Ĝis nun ni parolis pri la povinstrumentoj, kies karaktero destino kaj socia rolo estas absolute determinitaj kaj ne povas servi por alio, krom estiĝo, kreo kaj efektiviĝo de povo. Sekve, nia sinteno antaŭ ili, kiel anarkiistoj, estas senkondiĉe negativa. Estas tamen aliaj institucioj kaj formoj de aktiveco, kiuj egale povas servi kiel instrumentoj de povo, ankaŭ kiel rimedo por lukto kontraŭ povo, depende de tio en kiu manoj ili estas, kiel ili estas konstruitaj kaj de kia spirito enpenetritaj. En tiu kategorio oni povas enkalkuli la diversajn kategoriojn de profesiaj, kultur–klerigaj kaj aliaj organizoj, la familio, la lernejo, scienco, arto, gazetaro, radio, televido, ktp. Tie ĉi ni pritraktos nur la lernejon, la sciencon kaj arton.

La lernejo plej ofte kaj en la plejparto el la landoj de la mondo estas rekte subigita al la ŝtatoj; ĝi efektivigas ties edukan politikon, kaj servas pli aŭ malpli kaŝite por ties celoj, kreante regatojn, impostpagantojn, soldatojn kaj ĝenerale »fidindajn, honestajn« civitanojn. Iuokaze tamen, –kaj speciale en la landoj kun malnova kaj profunde enradikiĝinta katolikismo– estas ankaŭ t.n. »liberaj« lernejoj, kiuj estas enplektitaj en la densa reto de la eklezio, per kiu ĉi–lasta tenas en spirita obeo la kreskantajn generaciojn. Kaj en la du okazoj la lernejo aperas instrumento de la povo, levante al kulto la aŭtoritaton, kaj firmigante –pere de zorgeme dozitaj konoj en formo konvena por la celo, prezentitaj al la delikataj infanaj cerboj– la jarcentajn erarigojn de la aŭtoritata koncepto. En la totalismaj, faŝismaj kaj bolŝevistaj ŝtatoj, la lernejo iras ankoraŭ pli foren kaj laŭ klara kaj bone determinita maniero metas la tutan socian edukadon en la servon de la regantaj oligarkioj; tiucele oni utiligas ankaŭ la eksterlernejajn aŭ aldonlernejajn infanajn kaj junularajn organizojn, kiuj ofte estas kvazaŭ militecaj.

Tiu ĉi lerneja rolo kiel pova instrumento estas en radi–kala kontraŭeco kun la spirito mem de la nuntempa pedagogia scienco, kiu estas esence anarkiisma laŭ celo, enhavo kaj metodo. Konforme al la moderna pedagogio, la lernejo devas aparteni al la infano kaj esti entute subigita al ties bezonoj por plena kaj tuta fizika, intelekta kaj morala disvolviĝo. La celo de la lernejo laŭ la fundamentaj principoj de tiu ĉi scienco devas esti la formado de liberaj homoj.

La sama konstato tamen ne aplikiĝas al ĉiuj sciencaj fakoj malgraŭ tio, ke ĝenerale la scienco serĉas la veron kaj strebas al subteno de progreso. Kiel ĉia aktiveco en la kadro de la hodiaŭa aŭtoritata sistemo la scienco ne restas fremda al la reganteca spirito, ĉar ĝiaj portantoj estas homoj kiel ĉiuj aliaj, kun siaj aŭtoritataj antaŭjuĝoj, ĉiutagaj materialaj interesoj, siaj submetiĝo kaj dependeco antaŭ la influaj personoj, kiuj ne malofte respeguliĝas en la scienco de ili kreata. Tiu ĉi dependeco estas speciale grava rilate al la ekonomie fortaj, kiuj plej ofte tenas en siaj manoj la politikan povon ŝtatan. Tiuokaze la scienco, same aperas instrumento de aŭtoritato. Kaj kio estas ankoraŭ pli bedaŭrinda – ĝi iam akiras ĉi tiun hontigan kaj domaĝan rolon, kontraŭ la volo de la sciencistoj mem. Multajn el iliaj per si mem valoraj eltrovaĵoj, kreitaj por helpi la progreson kaj homkulturan disfloriĝon, oni jungas por la servo de la detruado kaj kontraŭ la homaj interesoj. Kaj tiel estos, tiel longe dum la sociaj riĉaĵoj kaj ĉiuj akiraĵoj de la homspirito estos monopoligitaj de la posedantoj de la ekonomia, politika kaj spirita povo super la homoj kaj super la produktistoj de ĉiuj bonaĵoj. Jen kial, fore de ĉiu penso nei la sciencon kaj ĝian principe noblan rolon, ni, anarkiistoj, deziras vidi ĝin liberigita de la ĉenoj de pov- kaj kapitalregantoj, por ke ĝi ĉesu servi en kiu ajn grado kiel instrumento de povo.

