Se io klariĝis al la popola percepteblo dum la lastaj tempoj, tio estas, ke la aŭtentika povo, la tiom distrumpetita suvereneco, radikas multe pli ĉe la financaj institucioj ol ĉe la «reprezentantoj» elektitaj je la balotujoj.

Tial estas neniu strangaĵo, ke ni demandu nin, sur kiu balotilo aperas la kandidatoj de la IMF, Eŭropa Centra Banko, Federacia Rezervujo, kvalitigaj agentejoj kaj ĉiuj bankoj, administrejoj de fondusoj kaj pensioplanoj, kiuj decidos niajn laborajn kondiĉojn, la akirpovon, kiun ni atingos (aŭ ne), la fortranĉojn de la sociaj servoj, tiujn, kiuj laboros, kaj tiujn, kiuj ne, kaj se tio estas per efemera, portempa aŭ longdaŭra konkrakto ktp.

Finfine tiuj institucioj kaj la premgrupoj, eltenantaj ilin, aperas kiel la ĉefroruloj de kiu ajn balota proceso. Dum jaroj oni klopodis kaŝi la realon, oni klopodis kredigi nin, ke la politika povo taŭgas bremsi la manĝegemon de «la merkatoj» aŭ eĉ esti distribua meĥanismo pri la riĉaĵoj, perita de la ŝtatmaŝinaro. Nun ili jam klarigis al ni, ke tio ne pravas kaj ke ilia devo limiĝas realigi la projektojn, kiujn «la merkatoj» diktas, tamen, oni sciu, ĉiam por nia profito.

Tamen, ĉe la balotejo ni ne trovos tiujn ĉi balotilojn. Ni ankaŭ ne konos la «pribalotan programon» de tiuj ĉi institucioj. Tiu ĉi tasko estas rezervita al la politikista klaso, kiu klarigos ĝin al ni post la balotado kaj ĝi konsistos en la samaj preskriboj por ĉiuj, sendepende de la politika koloro, venkinta la balotojn, aŭ de la nacio, stato, regiono aŭ municipo, kie ni loĝas.

Sed, jes ja, tiuj ĉi povoj mem kuraĝigos nin daŭrigi la subskribon de hipotekoj, deponaĵoj kaj pensioplanoj sen klarigi al ni tion, ke ties supozita profitodono radikas ĉe la sovaĝa spekulaciado kaj la malbonigo de la publikaj kaj sociaj servoj cele pligrandigi la merkatokvoton. Por ili tio ĉi estas la aŭtentika kielo, per kiu la homoj voĉdonas.