Oni alvokis balotadojn pri la hispana parlamento por la venonta 20-a de novembro. Ni ĉiuj jam scias la rezulton. Ĉiuj enketoj donas la saman rezulton: la estonta prezidanto estas Mariano Rajoy. Se, pro kiu ajn kialo la antaŭvida rezulto ne estos realiĝinta, tiam la registarprezidanto estos Rubalcaba. Kiu ajn venku, ĉio daŭrigos same. “Ĉio ligita kaj taŭge ligita” (1). Ili povas eĉ superi sin mem kaj plimalbonigi la staton per plia koruptado, pliaj malpliigoj, pliaj profitoj por la bankaro kaj la grandaj entreprenoj, pliaj salajraj malpliigoj, pliaj ampleksigoj de la deĵordaŭro, plia senlaboreco, pliaj dungalĝustigaj proceduroj, pliaj prilaboraj reformoj, pliaj eldomigoj ktp. Se la tendumada movado de la 15-N akordigeblas kun la supreniro de la PP kaj la subeniro de la PSOE (2) ĉe la municipaj kaj regionaj balotadoj de la 22-a de majo, nenio pensigas nin, ke ĉi-foje la afero rulos malsame. Eble ĉar multaj homoj konsciiĝis pri tiu realaĵo, iu el la identecmontriloj de la movado 15-M estas NENIU REPREZENTAS NIN.

 

 

Kaj la afero estas, ke, kvankam la politikistoj daŭre agas, kvazaŭ nenio
okazus, ni troviĝas antaŭ laŭrajtiga krizo de la demokratio. Je sia komenciĝo la
demokratio de la praa Grekio postulis al la publikaj postenuloj, ke ili ne estu
pagataj super la gajno, kiun ili povis atingi per sia kutima agado, ili ne estis
revaligeblaj en siaj postenoj kaj ties administrado devis esti tiom travidebla,
ke kiu ajn spuro el korupto estis taksata kiel grava krimo. Tio senrespondas
sistemon, kiu ebligas polikistojn kiel Zaplana diri senhonte “Mi estas en
politiko por riĉiĝi”, kiu toleras centojn da koruptokazoj (ĉefe de la PP kaj la
PSOE) kaj kiu, anstataŭ kondamni politike la subaĉetajn okazojn, ŝajnas premii
ilin ĉe la balotoj.

Rilate al la pioniroj de la liberala demokratio kun siaj frapvortoj pri
libereco, egaleco kaj frateco: ili kontraŭstaris la absolutisman povon de la
reĝo kaj ties registaro kaj postulis politikan sistemon, kiu baziĝu sur la
disigo de povoj kaj la elekto de la publikaj postenoj. Tiuj ideoj utilis por
antaŭmeti al feŭdala reĝimo, laŭrajtigita de la dia volo, kapitalisman sistemon,
kiu baziĝas sur la negoculaj interesoj kaj la monakiremo kiel plej alta valoro.
Tamen la venkinta liberalismo forgesis tuj siajn principojn kaj la defendantoj
mem de la Franca Revolucio, ĵus kiam ili eltrovis, ke la negocoj estas
akordigeblaj kun la absolutismo, toleris la aŭtoritateman ŝtaton kaj la
koruptadon dum la regado de Napoleono la 3-a. La plej grava kunkulpulo de la
despotismo ne estas la senskrupulema ruzeco de la Princo de Makiavelo, sed la
politika apatio de la popolo. La eltrovo pri tio, ke la tiraneco povas esti
realigata sen bezono abolicii la reprezentajn instituciojn, ke oni povas regi
kontraŭ la interesoj de la plejmulto kun la popola konsento, malpliigis la
koncepton pri demokratio ĝis aliigi ĝin al tio, kion la liberaluloj mem nomas
formala demokratio. La popola suvereneco jam ne esprimas la popolan volon, sed
tiun de ĝiaj reprezentantoj, laŭrajtigitaj de la voĉdonoj ĉe balotoj pli aŭ
malpli periodaj.

 

Legu la plenan dosieron: SATeH (SAT en Hispanio)