Laboristaj bataloj en Maroko (Moutamid)
Laboristaj bataloj en Maroko (Moutamid)

La plurnacia Delphi alvenis Tanĝeron je la 1999a preta por sovaĝa ekspluatado al la laboristoj per produktado de elektra kablaro por veturiloj (reparado el elektraj fadenoj, ligiloj, revizio…) : averaĝa salajro el 160 € monate, labortago el 12 horoj (oni laboras eĉ 72 horojn semajne), la festotagojn oni ne pagas kiel tiajn, plena submetiĝo al la laborestroj…
Antaŭ tiu ĉi situacio, je la 2006a, aro el gelaboristoj komencas memorganizi sin kaj decidas krei sindikaton. La Nacia Unuiĝo de la Maroka Laboro ofertas al ili siajn siglojn kaj la 1an de julio de la 2006a, post 7 jaroj de agado de la entrepreno, estis kreata la unua sindikato ĉe Delphi.

La kreo de la sindikato implicas la prezenton de la unua postularo :

1. Postuli, ke la entrepreno donu kune kun la salajro la saljroatestilon por povi kontroli, ĉu oni plenumas la kontrakton kaj la salajron.

2. Postuli, ke la festotagoj estu pagataj kiel kromhoroj laŭ tio ordonita de la leĝo kaj kion Delphi ne plenumis.

3. Postuli respekton por la laboristoj, ne esti traktataj kiel sklavoj. Tiu ĉi punkto estas aparte ligita kun la senĉesa ĉantaĝo kaj seksa persekutado al la laboristinoj fare de la estroj de la entrepreno.

Je novembro de la 2006a komencis la intertraktoj kaj la entrepreno promesis pagi la festotagojn kiel kromhorojn kaj doni la salajroatestilojn, sed alvenas decembro kaj la entrepreno ne plenumas siajn promesojn. La gelaboristoj decidis ne labori dimanĉe kaj festotage kiel premorimedo, kaj krome oni postulas, ke la entrepreno anoncu du tagoj antaŭe la laboron je festotagoj, ke ĝi estu propravola kaj pagita laŭleĝe.

Ekde tiu ĉi momento komencas malmola alfronto je defendo de la laborista digno. La entrepreno respondas per la maldungo de du sindikataj gvidantoj. La laboristoj klopodis manifestacii ene de la fabriko. La polico malebligis tion per devigo resti 500 metroj for de la fabriko. La entrepreno avancas je sia strategio detrui la sindikaton, kun la plena kunlaboro de la provinca Prilabora Delegitaro kaj de la registaro : post la du unuaj maldungoj sekvas pliaj 92 kaj fine ĉiuj gelaboristoj, kiuj malgraŭ la minacoj daŭris aliĝantaj la sindikaton : entute 466 maldungoj.

Sed la laboristoj ne cedis, ili eltenis ĉiutagajn koncentriĝojn antaŭ la entreprenpordoj kaj kuniĝas kun la 400 laboristinoj de la priteksaĵa plurnacia entrepreno Dewhirst, kies fabriko proksimas al tiu de Delphi, ankaŭ maldungitaj kaŭze de la organizado de sindikato, la UNTM.

Dum pli ol monato, preskaŭ ĉiutagaj manifestacioj. Oni ade komencis per koncentriĝo antaŭ la du entreprenoj kaj marŝis al wilaya (guberniestrejo) aŭ la Prilabora Delegitaro aŭ la ANAPEC (la maroka laborborso), tiuj agoj kulminaciis per manifestacio el 1.200 gelaboristoj antaŭ la komerca ĉambro dum la prezentiĝo de Tanĝero kiel kandidato por la Expo 2012, kio devigis la Priekonomian Ministron eliri tra la malantaŭa pordo.

La ŝnuro plistreĉiĝis ĉiam kaj ĉiam. Oni faris ĵurnalkampanjon kulpigante la laboristojn pri tio, ke la entreprenoj ne alvenas al Maroko, kaj senĉesajn policajn provokojn kaj sieĝojn. Sed la gelaboristoj atingis unuiĝ- kaj solidarecnivelon, kiu funkciigas ilin kiel blokon. La entrepreno kaj la ŝtato havas jam nursolan lingvon : la perforton.

Senaverte la 28an de februaro de la 2007a la matena koncentriĝo antaŭ la entrepreno estas ĉirkaŭita de ĉiaj policoj : inspektoroj, lokaj, naciaj, helpfortoj, kiuj sovaĝe atakas la gelaboristojn, arestinte 18 gelaboristojn, vundinte pli ol 250 homojn, 10 el kiuj devis iri en hospitalon kaŭze de gravaj vundoj.

La gelaboristoj estas firme deciditaj : malsatstriko de ĉiuj gemaldungitoj : dungon aŭ morton. Sed la UNTM perfidas ilin. La sindikato rifuzas doni leĝan kovrilon al ili kaj eĉ fermas la sidejojn por eviti, ke ili kunsidis tie. La gelaboristoj estas plene solaj, sen laboro nek salajro ekde pluraj monatoj, tial ili decidis porti la aferon antaŭ la tribunaloj, kio signifas akcepti la maldungon kaj postuli monkompenson. Ĉiu laboristo aportas 6 eŭrojn por pagi advokaton. La 2an de julio de la 2007a aperis la verdikto : 268’19 dh-jn (ĉirkaŭ 24 eŭrojn) kiel monkompenson por laboristo kun tri jaroj el servodaŭro. Ankaŭ la postan apelacion oni perdis.

Hodiaŭ estas neniu sindikato ĉe Delphi, sed, se la gelaboristoj de Delphi kaj Dewhirst solaj endanĝerigis la mastraron kaj la ŝtaton, kio estus okazinta, se ili estus kalkulintaj memstaran sindikatismon, sendependan el partioj kaj registaro, en kiu estu la gelaboristoj tiuj, kiuj decidos ?

Ĉe la Impostlibera Regiono, kreota ĉirkaŭ la super-haveno de Tanĝero, jam estas pritraktata la socia paco inter la 5 grandaj sindikatoj (CDT, UMT, UGTM, FDT kaj UNTM) kaj la entreprenoj. Ili klopodas konvinki la entreprenistojn pri tio, ke estas pli bone permesi sindikaton, kiu garantiu la socian pacon. Sed la entreprenoj ne volas riski.

La spertaĵo de la lukto de Delphi ebligas la esperon, ke povas aperi alia sindikatismo, reale batalema kaj ne paktema. La internacia solidareco estas ĉefaĵo por atingi tion.


Fuente: En español : RyN :