La ĵuspasintan merkerdon, la 10an, la tribo de la Ait Amou Aissa realigis marŝon ĝis la regiona estrejo pri akvoj kaj arbaroj kaj ĝis la provinco de Khenifra je protesto pro la murdo fare de arbargardisto al unu el siaj anoj.

 

La kolero pro la murdo de najbaro estis esprimita per amasa marŝo, kiun la polico kaj la maroka armeo provis malebligi, okazante luktoj kaj arestoj. La interveno de militaj kamionoj de la RAF (Reĝaj Armitaj Fortoj) kutime estas konstanta en Maroko, plenumante subpreman mision de la popolaj luktoj.

La batalo por la kolektivaj teroj

 

La kolero pro la murdo de najbaro estis esprimita per amasa marŝo, kiun la polico kaj la maroka armeo provis malebligi, okazante luktoj kaj arestoj. La interveno de militaj kamionoj de la RAF (Reĝaj Armitaj Fortoj) kutime estas konstanta en Maroko, plenumante subpreman mision de la popolaj luktoj.

La batalo por la kolektivaj teroj

Laŭlonge de Maroko sin etendas teroj kaj arbaroj, kiuj historie apartenas al la triboj, amazigh en ĝia granda plimulto. Ili estas teroj kaj kolektivaj arbaroj, kiuj, sub la monarkio alaŭita, troviĝas sub la kuratoreco de la Interna Ministrejo

Kaj tiu kuratoreco supozas la prirabon kaj la ekspluaton de ĉiuj tiuj landoj fare de la feŭdaj sinjoroj, kacikoj kaj plur-naciaj entreprenoj de la agrobussiness. Per projektoj kiel la Verda Projekto Maroco, oni faras projektojn –ligitaj al la enigo de la agrobussiness kaj la intensa produuktado por la eŭropa merkato– por ĉi tiuj kolektivaj grundoj kaj arbaroj.

Iompostiome la kolektivo perdas la regon sur siaj grundoj kaj arbaroj kaj la arbargardistoj agas kiel gardistoj de la Interna Ministrejo kaj êc mortigas, kiam iu eniras en la kamparojn de sia propra komunumo.

La marŝo de la Ait Amou Aissa esprimis ilian indignon pro la morto de unu el ili kaj ilian forpuŝon antaŭ la prirabo de iliaj kolektivaj riĉaĵoj fare de la maroka ŝtato kaj ties korupta maŝinaro subserve de la kacikoj kaj bienposedantoj.

Mouatamid

Laborskipo pri la Norda Afriko de la Sekretariejo pri Internaciaj Rilatoj de la hispana ĜKL

Esperantigita de la Anarkisindikatista Traduklaborejo

http://www.rojoynegro.info/articulo/sin-fronteras/la-muerte-una-persona-un-guardia-forestal-desata-la-c%C3%B3lera-popular-khenifra

 

 

 

 

 

 

 


Fuente: Esperantigita de la Anarkisindikatista Traduklaborejo