Kontraŭ la krizo. Estas ĝusta tempo por agi

La unua de majo estas dato aparte simboliga por la tutmonda laboristaro. Per ĝi ni memoras kaj reakiras la heroan lukton de la gelaboristoj murditaj de la mastraro ĉe Ĉikago, kiam ili postulis la okhoran labortagon je la jaro 1886a.

Nun
ni gelaboristoj nepre daŭrigu la lukton per la sama kuraĝo, ĉar la
atako, kiun ni suferas fare de la kapitalo, memorigas la mastraran
sovaĝecon de la 19a jarcento.


Nun
ni gelaboristoj nepre daŭrigu la lukton per la sama kuraĝo, ĉar la
atako, kiun ni suferas fare de la kapitalo, memorigas la mastraran
sovaĝecon de la 19a jarcento.

La
laboristaro, la popolaj klasoj, la plej malfavorataj sociaj
kolektivoj ―virinoj, migrintoj, junuloj, pensiuloj, gestudentoj―,
la popolo suferas ĉe unua paflinio la socian ekspluatadon, la
forrabon de la plej bazaj rajtoj, la forigon, la malstabilon, la
portempecon, la marĝenigon, la senlaborecon… ĉe kapitalista
sistemo eltenata kaj administrata de la registaroj kaj profesiaj
politikistoj, la mastraro, la grandaj plurnaciaj entreprenoj kaj la
institucia sindikatismo, kiu mizere vendas nin kontraŭ nuraj
manĝo-restaĵoj.

Ili
malkonsistigas kaj tranĉas ĉiutipajn laborajn, sociajn, sindikatajn
kaj homajn rajtojn. Nun ni bezonas labori pli por enspezi malpli, ni
devas labori dum pli jaroj por atingi pli malgrandan publikan
pension, ili devigas nin subskribi malplenumitajn laborkontraktojn
por rajti maldungi nin senĝene kaj sen monkompenso, ili forstrekis
la montrilon de la kolektivaj kontraktoj, kiuj bremsis la misfarojn
kaj trouzojn de la entreprenistoj.

Ni
ne povas toleri daŭre tion, ke la ekonomian kaj kontraŭsocian
politikon interkonsentas Zapatero kaj la grandaj entreprenistoj de la
lando, kvazaŭ ili estus la mastroj de niaj vivoj, kaj sen nenia
demokratia laŭrajteco.

El
la ĜKL ni viroj kaj virinoj diras ne al tiu ĉi perforta, virista
kaj agresema socio. Ne al tiu ĉi apartisma, rasista kaj ksenofobia
socio. Ne al tiu ĉi konsumisma kaj disvolvista sistemo, kiu
antaŭmetas la privatajn interesojn, la plusvalorojn, la konkuradon,
la produktemon al la homaj rajtoj kaj al la vivo mem, kiu akceptas la
ĉelaboran morton kiel ion naturan, kiu utiligas nin homojn kiel
nurajn varojn.

Ni
diras ne al sistemo, kiu malebligas la esprim-, la komunik-, la
asociaciliberon, kiu privatigas la publikajn servojn, kiu negocas kun
la diktatoradoj, ne al socio, al kiu oni altrudas la forgeson de sia
historio, kiu ne neniigas la frankistajn verdiktojn, kiu bazigas sian
funkciadon sur la timo kaj la subpremo al tiuj, kiuj opozicias kaj
luktas por la digno, por la socia justo, por la libero.

El
la ĜKL ni diras ne al la atomkerna energio, ĉar estas neniu kialo
por akcepti la plej minimuman riskon, kiu endanĝerigas la vivon de
la homo kaj la planedo. Ni diras ne al la milito kiel solvo por la
konfliktoj, ne al la militista interveno.

Laŭ
la ĜKL nun estas ĝusta tempo por preni la parolon kaj ĝusta tempo
por agi kaj konstrui justan kaj liberan socion. Estas ĝusta tempo
por la socia kaj laborista mobilizado, por ke estu la gelaboristoj la
ĉefroluloj de sia estonto.

Vivu
la unua de majo.