Ŝajnas, ke la malvenkoj regas nian epokon : kresko de la kolektivaj maldungoj, memmortigo de laboristoj, detruataj de la administrado de la entreprenoj kiel en Francio Telecom aŭ Reanult, forpeloj de «senpaperaj» laboristoj kun ties familioj ĉu flanke de la polico en Kalezo ĉu de la servo pri «ordo» de la franca CGT en Parizo, subpremado kontraŭ la sindikata movado en Kanaky, Nimes, Grenoble kaj pliaj lokoj, pafoj per amputantaj kaŭĉukkugloj kontraŭ la junularo, kamparana malespero, detruado de la publikaj servoj, politika klaso surda, kiam la laboristoj de Molex minacas eksplodigi sian laborilon por vivi inde, rasistaj vortoj de ministro (pri enaj aferoj) kun la apogo de ties kolegoj.
Pluvas batoj, foje ni restas senspiraj kaj la respondo prokrastas organiziĝi…
Oni ne atendu urĝajn planojn, ĉar tiuj ĉi estas por la bankoj. Oni ne atendu, ke la politika maldekstro organiziĝi, ĉar tiu ĉi restas ekster nia socia realo –ĝi nur okupiĝas pri bataloj por la povo kaj la mio. Oni ne atendu solvon el la flanko de la oficiala sindikatismo, ĉar la konfederacioj sinnomantaj reprezentaj estas tro okupitaj negociante kun la registaro la kielojn de la kunadministrado. Oni ne atendu, ke la kapitalismo reformiĝos sin mem, ĉar ĝi estas tro okupita distrigi nin, por ke ni forgesu tion, kio ĝi reale estas : maŝino por draŝi kaj por eltiri profitoj por iuj malmultuloj.
La batalo estos nur nia. Tion ja komprenis la laboristoj de Conti (subkontraktanto) aŭ de la SBFM, samkiel la kanakaj (Novkaledonio) kaj gvadelupaj laboristoj. Ĉiam, kiam la laboristoj memorganizas je siaj luktoj por ke estu respektataj siaj rajtoj kaj gajni influon, la socio antaŭeniras. Kontraŭ la kunadministra sindikatismo, kontraŭ la sindikataj gvidantaroj, negociantaj niajn malvenkojn kaj isoligantaj niajn luktojn, estas jam tempo disvolvi klasan, bataleman kaj interprofesian sindikatismon, kiu portos kontraŭkapitalistan kaj kontraŭaŭtoritateman projekton pri socia transformado.
Ĉar nuntempe la registaro kaj la mastraro prifajfas la tagojn pri (ne)ago per falsa sindikata unuiĝo kaj ĉar niaj sociaj luktoj kreskas senĉese, diru kion diru la sindikataj burokrataroj, la franca Nacia Konfederacio de la Laboro (NKL-CNT) alvokas ĉiujn gelaboristojn, gesalajrulojn, gesenlaborulojn kaj senstabilulojn konstrui socian movadon sur la rekta demokratio kaj pro la ĝenerala striko.
24an de setembro de la 2009a
NKL Francio – CNT France
Fuente: En español