Ekde antaŭ semajnoj, sub la premo de la Eŭropa Komisiono kaj de la Internacia Mona Fonduso, la greka registaro atakas la laboristojn de la lando.

Ĝi uzas la ŝuldindicon de la lando (12,7%) por pravigi socian regreson… nepravigebla. Fakte, la indicoj de landoj kiel Britio, Hispanio, Japanio, Usono estas ankaŭ super la 10%.

La laboristoj de Grekio rifuzas plenrajte pagi la krizon de la kapitalisma sistemo. La entreprenistoj kaj akciuloj plenŝtopis sin per dividendoj, ĉiuspecaj fis...

Ekde antaŭ semajnoj, sub la premo de la Eŭropa Komisiono kaj de la Internacia Mona Fonduso, la greka registaro atakas la laboristojn de la lando.

Ĝi uzas la ŝuldindicon de la lando (12,7%) por pravigi socian regreson… nepravigebla. Fakte, la indicoj de landoj kiel Britio, Hispanio, Japanio, Usono estas ankaŭ super la 10%.

La laboristoj de Grekio rifuzas plenrajte pagi la krizon de la kapitalisma sistemo. La entreprenistoj kaj akciuloj plenŝtopis sin per dividendoj, ĉiuspecaj fis…

Ekde antaŭ semajnoj, sub la premo de la Eŭropa Komisiono kaj de la Internacia Mona Fonduso, la greka registaro atakas la laboristojn de la lando.

Ĝi uzas la ŝuldindicon de la lando (12,7%) por pravigi socian regreson… nepravigebla. Fakte, la indicoj de landoj kiel Britio, Hispanio, Japanio, Usono estas ankaŭ super la 10%.

La laboristoj de Grekio rifuzas plenrajte pagi la krizon de la kapitalisma sistemo. La entreprenistoj kaj akciuloj plenŝtopis sin per dividendoj, ĉiuspecaj fiskaj donacoj kaj senlimaj profitoj, kiuj produktis neimageblajn riĉaĵojn. Ili devas pagi la krizon.

La mezuroj anoncitaj estas neakcepteblaj : 4 personoj de ĉiu 5, kiuj emeritiĝas en la publika funkcio ne estos anstataŭitaj, supreniro de la Imposto al la Valoro Aldonita de la 19 ĝis la 21%, malaltiĝo de la 10% de la elspezoj de asekuroj, blokado de la pensioj, redukto de la 15% de la salajroj, leĝa aĝo de emeritiĝo fiksita al la 67 jaroj, ktp.

La samaj bankoj kaj la samaj speculaciistoj, kiuj hieraŭ savis sin de la bankroto danke al la helpo de la ŝtatoj, premas siajn loĝantarojn kaj daŭre spekulacias je malutilo de la laboristoj. La registaroj savis la bankojn kontraŭ nenio. Hodiaŭ ĉi tiuj samaj bankoj faras pagi la popolojn. Ili atakas Grekion, Portugalio estas en la rigardpunkto, Hispanio kaj Irlando estas sub minaco.

En Grekio, jam okazis pluraj strikoj kaj amasaj manifestacioj. La 24an de februaro ĝenerala striko paralizis la landon. Ni, la subskribantaj sindikatoj, montras nian apogon al la greka popolo kaj aparte al la ĝenerala striko de la 5a de majo.

Por savi sian kapitalistan sistemon entreprenistoj kaj akciuloj organiziĝis internacie : la sindikata movado nepre agu preter la landlimoj por trudi alian sistemon ol tiu, kiu ekspluatas la gelaboristojn, prirabas la naturajn rimedojn kaj la malriĉajn landojn, organizas la malsaton de planedoparton… Ni klopodas antaŭeniri al la konstruado de alternativa sindikata reto ĉe Eŭropo, kiu estu malfermita al ĉiu forto, kiu deziras kontraŭbatali la kapitalismon, la liberalismon.

Ĉie ni disvolvu kaj kunordigu la sociajn luktojn kaj ni konstruu la komunan konstraŭstaron je eŭropa etendo ! Antaŭ la krizo de la kapitalista sistemo nepras ĝenerala striko. Ni konstruu ĝin !

¡En Grekio, kiel en ajna lando, la popolo ne pagu la krizon de la kapitalisma sistemo !



Fuente: En español : RyN