RAPORTO PRI LA VOJAĜO AL SETTAT CELE AL LA KUNLABORO KAJ APOGO AL LA KAMARADOJ DE ROCA-MAROKO

Karaj gekamaradoj,

la renkontiĝon partoprenis la kamaradoj Gregorio García kaj Emilio Mas, Secretarioj pri Sindikata Agado kaj pri Organizado de la Sindikata Fako de la hispana CGT (ĜKL) ĉe Roca-Gavà (Hispanio).

Ili ĉeestis SETTAT-on el la 17a horo de la vendredo 24a de junio ĝis la 15a horo de la lundo 27a de junio.

Karaj gekamaradoj,

la renkontiĝon partoprenis la kamaradoj Gregorio García kaj Emilio Mas, Secretarioj pri Sindikata Agado kaj pri Organizado de la Sindikata Fako de la hispana CGT (ĜKL) ĉe Roca-Gavà (Hispanio).

Ili ĉeestis SETTAT-on el la 17a horo de la vendredo 24a de junio ĝis la 15a horo de la lundo 27a de junio.

La restadon en la urbo SETTAT financis la kamaradoj de la Sindikata Fako de la UMT (Maroka Laborista Unuiĝo) ĉe Roca, kiuj surprenis la elspezoj por hotela loĝado, matenmanĝoj kaj tagmezmanĝoj, la vespermanĝojn surprenis la Ĝenerala Sekretario de la Sindikata Fako de UMT(MLU)-Roca, kiu akceptis nin tre aminde kaj gastame en sia hejmo.

Ni sciis, ke la kamaradoj havis jam ellaboritan programon pri asembleoj kaj kunvenoj, al kiu ni memkompreneble adaptiĝis senprobleme kaj sen peti ŝanĝojn.

24a tago
Por la alventago la kamaradoj pretigis unuan kontaktiĝon, kiun partoprenis anoj de la Sekretariaro de la Sindikata Fako de la UMT en Roca-Maroko.

Tiun kontaktiĝon konsistigis bonvena verpermanĝo, kie oni sin prezentis kaj interŝanĝis opiniojn pri tio, kion ni havas komune, ĉar ni laboras ĉe la sama firmao kaj aparte ĉe la porcelanfabriko, ni ankaŭ konkretigis la sindikatan agendon de nia vizito kaj konstatis la malfacilaĵojn, kiujn kaŭzigis la komunikado pere de tradukanto.

La impreso, kiun ni akiris per tiu vespermanĝo-kunveno, estas la esperoj kaj entuziasmoj, kaŭzitaj de nia vizito, ĉefe sur la spiritforto de iliaj kamaradoj, ĉar ili estis sub propagandokampanjo fare de la entreprenestraro kontraŭ la estiĝo de la Sindikata Fako kaj ankaŭ kontraŭ nia vizito, ĉar reprezentantoj de la estraro de Roca klopodis kredigi, ke ni estas preskaŭdeliktuloj kaj ke nia celo estis fermi la fabrikon.

25a tago
La sabaton matene ni renkontis la Ĝeneralan Sekretarion kaj plian kamarado de la Faka Sekretariaro, kiuj montris al ni flagoafiŝon ĉe la Urbodoma Placo, kiu anoncis nian alvenon al Settat, kaj poste ili kondukis nin al pli apartigita loko por partopreni kunvenon, kie oni interparolis pri aferoj tuŝantaj la laborkondiĉojn, la rajtomankon kaj -atakojn, al kiuj ili estas submetitaj.

Inter multaj aliaj aferoj tuŝantaj la laborspecon ni pritraktis iujn aparte gravajn:

Ili sciigis nin pri la agredo, kiun suferis la Ĝenerala Sekretario de Roca-Maroco antaŭ semajnoj. Post la laŭleĝigo de la Fako, kaj sekve de la daŭrigo de la aliĝo el laboristoj, la kamarado suferis la ŝtelon de sian veturilon, la agredon fare de du uloj kaj pliajn minacojn.
Ili kaj ni scias la kialon kaj el kie venas tiun agredon, sed bedaŭrinde povas demontri nenion.

Ili informis nin pri parto de la ekspluatad- kaj subpremadmetodoj, al kiuj estas submetitaj la laboristoj: maldungoj sen antaŭaverto nek monkompenso, kvankam la maroka leĝo devigas tion, ili ankaŭ kutimas meti kaptilojn al la laboristoj cele argumenti objektivan maldungon, tiel ili agis kontraŭ ano el la Sekretariaro de la Sindikata Fako.
Okaze de la nealveno de la laboristo, kiu devas labori je la sekvanta deĵorvico, la entreprenestraro devigas la laboriston de la unua deĵorvico labori pliajn 8 horojn kaj daŭrigi lian kutiman deĵorvicon je la sekvanta tago, tiel li laboras 16 senĉesajn horojn kaj, se la laboristo rifuzas, la puno aŭ la maldungo estas la sekva paŝo flanke de la entrepreno.

