Ni subskribantaj homoj kaj organizoj aliĝas al tiu ĉi manifesto kaj solidariĝas kun la kamaradino Laura Gómez postulante ties tujan liberigon.

La 25an de aprilo la Juĝistino de la Enketa Juĝejo n-ro 23 de Barcelono ordonis senkaŭcian enkarcerigo por la Sekretariino pri Organizado de la ĜKL-Barcelono sub akuzo pri bruligo kaj sekvaj damaĝoj, altrudo, publikaj malordigoj kaj delikto kontraŭ la fundamentaj rajtoj.

La 25an de aprilo la Juĝistino de la Enketa Juĝejo n-ro 23 de Barcelono ordonis senkaŭcian enkarcerigo por la Sekretariino pri Organizado de la ĜKL-Barcelono sub akuzo pri bruligo kaj sekvaj damaĝoj, altrudo, publikaj malordigoj kaj delikto kontraŭ la fundamentaj rajtoj.

Ni gealiĝantoj al la manifesto taksas, ke sukcesis la politikaj premoj tiel sur la juĝaro kiel sur la prokuroraro, ĉar pri homo sen krim-antecedentoj, kun fiksa loĝejo, fiksa laborposteno, kunvivanta kun ties filino asertas la prokuroro, ke ŝi riskas fuĝi kaj recidivi antaŭ eĉ ol esti juĝita aŭ kondamnita. Tiuj kriterioj ne estas uzataj kun la bankestroj, nek la politikistoj, kiujn enketas la kontraŭkoruptada prokuroraro kaj kiuj estas liberigitaj. Estas reale dubinda la tielnomata «juĝa sendependo» rilate al la pliaj povoj ene de malbone nomita «jurŝtato».

Ni konsideras, ke estas neniu kialo, pravigenda ŝian areston kaj malpli ŝian enkarcerigon, kio estas sunklara pov-trouzo kaj rompo de la rajto ne esti senhavigita de libero.

Estas sensenca la amaskomunikila cirko, kiun muntis la mossos d’esquadra (kataluna polico), bezonataj klopodi doni «lecionon» per aresto kaj subpremado de homoj kaj organizoj, kiuj protestas kaj kontestas la sistemon sen esti regataj de la «oficialaj sociaj agentoj».

Ni iras ĉiam kun senmaska vizaĝo, ni ne kaŝas niajn agojn, ni taksas ilin justaj kaj sendanĝeraj por ĉies sekurecon, tial ni certas, ke la mossos d’esquadra bezonas enketi tre malpli por scii, kion ni faras aŭ malfaras.

Ni demandas nin, kiam estos aparta prokuroraro por enketi la bankestrojn, la koruptajn politikistojn kaj entreprenistojn, kiuj kreis krizon, kiu kaŭzas mizeron kaj socian formeton por milionoj da homoj. Kiam estos retpaĝo kun la fotografioj de ĉiuj ĝentil-manieraj deliktuloj, kiujn la ŝtataj povoj traktas kiel sinjorojn. Kiam estos retpaĝo kun la fotografioj de la mossos d’esquadra, kiuj kripligis civitanojn per kaŭĉukaj buloj kaj frakasis ilin per klaboj. Sinjoro Puig, tio ja estas perforto kaj vi ĉiam pravigas ĝin.

Ni taksas, ke tiu ĉi enkarcerigo estas venĝo fare de la kataluna registaro kaj ties armita korpuso. Ili ne kapablis elteni, ke je strika tago la ĜKL kun pliaj organizoj kaj kolektivoj arigis pli ol 15.000 homojn je la mateno, kiuj trakuris la urbcentron, kaj pli ol 50.000 je la posttagmezo. Kion oni klopodas estas timigi la civitanaron, por ke ni ne mobiliziĝu kaj akceptu senvorte la ekonomiajn politikojn, kaj por tio ili bezonas krei imagon pri perfortuloj tute antaŭplanitan el oficejo.

Nenian ni antaŭeniros al pli justa mondo por la laboristoj kaj la plej malfavoritaj, se la entuto de la civitanaro permesas esti timigita de la malplimulto el homoj, konsistigantaj la povon kaj kiuj havas nur la forton de la armitaj korpusoj, blinde obeanaj ilin, kontraŭ la racio.

Neniu dubu, ni daŭre surstratiĝos kaj protestos, same kiel faris niajn geavoj, por defendi la liberon kaj starigi pli justan socion, ni daŭre batalos kontraŭ la maljustaĵoj, ni ne permesos, ke vi kondukos nin al la sociaj kaj laboraj kondiĉoj de la 19a jarcento, kiel vi bankestroj kaj politikistoj klopodas.

Por aliĝi al la manifesto:

http://laurallibertat.wordpress.com/llista-dadhesions-lista-de-adhesiones/

bandelola