Instruado kaj edukado ne estas mem celo el la vidpunkto, kiun ni tie ĉi elmetas. Ili estas nur rimedoj por vekiĝo kaj formado de la konscio cele al lukto por plenumo de la socia rekonstruo. La organizaĵo donas pli grandan efikecon al la instrua kaj eduka agado en la indikata direkto. Ĝi ankaŭ ne estas mem celo, sed iras pli malproksimen ol la instruado kaj edukado, prenante karakteron de nepre necesa kondiĉo por la batalo. Sen organizaĵo nenia batalo estas pensebla, kaj sen batalo neniaj akiraĵoj, neniaj atingoj estas eblaj. Sed ne ĉiu batalo estas efika el la vidpunkto de la esencaj konkeroj en direkto al radikala rekonstruo de la socia vivo.

 

La taktiko kaj la lukto de la anarkiistoj havas kiel bazon la rektan agadon. Ĉi-lasta estas io pli ol batalrimedo; ĝi estas metodo de la procedo kaj de la rilato al la aliaj homoj, malamikoj kaj amikoj, kaj al la vivoproblemoj kaj ties solvo. Tiu metodo baziĝas sur la saĝeco de la jarcentoj, kiu instruas, ke la homoj devas mem aranĝi siajn reciprokajn rilatojn, por kontentigi siajn bezonojn kaj rekte defendi siajn interesojn per propraj fortoj, sen perantoj.

La moto de la Unua Internacio: »Liberiĝo de la laboristoj estu ties propra faro« esprimas ĉi tiun saĝecon, kaj estas tipe anarkiisma, kiel estas tipe anarkiisma la simpla popolproverbo: »Al lupo la kolo estas dika, ĉar ĝi faras mem sian laboron«. La vera akiraĵo estas nur tio, kio estas konkerita per propraj fortoj, ĉar nur kiam donita afero estas frukto de propra klopodo, ĝi valoras, kaj nur tiam post ĝi staras la konscio pri ĝia necesa defendo.

La plej simpla kaj kompare plej facile plenumebla formo de rekta agado, kiu sekvigas la plej malgravajn konsekvencojn, kaj kiu postulas la plej malmultajn riskojn ĉe sia apliko, estas bojkoto. Ĉi–lasta povas havi ekonomian, politikan aŭ moralan karakteron, kaj efektiviĝi ĉe la plej diversaj okazoj kaj laŭ diversaj manieroj, sed ĉiuokaze ĝi konsistas en iu ago –spontanea aŭ organizita, persona aŭ kolektiva– de rifuzo, de sindeteno, de nepartopreno. Sur la politika tereno la bojkoton oni praktikas plej ofte rilate al donitaj balotoj aŭ ĝenerale al balota sistemo, al iuj administraj kaj leĝdonaj rimedoj registaraj, al impostoj kiujn oni konsideras ekstreme arbitraj kaj maljustaj, aŭ ĝenerale al la imposta sistemo mem, ktp. Sur ekonomia tereno ĝin oni povas praktiki kontraŭ plialtiĝo de la transportaj tarifoj, kontraŭ plialtigitaj prezoj, kontraŭ definitaj varoj, kontraŭ iuj entreprenoj okaze de malaltigitaj salajroj aŭ produktado de por la socio malutilaj produktoj aŭ destinitaj al militceloj, ktp. Moralan karakteron la bojkoto havas, kiam ĝi estas ago de solidareco al strikantaj laboristoj, al revoluciaj bataloj, al persekutataj juĝatoj aŭ jam kondamnitoj ktp. La aplikkampo de la bojkoto estas senlima. Ĉiuj rememoras ekzemple la bojkoton je unu el la bolŝevistaj balotoj en Bulgario, kiel ankaŭ tiun de la barcelonaj civitanoj, kiuj alfrontis unuanime la pliiĝon de la tramtaksoj kaj rifuzis entramiĝi, ĝis tiu pliiĝo estis aboliciita. La bojkoto kiel rekta batalrimedo estas tre efika kaj bonrezulta en ĉiuj kampoj de sociala agadoj; sed kiom ĝi estas facila, kiel ni diris, tiusence ke ĝi alportas plej malmulte da riskoj por tiuj, kiuj ĝin praktikas, tiom malfacila ĝi ankaŭ estas, ĉar ĝi postulas altan civitanan konscion kaj longan sperton, kiu jam donis al ĝi karakteron de »tradicio«. Sed laŭ sia enhavo, kiel ago de persona kaj socia konscio, la bojkoto estas esence revolucia rimedo, respondanta plej logike al la anarkiisma ideologio, malgraŭ tio ke ĝin praktikas ankaŭ homoj kun aliaj socipolitikaj konceptoj.