Estas la kuracisto de la entrepreno, kiu decidas la resanigtagojn, kiuj kutime estas neniu, kaj oni punigas la nealvenon al la laboro kiel tre gravan kulpon aŭ maldungon.
Antaŭ ĉ. kvin monatoj mortis kamarado, kiun, ĉar li sentis tre malbone dum la laboro, oni transportis per industria levĉaro al la entreprena kuracejo, antaŭ lia graveco oni portis lin al la hospitalo, kie oni lasis lin sen neniu akompananto. La hospitalo deklaris lin sana per forpermeso je la sama tago kaj li estis transportata hejmen, kie li mortis. La entrepreno surprenas nenion kaj agnoskas nenian respondecon.

La kamaradoj insistis ĉefe sur konkreta estro, la nuna produktestro, pri kiu ili denuncis mafieman kaj subpremantan sintenadon al ĉiuj laboristoj, ili insistis pri tio, ke ni denuncu tiun estron per nia kampanjo.

Jam vespere (19a horo) ni komencis la kunvenon kun la Sekretariaro de la UMT de Settat kaj la plena Sekretariaro de la Sindikata Fako de Roca-Maroco.
Tie ĉi la aferoj pritraktendaj estis ĉefe tio, kio unuiĝas nin ĉe ideo kaj komprenkielo pri la sindikata batalo kaj kiel sindikato.

UMT (Maroka Laborista Unuiĝo) estas la sindikato, kiu kiel organizaĵo ŝirmas kaj apogas la kamaradojn de Roca-Maroco stariĝi kaj organizi sin kiel sindikata forto en la entrepreno kaj en la urbo Settat kaj ili informis nin, ke la Fako de Roca-Maroco kalkulas pli da 300 aliĝintojn.

La kunveno disvolviĝis flue kaj ni konstatis tuj, ke estas pli tio, kio unuiĝas nin, ol tio, kio disigas nin, ĉefe ĉe metodoj kaj manieroj kompreni la laboristan lukton, ili defendis plenan sendependon el kiu ajn politika partio kaj la rektan sindikatan agadon kiel ĉefan ilon por atingi siajn celojn.
Tamen atentante la ĝeneralan situacion kaj idearon de la lando, en kiu ĝi disvolviĝas.

Ili sciigis nin pri la paŝoj, kiujn ili jam donis: laŭleĝigi kaj registri la Sindikatan Fakon ĉe la maroka prilabora ŝtatadministrado, sed ili trovas rifuzon agnoski ĝin flanke de Roca, kvankam tiu estis oficiale komunikita per burofax (oficiale registrita telekopiaĵo), kaj neas al ĝi la rajton alvoki sindikatan balotadon cele starigi entreprenan komitaton, kvankam tio estas agnoskita de la maroka leĝo.

La sekva afero estis konkretigi farontajn agojn por helpi al la kamaradoj establiĝi, organiziĝi kaj plifirmiĝi ĉe Roca. Ili havis jam pretan agoserion kiel manifestaciojn kaj koncentriĝojn kaj ne flankenlasis iujn laborhaltigojn aŭ eĉ strikon ĉe la fabriko kaj ni alportis kiel komencan rimedon internacian kampanjon de la hispana CGT (ĜKL) por denunci tiun staton de sindikata subpremado kaj persekutado kaj aldone koincidigi agojn en la hispana fabriko aŭ ĉe la maroka konsulejo en Hispanio kun iliaj agoj en Setatt.

Ni informis ilin pri tio, ke inter niaj celoj kiel ĜKL-Roca, krom komenci kaj plifirmigi tiun ĉi internacian kunlaboradon, estis ankaŭ klopodi starigi Internacian Komitaton de Laboristoj de Roca kaj ke nia sekvanta paŝo, post la plifirmiĝo de la kamaradoj kiel sindikata povo ĉe Roca-Maroko, estos kontaktiĝi kun la laboristoj de Roca-Egiptio kaj Roca-Tunizio por taksi la eblojn realigi la saman laboron, kiu estas komenciĝanta kun ili.

Al la Ĝenerala Sekretario de la UMT(MLU) ĉe la urbo Settat tio ŝajnis bonega ideo kaj li sciigis nin pri tio, ke ili rilatas kun sindikato, kiu reprezentas ilin en Egiptio. Tio plenumis larĝe la esperojn, kiujn ni havis je nia propono.

La kunveno finiĝis je la 21a kaj duono per interŝanĝo de “varaĵoj” inter la Sindikataj Fakoj de CGT(ĜKL) kaj UMT(MLU) ĉe Roca.

26a tago
Dimanĉe matene je la 10a horo komenciĝis la Asembleo de Laboristoj de Roca, kiun partoprenis la reprezentantoj de CGT(ĜKL)-Hispanio kaj la Ĝenerala kaj Organiza Sekretarioj de UMT(MLU)-Settat. Ankaŭ ĉeestis la Sekretario de la Fervojista Sindikato de UMT(MLU), kiu estis la kunordiganto de la kontakto kun la Sekretario pri Internaciaj Rilatoj de la Konfederacia Komitato de la hispana CGT(ĜKL), kio ebligis komenci la rilatojn inter la laboristoj de Roca en Hispanio kaj en Maroko.

