĉiam la “utilan baloton”
(se mi ne venkas, venkos la diktatorema dekstro). Baloti por li
signifas memtrompi, ĉar sur la povo li ĉiam montris esti pli utila
al la financestroj ol la konservismaj mem.
La
aspiranto al politikisto-akso.
Li apartenas al malplimulta partio, multokaze sen ĉeesti la tutan
landon. Lia celo estas atingi sufiĉajn balotojn por povi decidi pere
de sia apogo, kiu el la du plimultaj partioj sukcesos regi. Se la
reprezenta demokratio estas moko pri la aŭtentika demokratio, la
rolo de tiuj partioj estas moko pri la formala demokratio mem, ĉar
la decidoj de la parlamento finfine dependas de la malpli balotita el
la partioj kaj de kiel kaj kontraŭ kio ĝi vendos sian apogon.
Kutime li apelacias naciistajn revojn, je kiuj li ne kredas, aŭ
iluziaĵojn pri estontaj socioj, al kiuj lia partio rezignis antaŭ
multa tempo. Baloti por li signifas subteni la fipolitikadon kaj la
parlamentan korupton.
La
politikisto scianta
sian neeblon sukcesi. Li apartenas al tre
eta partieto kaj celas
nur enposteniĝi ĉe la ŝtatmaŝinaro per la pravigilo klopodi
“ŝanĝi la sistemon elene” aŭ “esti la voĉo de tiuj, ne
havantaj iun”, sed li scias, ke, se li atingos iun parlamentan
seĝon, lia forto ĉe la parlamento estos tiom malgranda, ke li povos
influi nenion per sia voĉdono kaj eĉ ne havos okazon por paroli
antaŭ la sesiejo. Kun sia povosoifo li atingas nur pligrandigi
iluziojn pri falsa demokratio, kiu montris sufiĉe ne utili la
popolajn interesojn. Baloti por li signifas rezigni krei aŭtentikan
demokratian alternativon al la parlamenta sistemo.
Nur
la rekta demokratio, baziĝanta sur la decidoj de la civitanaj
asembleoj kun delegitoj ĉiumomente elekteblaj kaj eksigeblaj, povas
garantii, ke la popolaj interesoj regos la landon kaj ke estas la
popola suvereneco, kiu estos efektivigata.