La Ruĝa kaj Nigra Kunordigado alvokas internacie pri solidareco kaj helpo antaŭ la atako fare de la polico kontraŭ la sidejo de la FAG (Federacio Anarkiista Gaŭĉa)
La Ruĝa kaj Nigra Kunordigado alvokas internacie pri solidareco kaj helpo antaŭ la atako fare de la polico kontraŭ la sidejo de la FAG (Federacio Anarkiista Gaŭĉa)


La Ruĝa kaj Nigra Kunordigado alvokas internacie pri solidareco kaj helpo antaŭ la atako fare de la polico kontraŭ la sidejo de la FAG (Federacio Anarkiista Gaŭĉa)

Jaŭdon la 29an de oktobro la polico de Rio Grande do Sul, sub ordeno de la guberniestrino Yeda Crusius, invadis la sidejon de la Federacio Anarkiista Gaŭĉa. La polico konfiskis diversajn materialojn kiel afiĵojn, aktojn pri kunvenoj, la centran procezan unuon de komputilo kaj eĉ rubaĵojn. Ĝi ankaŭ klopodis timigi tiujn, kiuj nur alportis solidarecon kaj aperis je la registro de la retpaĝo de la organizo. Estas procesitaj du kamaradoj.

La gekamaradoj de la FAG luktadis dum jaroj kontraŭ la socia margênigo kaj kontraŭ la malstabilon, defendante la justecon kaj indajn vivkondiĉojn. De ĉiuj estas konata ilia laboro pro la catadores (kolektistoj el cartono kaj recikligeblaj restaĵoj) kaj pro la Sin Techo, Sin Tierra (senhejmuloj, senteruloj). Finfine, laboron, kiun ili faris dum jaroj kune kun tiuj de sube.

Tiu ĉi estas la kialo, pro kiu la polico de la ŝtato de Rio Grande do Sul faris subpremadon kontraŭ la gemakaradoj de la FAG, ŝtato mergita en koruptadaj skandaloj kaj kiu prenas subpremantan sintenon antaŭ organizoj kaj kolektivoj, kiuj uzas libere la esprimliberon por kritiki la diversajn kontraŭpopolajn politikojn de la registaro. Tiu ĉi estas la registara respondo al la socia repuŝo. Kaj la FAG en estas la unua atakito, ni devas memori pri la murdo de la sentera kamparano Elton Brum.

La Ruĝa kaj Nigra Kunordigado deziras montri nian plej energioplenan repuŝon antaŭ tiuj ĉi subpremantaj agoj, ni deziras denonci la malkongruecon de la brazila registara politiko, dekstrema politiko kun maldekstremaj paroladoj. Politiko, regita de la samaj ekonomiaj parametroj, kiujn diktas la plurnaciaj entreprenoj, kaj sekve de la samaj militemaj kaj subpremantaj taktikoj.

Ni repuŝas ne nur la registaran subpremadon, sed ni deziras ankaŭ manifesti nian solidarecon kaj apogon al la gekamaradoj de la FAG pro la laboro, kiun ili faras pro la simplaj homoj de sia popolo, senĉesa kaj obstina laboro, kiun la registaraj kaj policaj povoj klopodis silentigi pere de la teroro, la timigado kaj la subpremado, sed ni certas, ke ili ne atingos tion.

Je tiuj ĉi nunaj momentoj ni taksas gravaj la solidarecajn kaj helpajn manifestaciojn, tial el la Ruĝa kaj Nigra Kunordigado ni alvokas la plurajn organizojn kaj kolektivojn, por ke ili vidibligu sian repuŝon antaŭ tiuj ĉi atakoj.

Stariĝu la luktantoj

Ruĝa kaj Nigra Kunordigado



Fuente: En español : RyN

   cgt.jpg