La asembleo komenciĝis per nia prezento al la laboristoj fare de la Sindikato UMT(MLU) kaj sekvis ĝin nia interveno, kiu celis ĉefe klarigi al la laboristoj nian sperton dum la starigado de CGT(ĜKL) en Roca-Gavà. Ni rakontis la malfacilaĵojn, kiujn ni havis, kiuj kvankam sub malsamaj leĝaroj elspruĉis el la sama politiko kaj agmaniero de la entrepreno Roca kontraŭ la laboristoj, klopodantaj sin organizi.

Ni kuraĝigis ilin al la unuiĝo kaj organizado por atingi iliajn celojn kaj klarigis tion,  kion konsistigos nia helpo kaj kunlaboro. Ni komentis ankaŭ kiom favoras nin ĉiujn la ĝenerala revolucia kunteksto en la magrebaj landoj por atingi niajn celojn en Roca kaj ĝenerale kaj ankaŭ en la projekto pri la Internacia Komitato.

La asembleo daŭriĝis per la interveno de la ceteraj prelegantoj, kiuj pritaktis teknikajn kaj instruajn sindikatajn temojn kaj samtempe kuraĝigis la laboristojn por lukti kaj sin organizi. Senĉese oni dankis nian ĉeeston per aplaŭdo kaj kantado de laboristbatalaj agitvortoj.

La laboristoj je la tempo por demandoj estis kompreneble rektaj al la CGT(ĜKL), ili demandis pri fabrikaj konkretaj aferoj kaj pri komparado de la rajtoj atingitaj en Roca-Hispanio (propra kolektiva kontrakto) kaj ĝenerale en Hispanio (Konstitucio, Laborista Statuto, Leĝo pri Prevento de Laboraj Riskoj…)

Ni insistis pri tio, ke, por povi ŝanĝi iliajn laborkondiĉojn, leĝojn ktp, ĉefas profundigi kaj fortikigi la batalon, kiun ili jam komencis, kaj pri tio, ke la forto de la kamaradoj, kiujn ili elektis kiel reprezentantojn, radikas en la unuiĝo kaj la organizado de ĉiuj la laboristoj de Roca, kio kun pli da 300 laboristoj aliĝintaj sur entuto el 500 estas tre ebla.

Kiam finiĝis la asembleo (14:30 horoj), ni rimarkis la animon kaj altan moralon de laboristoj ĉu dum la asembleo kaj poste. Tio donis al ni impreson pri tio, ke ni atingis la celon helpi la kamaradojn de Roca-Maroko en ties lukto.

Post manĝi kaj ripozi paron da horoj, dum la vespermanĝo okazis nepre plia kunveno, per kiu ni kunsentis subskribi surpaperigitan interkonsenton pri kunlaboro kaj interhelpo kun la kamaradoj de UMT(MLU)-Roca. La interkonsenton ni aldonas al tiu ĉi raporto.

27a tago
La lundo estis jam la tago ripoza kaj por reveni al Barcelono. Post la matenmanĝo la kamaradoj portis nin al la flughaveno de Kazablanko, kie ni prenis la flugmaŝinon, kiu eliris el Maroko je la 15a horo, kaj ni alvenis Barcelonon je la 18a horo kaj duono.

Konkludo
Ni havas la konvinkon, ke tiom por la CGT(ĜKL)-Roca kiom por la plena CGT(ĜKL) tio estis tre pozitiva kaj grava laboro kun tre bonaj perspektivoj kaj bona ekzemplo por la internacia laborista lukto ĉefe por kontraŭbatali la faŝisteman kampanjon, kiun la mastraro, la dekstro kaj siaj amaskomunikiloj realigas sur la temo pri la enmigrado kaj instigante la alfronton inter la laboristoj el malsamaj popoloj kaj kulturoj.

Tial la CGT(ĜKL)-Roca konvinkiĝas pri tio, ke tiom la Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj de CGT(ĜKL) kiom la FESIM (Tuthispana Sektora Federacio de la Metalurgia Industrio) agnoskos la gravecon kaj prioritaton, kiun meritas la tasko de kunlaboro kaj la kampanjo pri denunco kontraŭ la manieroj de la multnacia entrepreno Roca ĉe landoj kiel Maroko, Egiptio, Barato ktp.

Ni rimarkas, ke tiuj ĉi kunvenoj disvolviĝis sub temperaturoj ĉirkaŭ 43º – 46º, kio estis kutima dum la ceteraj tagoj, ni substrekas tion kaŭze de la malfacilaĵo, kion tio reprezentis por la normala disvolvo, sed tio modifas neniel la tre pozitivan rezulton kaj la atingon de la celo de tiu ĉi vojaĝo.

Saluton, anarkisindikatismon kaj internacian revolucion.

Sindikata Fako CGT(ĜKL)-Roca

Gavà, la 2an de julio de la 2011a