La supraj konstatoj kaj rezonadoj validas ankaŭ por la arto en ties subdividoj. Esence anarkiisma laŭ sia geneso mem kiel kreiva procezo de la libera spirito, la arto estas ribelago kontraŭ ĉiaj ĉenoj sur la vojo al disvolviĝo, kaj ĝian valoron oni mezuras per la grado de sendependeco en la kreo de bildoj, en la detruo de superstiĉoj kaj en la entuziasmo de la plej sublimaj streboj al beleco, al perfekteco kaj al memrealigo kaj spirita mem-konformigo. Ekster tiuj kondiĉoj, ekster la libereco kaj sendependeco de kreiva eksvingo ne estas altvalora arto –ne estas arto ĝenerale.

Sed kondamnitaj vivi en socia medio, kie la mona dikta–turo kaj narkoto de la povo diktas la ekzistoleĝojn, la artistoj ne ĉiam havas la forton resti sendependaj kreantoj, kaj bedaŭrinde ne malofte metas la arton en la servon de la potenculoj, tiel transformante ĝin en instrumenton de povo, kaj per tio ĝin pereigas, ĉar de korkonanto ili ĝin mallevas al vulgara burleskulo aŭ publikplaca agitanto.

Por ke lernejo, scienco kaj arto ĉesu servi kiel instrumentoj de povo, kaj trovu sian veran destinon –kiu estas disvastigi sciojn, lumon kaj veron, alten levi esploreman spiriton, kunlabori en la ĉiuflanka progreso, kaj econ kaj perfektecon en spirito de humaneco, solidareco, justeco kaj libereco– devas esti liberigitaj de la kuratoreco de la ŝtato, kapitalo, eklezio, partio, kaj de kia ajn formo de monopolo.

Gazetaro, radio kaj televido

La gazetaro, radio kaj televido estas unuj el la plej potencaj instrumentoj de povo. Ili renversas kaj levas, kre–as kaj neniigas geniulojn, klinas al silento kaj destinas al forgeso, sentalentecon transformas en tutmondan famecon. En sia destino deflankigi la atenton de la popolamasoj for de la vivesencaj problemoj ĉiutagaj, aŭ servi kiel reklam–rimedo, ili estas efike helpataj de sporto kaj kino.

Ni kompreneble estas for de la intenco nei la utilecon de sporto aŭ de kinarto, eĉ malpli tiun de la gazetaro, radio, kaj televido, eĉ ĉe ilia hodiaŭa utiligo. Estas klare, ke ili povas egalbone esti uzataj kiel edukfaktoroj kun vasta influo super la popolamasoj. Kaj tia estas ilia es–tonta, destino en iu socio, kie ili ne estos monopolo. Ho–diaŭ tamen ili estas ĉefa rimedo por fabrikado de mensogoj, eraroj, kaj por fasoni la publikan opinion laŭ la gusto kaj interesoj de la kapitalistoj kaj aŭtoritatuloj, kiuj tenas la komandpostenojn en la ekonomia, politika kaj spirita vivo de la popoloj. Kaj tio estas des pli vera, ju pli antaŭen iris donita lando en sia kapitalisma disvolviĝo; kaj ju pli en la landoj kun diktatoraj reĝimoj, speciale la bolŝevistaj, kie la monopolo estas principe absoluta, sendepende de la grado de ekonomia disvolviĝo.

