Sidi Bouzid, 50.000 loĝantoj, ĉefurbo de provinco el 450.000 loĝantoj ĉe la centro-sudo de Tunizio. 70% el la loĝantaro sin dediĉas al la agrikulturo kaj la bredado. Tie buĉoferis sin je la 17a de decembro la senlaborulo Mohamed Bouazizi, nun fariĝinta bildo por la dignorevolucio.
Ĉe la sidejo de la TĜUL (Tunizia Ĝenerala
Unuiĝo de Laboristoj) ni renkontis la komitaton pri savo de la
revolucio. Ekde la 14a de januaro, dato de la falo de Ben Ali, pluraj
organizoj starigis tiun ĉi komitaton kun du klaraj celoj: defendi la
revoluciajn konkerojn kaj pliampleksigi, disvolvi ilin.
Ĉe la sidejo de la TĜUL (Tunizia Ĝenerala
Unuiĝo de Laboristoj) ni renkontis la komitaton pri savo de la
revolucio. Ekde la 14a de januaro, dato de la falo de Ben Ali, pluraj
organizoj starigis tiun ĉi komitaton kun du klaraj celoj: defendi la
revoluciajn konkerojn kaj pliampleksigi, disvolvi ilin.
El la komitato de Sidi Bouzid oni instigis kaj
partoprenis la koncentriĝojn de la Kasbaho 1a kaj Kasbaho 2a, kiuj
atingis faligi la Ghanouchian registaron, kiu reprezentis la daŭrecon
de Ben Ali kaj ties partio, la RCD.
Oni firme eltenas la postulaĵon pri la dissolviĝo
de la politika polico de la diktatorado, pri la publikigo de ĝiaj
sekretaj dosieroj kaj pri la malkovron de la diversaj polictipoj,
kiuj estis kreitaj (oni konas spurojn pri la ekzisto de ĝis 6 tipoj
de policoj, iuj el ili plene sekretaj). Kaj aldone al tio pri la
aresto kaj juĝado de la responsuloj pri la murdoj de
manifestaciantoj kaj pri la koruptado, la rabado kaj la detruado de
la lando.
La registaro de Béji Caid Sebsi daŭre eltenas la
nepunecon por la maŝinaro de Ben Ali. Oni liberigis la politikajn
prizonulojn, oni anstataŭigis guberni- kaj policestrojn, oni
dissolvigis la RCDon, sed la murdoresponsuloj ne eniris en prizonon.
Multaj guberniestroj estas eksaj aktivuloj de la RCD kaj tiu ĉi
estas kaŝita en 5 aŭ 6 laŭleĝigitaj partioj.
Neniun fidon al tiu registaro. Ĝis nun neniun
ekonomian ŝanĝon, kiu povas profiti la popolon. La senlaboro daŭras
same kaj la bildoj pri la koruptado restas. La ĵurnalaro kaj la TV
ŝanĝis stilon sed ili daŭras esti regataj.
Ankaŭ ĉe Sidi Bouzid la municipa konsilio estas
dissolviĝinta kaj la komitato pri savo de la revolucio proponis la
homojn por konsistigi ĝin. Sed oni ne donas budĝeton al ĝi, oni
haltigas kiun ajn agadon. La povo ne forgesis la rolon de Sidi Bouzid
en la revolucio kaj klopodas puni ĝin.
Sed ĉe Sidi Bouzid, kiel ĉe plejparto el
Tunizio, tio plej grava estas la procesoj de popola memorganizado
Jam
estas kreita pretiga komitato por la starigado de kamparana
sindikato, kiu defendu memstare iliajn interesojn, la senlaboraj
gediplomatuloj ankaŭ organiziĝis kaj eltenas postulantan tendaron
kun unu tendo ĉe la urbocentro kaj oni pretigas la Kasbahon 3an por
daŭre puŝi por la neatingitaj postulaĵoj kaj esprimonte la
rifuzon al la nuna registaro.
Kaj antaŭ ĉio la etoso de debato, de diskuto,
de lernovolo. Ili scias pri la manko de sindikata trejnado, pri la
bezono krei novan kulturon, novan mensostaton, kiu respondu la
bezonojn de la revolucia proceso. Ili ne timas la radikalan
islamismon, ĉar ili pensas, ke la tunezia islamo estis ĉiam
tolerema kaj respektema antaŭ la plureco.
Redeyef: mineja baseno de Gafsa,
proksima antaŭaĵo de la revolucio.
La
spontaneco de la tunizia revolucia proceso estas pli ŝajna ol
reala. Estis multaj jaroj de semado, de spertoamasiga proceso, de
luktoj, de subpremadoj kaŝitaj, sed kiuj ade kreas profundajn
radikojn, kiuj je iuj cirkonstancoj ĝermas kaj evidentiĝas.
Tiu ĉi estas la okazo de Redeyef, kiu jam
travivis popolan ribelon je la 2008a, krude subpremita, sed kiu
estis la aŭguro pri la nuna revolucia proceso.
Ĉe la simpla sidejo de la TĜUL ni trovis la
grandajn brakseĝojn de la sidejo de la Ben Alia partio, kiuj estis
konfiskitaj de la popolo. Iamaj ministaj malliberuloj kaŭze de la
ribelo kontraŭ la restrukturigo de la minoj kaj la senlaboreco (ĉe
tiu ĉi regiono la nursolaj laborlokoj esta la CPG, la Kompanio pri
Fosfatoj de Gafsa, kaj vivtenada agrikulturo sur tre senfrukta kaj
malriĉa grundo) akceptas nin kune kun la surloka komitato de la
senlaboraj gediplomatuloj kaj la unua “blogisto” de la
revolucio.
9 homoj administras la vivon de la urbo, 7 viroj
kaj 2 virinoj. Tio estas provizora kaj volonta kaj la liston oni
sendis al la guberniestro.
La senlaboraj gediplomatuloj parolis al ni pri
sia lukto ekde la 2004a, kiam ili ekorganiziĝis malgraŭ la
subpremado. Estas ĉ. 3.000 senlaboraj gediplomatuloj ĉe la
provinco Gafsa. Ili pretiĝas premi la registaron kaj organiziĝas
ĉe la tuta Tunizio. La komitaton konsistigas 4 viroj kaj 4 virinoj.
La virino pergajnis surstrate sian fundamentan
rolon en la lukto. Je la 2008a surstratiĝis manifestacio preskaŭ
nur el virinoj, iuj el ili kun ŝiaj filoj ĉebrake, por esprimi la
solidarecon al la ministoj de la Gafsaa baseno. La sovaĝa polica
subpremo, kiun ili suferis, okazigis la ribelojn de Gafsa, kiuj
daŭris pluraj monatoj.
La komitato pri savo de la revolucio presentis
dosieraron kun ĉio, kio okazis je la 2008a, kun konkretaj denoncoj,
nomoj kaj familinomoj de la responsuloj pri la mortoj kaj la
torturoj. Ili ne forgesas tiu dosieraron, al kiu ili aldonas unu
plian: tiun pri la subpremadoj je decembro de la 2010a kaj je
januaro de la 2011a.
Ĉe Redejef estis semata la revolucio per
mortintoj kaj malliberuloj. Hodiaŭ ekkomencas la fruktorikolto.
M.H. kaj Mouatamid
Laborgrupo
pri la Afrika Nordo de la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de
la Hispana ĜKL