La Eldona Fako Kooperativo de la Sennacieca Asocio Tutmonda eldonis du novajn librojn La aliulo kaj Indignu!

La Aliulo

PNG - 18.4 kb

Beneto, sukcesa inĝeniero pri
pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne
konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale
malestimas lin.

La Aliulo

PNG - 18.4 kb

Beneto, sukcesa inĝeniero pri
pontkonstruado, pli kaj pli ofte estas alparolata de homoj, kiujn li ne
konas, sed kiuj ŝajnigas ke ili tre bone konas lin, kaj ĝenerale
malestimas lin. Tio kaŭzas al li pli kaj pli da ĝenoj en lia privata, en
lia profesia kaj en lia publika vivo, ĝis polico pridemandas lin pri
krimaj faroj. Ŝajnas ke pri ili kulpas alia homo. Sed kiu do estas tiu
aliulo kiu tiom fuŝas lian vivon ?

- Originala romano

- Aŭtoro : Serĝo Elgo

- 218 paĝoj

- Formato : 12×18 cm

- Eldonita en aprilo 2011

- Prezo : 12 €

 

Indignu !

PNG - 34.5 kb

« 93-jaraĝa. La fino ja baldaŭas.
Bonŝance, restas ankoraŭ tempo por elvoki tion, kio estis la fundamento
de mia politika engaĝiĝo : nome la programon ellaboritan antaŭ sesdek
jaroj de la Nacia Konsilio de la Rezistado ! »

- Eseo

- Aŭtoro : Stéphane Hessel (Stefano Heselo)

- Traduko (elfrancigo) : kolektiva

- 22 paĝoj

- Eldonita retlibre en majo 2011 (originalo eldonita oktobre 2010)

 

Pliajn sciigaĵojn sur la retpaĝo de la EFK: http://satesperanto.org/Novaj-eldonoj-de-la-kooperativo-de.html