Tiuj el ni, kiuj vivis kaj vivas en kapitalismaj landoj, povas scii kiom malfacile estas krei ĵurnalon, kaj atingi ke ĝi trabatu al si vojon kaj konfirmiĝu; aŭ ĉe la tute formala libereco pri esprimo de la opinioj, kiom malfacile estas penetrigi iun artikolon, eĉ iun komunikon en la ek–zistantajn gazetojn, kiam ili ne respondas al la cellinio kaj interesoj de la koncerna ĵurnalo. Glacia muro el silento staras antaŭ vi, infera ringego de plena izolado vin ĉirkaŭbaras, kaj kondamnas resti eterne kun fermita buŝo antaŭ la vasta publiko. En Bulgario, male, tia kia estis la lando antaŭ la bolŝevisma stariĝo, eĉ dum la tempo de duonfaŝisma reĝimo, ĉiam eblis kreiĝo de plej malmulte unu semajnĵurnalo, kaj eblis trovi sufiĉan nombron da legantoj por sekurigi ĝian subtenon kaj regulan aperigon. Kiu estas la kaŭzo de tiu ĉi diferenco?, Ju pli disvolvita estas kapitalismo, des pli plena estas la monopolo. Antaŭ ĉio la gazetaro en la kapitalisme disvolviĝintaj landoj estas nekredeble altpreza, kaj en tio esprimiĝas la ekonomia monopolo, ĵurnalojn eldonas tiuj, kiuj havas multe da mono, kaj kiuj, efike helpataj de rekta kaj nerekta reklamo, per longa kaj persista klopodo sukcesas atingi sufiĉe grandkvantan eldonon por povi pagi la multekostan presadon kaj multekostan subtenadon; aŭ tiuj, kiuj estante pretaj servi la aŭtoritatulojn kaj kapitalistojn, certigas al si la financan subtenon de trustoj kaj karteloj aŭ de sekretaj fondusoj. Tia estas la kapitalisma realeco.

Koncerne la radion kaj televidon, ili ĉie estas ŝtata monopolo. Konsekvence, ilia utiligado estas certa nŭr por tiuj, kiuj tenas la ŝtatan direktilon kaj por tiuj, kies opinioj kaj konceptoj ne profunde diferencas de la regantoj. Kaj kiu potenca rimedo por formado de la publika opinio kaj por ideologia orientado estas ili! La radio kaj televido ne postulas fortostreĉon, kiel legado de ĵurnalo; sufiĉas turni butonon, por ke komenciĝu per mensogoj kaj erarigoj la cerboŝtopado de la aŭskultanto kaj lia familio, sen eĉ tio, ke ili devu ĉesi ian alian okupon, kiu ne postulas la tutan atenton. En la bolŝevistaj landoj tiu rimedo por cerboŝtopi iris ankoraŭ pli foren: oni sparigas al vi eĉ la fortostreĉon, kiun prezentas butonturno, »la partio kaj la registaro« prizorgas »radioprovizadon« por tutaj dom–aglomeraĵoj kaj la orelojn de la civitanoj oni surdigas kaj tage kaj nokte per la oficialaj kaj severe dozitaj radiodisaŭdigoj.

Kontraŭ tiuj potencaj rimedoj de povo kion vi povas kontraŭmeti, kompatinda civitano kies voĉo, se ĝenerale ne sufokita, restas simple fizika, povas aŭdigi plej multe ĝis 50 metroj de vi en iu »Hyde–Parko«, kie la »bonmoraj civitanoj« vin konsideras duonfreneza!

Interesa kaj tre edifa estas ekzemplo, kiu meritas esti bone fiksmemorita: Generalo Franko havis intereson prezenti ĉian kontraŭfrankan manifestiĝon interne kaj ekstere de Hispanio kiel faron de Rusio kaj ties agentoj, la komunistoj. Por la franka propagando ne estas aliaj malamikoj krom la komunistoj, malgraŭ tio ke ĉi–lastaj estas tie kalkuleblaj per nur la manfingroj; la anarkiistoj, kiuj reprezentas la grandan popolamason kaj estas ununure seriozaj malamikoj de la reĝimo, ĉiam kaj intence prezentiĝas de la franka propagando –kaj krom ĝi, alia ne ekzistas– kiel komunistoj. Tio gvidas al pli alta prestiĝo de la komunistoj meze de neinformitoj, kiuj malamas la frankreĝimon. Niaj hispanaj amikoj en Francio posedas sian radiostacion, kiun ili provis ekmunti. La franca registaro, penante esti en »bonnajbaraj« rilatoj kaj nome de la oficiala neŭtraleco malpermesis la radiodisaŭdigojn. Samtempe Moskvo starigis specialajn radio–disaŭdigojn al Hispanio sub la nomo »Radio Pirenejka« (pirenea radio). Tiumaniere, Franko, Francujo kaj Moskvo sufokas la voĉon de la hispanaj anarkiistoj –kiuj nuraj povas diri la veron al la hispana popolo– kaj servas ĉiu laŭ propra maniero la venenan kaj mensogan bolŝevistan propagandon. Tiel agis ankaŭ MUSOLINI, kaj li mem nevole kunlaboris en la diskresko de la komunista partio en Italujo.


Fuente: G. Balkanski: La bazoj de anarkiismo (laŭ eldono de la Juna Penso, 1979)