Nissan interrompos dum maksimume 78 labortagoj pliajn 2.025 gelaboristojn antaŭ ol la jarfino
La verutilfabrikanto anoncis novan portempan ERO-n ĉe la faktorioj de Barcelono kaj Montcada, kiun oni aplikos "kiel eble plej frue" kaj kiu tuŝos averaĝe el 30 ĝis 40 tagojn ĉiu laboristo, laŭ aserto de kompania proparolanto.
Nissan interrompos dum maksimume 78 labortagoj pliajn 2.025 gelaboristojn antaŭ ol la jarfino

La verutilfabrikanto anoncis novan portempan ERO-n ĉe la faktorioj de Barcelono kaj Montcada, kiun oni aplikos «kiel eble plej frue» kaj kiu tuŝos averaĝe el 30 ĝis 40 tagojn ĉiu laboristo, laŭ aserto de kompania proparolanto.

La decido enkadriĝas ĉe la entreprenaj planoj adapti la personaron al la laborbezono kaŭze de la malpliigo de la vendoj pro halto de la mendo. La antaŭvidita produktado por la tuta 2009a estas nur 50.000 unuoj, 2,7 fojoj malpli ol la 135.000 veturiloj, kiujn produktis la fabriko de Zona Franca ĉe Barcelono dum la 2008a jaro.

La industria plano, subskribita je februaro de CCOO, UGT kaj USOC kun la direktaro de la entrepreno, kaj kiun ĜKL-CGT ne subskribis, enhavis neniun kontraktfinigan proceduron sed ja la asignon de novaj modeloj, sekve tiu nova ERO supozas vangofrapon al la paktemaj sindikatoj kaj montrilon pri la malmulta respekto, kiun la entrepreno donas al la subskribitaj paktoj. Nissan defendiĝas kaj asertas, ke la plano jam kalkulis pri tio, ke estas iu epoko, je kiu la laborkvanto estas tre malalta ol tiu realigita ĉe la fabrikoj el Katalunio ĝis nun, kaj ke estis antaŭviditaj la alĝustigmezuroj.

Laŭ la entrepreno tiu labormanko tuŝos la produktadon ĝis la 2012a, sed ĝi fidas kontraŭstari tion per la asigno je la nuna jarfino de la NV-200, la nova eta ŝarĝveturilo, kontraŭ kies produktado la japana plurnacia entrepreno ricevis 709 milionojn da eŭroj kiel helpon de la Ĝeneralitat’ (kataluna registaro) por malebligi pliajn maldungojn.

La novan portempan ERO-n oni prezentis oficiale la vendredon 28an de aŭgusto al la registaro de Montilla (kataluna ĉefministro), kiu povus aprobi ĝin post la fino de la dumonata limtempo por intertraktoj kun la sindikatoj.


Fuente: Kataluna ĜKL-CGT