Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato de la ĜKL-CGT
Permanenta Sekretararo de la Konfederacia Komitato de la ĜKL-CGT

«La laborantaj homoj perdas rajtojn kaj salajron dum daŭre pligrandiĝas la labora kosto kaŭze de la spektakla pliiĝo de la maldungoj»

Laŭ ĜKL-CGT la Trimonata Enketo pri Labora Kosto de la unua jarkvarono de la 2009a, publikita de la INE (Nacia Instituto pri Statistiko), montras iujn faktojn, kiuj denoncas tiun «privatan institucian perforton», kiun la hispana entreprenistaro praktikas ekde la 2008a kun la plej absoluta nepuneco kontraŭ milionoj da salajrataj homoj.

La laborantaj homoj vidas la sinkon de la salajraj rentoj kaj la perdon de nia aĉetopovo kaj krome ni devas toleri la paroladojn de tiuj, kiuj konfuzigas proprainterese siajn privilegiajn situaciojn (entreprenistoj kaj direktantoj kun averaĝaj salajroj el unu miliono da eŭroj, registaroj kaj institucioj kun blenditaj salajroj) kun socio, releviĝanta per «verdaj burĝonoj», kiel se la afero ne estus por la socia plimulto mondo socie kaj labore dispecigita.

La hispana produktanta modelo ne nur montriĝis spekulanta, ekspluatanta kaj medie neeltenebla, sed krome ĝi montriĝas ĉe siaj «regeneraj» receptoj per sia plej aŭtokrata, aŭtoritatema kaj perforta vizaĝo, samsubstanca kun tiu entreprenista kulturo el «mi ordonas kaj regas».

Ŝajne ni havos novan «modelon» nur por produkti gesenlaborulojn, tio estas, praktikante perforton sur la laborantaj homoj kun plena manko el limoj kaj demokratia kontrolo, ĉar nenion pli signifas la centoj da miloj de maldungoj kun «portempaj» kontraktoj (ĝis nun oni detruis 2,3 milionojn da silentaj, neekzistantaj laborpostenoj –tiel estas la portempaj kontraktoj) per la spektakla pliiĝo de la DAP-oj (DungoAlĝustigaj Proceduroj) kaj fermigoj de entreprenoj, per kiuj jam dum la unua jarkvarono de la 2009a oni detruis pli okupadon ol dum la tuta 2008a.

La entuta labora kosto (salajroj, sociaj kotizoj kaj aliaĵoj) de ĉiu laboristo pliiĝis je 3,9% dum la salajra kosto (baza salajro, salajraj komplementoj, pagoj kontraŭ ekstraj horoj) pliiĝis 2,8%. Estas ĉe aliaj kostoj, kiel la monkompensoj pro maldungo, kie la pliiĝo atingis 6,8%. Tio estas, al la entreprenistaro estas tre fruktodone detrui laborpostenojn, kiel ekzemple ĉe la konstruindustrio, tipa neeltenebla agado, kie la preskaŭ 40% de la laboristoj havis «portempan» kontraktojn kaj dum unu jaro ĝi detruis 700.000 laborpostenojn. Ĉi tie kreskis spektakle la aliaj kostoj kaŭze de la maldungoj, same kiel ĉe la industrio, kie la kostoj pro maldungo estas translokitaj al la publika trezoro pere de la portempaj DAP-oj.

Plia sekvo, perversa kaj kontraŭsocia, de tiu ĉi produktanta modelo, kiu produktas nur gesenlaborulojn kaj malstabilan kontraktojn, estas la «averaĝa pliiĝo de la salajroj», kiuj situiĝas je 1.767,34 €. La klarigo estas simpla, la kalkulon oni faras sur la laborantaj homoj kaj, ĉar tiuj maldungataj estas la kontraktitaj por laboroj de malmulta kvalifiko kaj malmultekostaj (portempa kontrakto ĉe konstruindustrio, hotela industrio, komerco…), la laborpostenoj kun altkvalifikitaj salajroj kaj fiksaj kontraktoj atingas ĉiam plian pezon je la kalkulo pri la averaĝa salajro.

Laŭ ĜKL-CGT estas ni gelaboristoj, kiuj devas trudi realan direktoŝanĝon kaj la ĜENERALA STRIKO estas la nepra ilo por tio.



Fuente: Revista Catalunya