La ĉefa agentejo pri nutraĵa helpo de la Unuiĝintaj Nacioj ĉesigis la helpon al la sudo de Somalio, kaŭze de tio, kion ĝi pritaksas maljustajn postulaĵojn de la militema grupo al-Shabaab. Je la mardo, la parolportanto de la Tutmonda Programo pri Nutraĵoj, Peter Smerdon, asertis, ke la la postulaĵoj de al-Shabaab haltigis la helpajn operaciojn.

Smerdon diris : “Ni tre maltrankviliĝas pro la popolo de Somalio, kiu bezonas helpon, sed ni simple ne povis daûrigi post amaso el postulaĵoj ĉiam pli grandaj, malamikecoj kaj problemoj kun la armitaj grupoj el la sudo. Tial ni fermis proksimume kvin oficejojn provizore, elirigis la personaron kaj preskaŭ la tutan ekipaĵon kaj ni bezonas sekurecon antaŭ ol reiri tien. Se oni garantias sekurecon kaj ni vidas, ke estas klaraj montroj pri tio, ke ni povas agi, ni reiros tiom baldaŭ kiel eble, ĉar, memvideble, la homoj suferos malsaton.”

Ĝis unu miliono da somaloj de la sudo el la lando alfrontas la malsaton kiel sekvon de la ĉeso de nutraĵa helpo.

Fuente: En español