Deklaracio de la kataluna ĜKL-CGT
Deklaracio de la kataluna ĜKL-CGT

Ekde la monato aŭgusto la personaro de Kraft Foods Corporation en Argentino batalas kontraŭ la maldungo de pli ol 160 gelaboristoj. Kraft estas la dua agro-nutraĵa plurnacia entrepreno en la mondo (post Nestlé) kaj la unua en Usono. La fabriko de la urbo General Pacheco, apud Bonaero, estas la ĉefa prinutraĵa fabriko el Argentino, kie la mastraro klopodas maldungi la batalemajn gesindikatistojn, kiuj luktas en la fabriko defendante la dignon, la rajtojn kaj la sekurecon kaj sanon de la gelaboristoj.

La subpremado, laŭstile de la militista diktatoreco, ne sin limigas al perfortaj forpeloj, gasoj, kaŭĉkugloj, bastonoj aŭ pli ol 60 arestoj, sed oni uzas la fabrikon mem kiel arestejon ―inkluzive de sindikataj delegitoj kaj anoj de la fabrika konsilio, kiuj vidas, kiel la polico prenis la regadon de la instalaĵoj. La prezidentino Cristina Kirchner kaj ŝia registarestro, Aníbal Fernández, kaj la guberniestro de la provinco Bonaera, Scioli, estas la ĉefaj responsuloj pri la fortika subpremado.

Ni solidariĝas kun la gekamaradoj de Kraft Foods Corporation kaj postulas la redungon de ĉiuj maldungitaj gelaboristoj kaj la nuligon de la plano de la entrepreno pri neniigi deĵoralternon kaj pliigi la deĵortempon al la ceteraj laboristoj.

Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato

Kataluna Ĝenerala Konfederacio de la Laboro

Barcelono, 20an de oktubro de la 2009a.


Fuente: En catalán : CGT CAT