Sabotado estas dua rimedo de rekta agado, kiu same povas esti spontanea aŭ organizita, persona aŭ kolektiva ago kiel bojkoto. Ĝi ne estis inventita de la anarkiistoj, sed ĝi ricevis sian argumentadon kaj, se tiel diri, konsekradon de la anarkiistoj, por fariĝi poste nedisigebla parto de ilia revolucia taktiko. Ĝi estis antaŭe praktikata en Anglujo dum la pasinta jarcento. Poste, apenaŭ ĉe la fino de la sama jarcento, ĝi estis oficiale akceptita kaj argumentita de la francaj anarki–sindikatistoj, laŭ propono de Emilo POUGET. Ankaŭ ĝia nomo mem estas franca. Ĝi originas el la naciaj francaj maldelikataj lignoŝuoj, nomitaj »sabot« (sabo’), kaj la senco, kiun oni enmetis en la vorton »sabotado«, klarigas ĝian esencon mem: oni laboras fuŝe kiel, per piedoj, kiel per la maldelikata lignoŝuo, t.e.: por malbona pago –fuŝa laboro.

La formoj kaj aplikmetodoj de la sabotado estas plej diversaj, komenciĝante per malrapida kaj malbonkvalita laboro, kaj finiĝante per fordifektado de la maŝinoj, instalaĵoj kaj iloj, por ĉesigi la tutan produktadan entreprenon aŭ la tutan socian servon. En la ordinara lingvaĵo la nocio pri sabotado ricevis ankaŭ konatan malŝatan sencon, kiu havas nenion komunan kun la komprenoj de tiuj, kiuj ĝin rekomendas kaj praktikas, nek kun la moralo, kiu motivas la sabotadon kiel formon de rekta agado de la laborista klaso en defendo de siaj interesoj. Tial, la francaj sindikatistoj kaj ĉefe Emilo POUGET, kiun oni povas konsideri kiel patron de la sabotbatalo, ĉiam emfazis kaj substrekis ĝian altan moralan enhavon, ĉiuokaze klarigante, ke sabotado celas damaĝi al la mastroj, kapitalistoj, registara administracio, sed neniaokaze la civitanojn, konsumantojn. Ĝia rekta tasko estas devigi la kontraŭulon cedi, kontentigi la prezentitajn postulojn, ĉesigi kaj abolicii efektivigon de akceptitaj aŭ antaŭviditaj rimedoj direktitaj kontraŭ la interesoj de la laboruloj aŭ de ĉiuj civitanoj. Ĝia efikeco estas multfoje pruvita ankaŭ hodiaŭ; sen troigo oni povas diri, ke en Francujo, ekzemple, multaj el la socialaj akiraĵoj, kiujn ĝuas nun la laboristoj, estas frukto de la sabottaktiko iam efektivigita energie de la francaj revoluciaj sindikatistoj –iliaj patroj kaj pli aĝaj fratoj.

Sur tria loko la rekta agado sin manifestas per striko, kiu multokaze sencigas kaj sintezas la bojkoton kaj sabotadon, laŭ tio, ĉu ili havas nur partan aŭ spontanean karakteron. Hodiaŭ multaj akceptas kaj praktikas la strikon kiel batalrimedon. Sed se oni ĵetos supraĵan rigardon super la historion de la laboristaj bataloj, oni vidos ke, malgraŭ tio, ke ankaŭ ĝi ne estas inventado de la anarkiistoj, al ĉi–lastaj la striko ŝuldas sian amasan efektiviĝon kaj akcepton. Kaj nenio miriga en tio, ĉar la striko plej strikte kaj plej plene respondas al la bazaj principoj de la anarkiisma konceptaro.

