Manifesto de la Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato
Manifesto de la Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato

La iluzio pri reala demokratio, kun kiu ni iam revis, vaporiĝis kaj niaj politikistoj, por ne alfronti la realon de tio, kion ili promesas dum la balotadoj, nek la solvojn, kiujn postulas la simpla popolo, distrigas nin per alfrontoj kaŭze de bagateloj kiel la unueco el Hispanio kaj similaĵoj, kvazaŭ tio estus la ĉiosolvo por niaj problemoj.

Bedaŭrinde post tridek jaroj ni ankoraŭ fidas tiujn politikistojn, kiuj tiom da fojoj perfidis nin kaj kiuj daŭrigas sian perfidemon, kaj ni daŭre kredas, ke konsumante pli, kvankam senutilaĵojn, ni atingas pli altan vivnivelon, kaj por tio ni daŭre pensas, ke laborante pliajn kromhorojn ni povas vivi plibone, ĉar estas pli facile agi tiel ol lukti pro salajraj plibonigoj kaj pro pli bonaj vivkondiĉoj, pro reakiri la rajtojn, pri kiuj ni parolis supre. Ankaŭ ni akceptas kiel normalaĵon, ke la entreprenistoj kaj uzuristoj deziru riĉiĝi tuj niakoste.

Almenaŭ utilu nin la krizo por vidi klare la reton el mensogoj, per kiuj ili trompis nin dum ĉiuj tiuj jaroj. Memkompreneble, kiam ni lasas decidi nian estonton al la pov-elitoj, ili faras tion je sia profito kaj je nia malprofito.

Sekve, se per nia protesto, per nia agado kaj mobilizo, ni atingas la starigadon de la komuna senco, la travideblo, la respondeco kaj la rekta partopreno irante ĝis la kerno de reala demokratio, tiam ni ŝanĝos la aferojn kaj irigos la evoluon je mala senco ol tiu, je kiu iris dum ĉiuj tiuj jaroj.



Fuente: Teritoria Federacio de la Malalta Ljobregato