La samon –kaj per eĉ pli granda pravo– oni povas diri pri ĝenerala striko, ĉar la historia dokumentaro estas tre riĉa en tiu sfero. La marksistoj, kiuj hodiaŭ ĝin praktikas plej ofte karikature, iam ĝin priridis, kiam la anarkiistoj arde ĝin rekomendis al la naciaj kaj internaciaj laboristaj konferencoj kaj kongresoj. Eĉ se ni estus postulemaj, pli atentaj en la okazoj de ĝia apliko en nia epoko, ni vidus, ke nur la anarkiistoj, kiam ili ĝin praktikas, donas al ĝi veran karakteron de efektiva efikeco. Ne estas pli potenca rimedo ol la striko, kiam ĝi alprenas ĝeneralan kaj revolucian karakteron. Hispanujo, lando de la strikoj kaj anarkiismaj tradicioj en la laboristaro, donas brilajn ekzemplojn de lukto baze ekskuinta la tutan ekonomian kaj socian vivon, kie la strikaj movadoj en iuj produktadoj kaj entreprenoj daŭris monatojn kaj jarojn, kaj eĉ finfine finiĝis kun venko.

Sed la striko kaj speciale la ĝenerala striko ne estas rimedo por amuzaĵo nek por politikaj ludoj utile al la kombinaĵoj diktataj de la interesoj de la partiaj centraloj. Ni estas atestantoj de multe da partaj strikoj entreprenitaj disŝirite kaj kvazaŭ intence ne samtempe, finiĝantaj kun malvenkoj, kiuj estas tre malutilaj por la laborista klaso pro siaj konsekvencoj. Kiam la hispanaj anarki–sindikatistoj decidiĝis je striko kaj speciale je ĝenerala striko, ili ĉiam sciis, kiel granda estas la respondeco, kiun ili akceptas, kaj same sciis, ke ĉiu simila konflikto povas konduki al ekskuoj kaj komplikaĵoj, por kiuj ili devas esti pretaj. La hispana anarkiisto rigardas al ĝenerala striko, kiel al komenco de revolucio, kaj antaŭzorgas pri eventualaj komplikaĵoj. Tiel estis iam ankaŭ, en Argentino, kie F.O.R.A. efektivigis en larĝa skalo la saman taktikon. Postsigno de simila sinteno al la striko kaj ĝenerala striko estas nek en la intence aranĝitaj kiel festamuzaĵoj strikoj de la bolŝevistoj, plej ofte kun intenco subteni iujn irmanierojn de la partio aŭ la politikajn kombinojn de SSSR, senkonsidere al la efikado sur la laboristan klason en donita lando, nek en la irado de la pluaj bataloj de la laboristaro ofte tro lacigita pro sensukcesaj kaj malbone efektivigitaj strikaj movadoj.

Kaj kio miriga povas esti en tiuj faktoj? La marksistoj neniam tutkore servis la interesojn de la laborista klaso, nek serioze konsideris la rimedojn de la rekta batalo. Ĉiu batalrimedo respondas al determinita ideologio. La striko estas tipa anarkiisma luktorimedo. Al la marksistoj kaj politikistoj tiu rimedo ne konvenas, ilia logika luktovojo estas parlamentismo. Ĉia instrumento postulas sian majstron. La striko ne estas por diletantoj, kiel estas ĉiuj politikistoj atendantaj remburitajn fotelojn en la parlamento, ĉar ĝi ofte kondukas al barikadoj kaj rezulte al malliberejaj ĉeloj. La pafmortigo, ekzemple, de Francisko FERRER en Hispanujo estis tiom pro »La Moderna Lernejo«, kiom pro la teruraj strikaj movadoj en la komenco de tiu ĉi jarcento, pri kiuj oni konsideris lin intelekta instiganto. Tiutempe la marksistoj moke nomis la ĝeneralan strikon »ĝenerala stultaĵo«, memkontentaj pri sia »spriteco«. Ekde tiam forfluis multe da akvo kaj la faktoj estas iom forgesitaj.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)