Alĝerio (Moutamid)
Alĝerio (Moutamid)

Je fino de novembro de la 2008a 7 alĝeriaj memstaraj sindikatoj subskribis la principoĉarton de la Memstara Intersindikato pri la Publika Funkcio (IAFP), kiu aperas kiel solidareca batalilo kontraŭ la submetado de la publikaj servoj sub la merkatlogiko, t. e. kontraŭ la malstabiligo kaj la fleksebleco, kiuj kondukas al privatigoj, kaj kiel spaco por la sindikata konverĝo.

La sindikatoj, subskribantaj la ĉarton, asertas sian memstarecon rilate al registaro, la politikaj partioj kaj kiu ajn premgrupo, ili agnoskas sin kiel ageman parton ĉe la lukto pro la demokratio kaj pro la respekto al la homaraj rajtoj, ili pretas disvolvigi la internacian sindikatan solidarecon kaj defendi ĉiurimede la sendependon de la sindikatoj antaŭ la senĉesaj altrudoj de la administracio.

La funciado de la IAFP sin bazas sur la konsento de ĉiuj membroj, la libera debato, la ĉiukunvena prezidalterno kaj sur tio, ke la decidoj pri agoj kaj postuloj devige estu ĉiam aprobitaj de la bazoj de la kuniĝintaj sindikatoj.

La IAFP ankaŭ interkonsentis la sekvan postularon :

  1. Bonkvalitajn publikajn servojn por ĉiuj.
  2. Salajropliigon je la publika funkcio per nuligo de la artikolo 87a-bis kaj ĝisdatigon de la administracia promocitabelo kaj ties alĝustigon al reala akirpovo, kaj ankaŭ la regulan pagon de la salajroj.
  3. Partoprenon de la memstaraj sindikatoj je la prilaboro de la socia kaj labora leĝaro, la reglamentoj kaj la kielo monkompensi ĉe la pluraj sektoroj.
  4. Integrigon en la publika funkcio de la portempuloj per la kreo de novaj budĝetaj eroj.
  5. Starigadon de emeritiĝsistemo, kiu garantiu indan vivon.

La sindikatoj, subskribantaj tiun ĉi ĉarton, estas

SNAPAP (Memstara Nacia Sindikato pri Publika Administracio)

CNAPEST (Memstara Nacia Konsilio el Mezlernejaj kaj Teknikaj Instruistoj)

SATEF (Memstara Sindikato de Laboristoj pri la Instruado kaj la Formado)

CNES (Nacia Konsilio pri Supera Instruado)

SNPEPM (Nacia Sindikato el Instruistoj pri Kvazaŭmedicina Instruado)

CLA (Konsilio pri Mezlernejoj de Alĝerio)

SNTE (Nacia Sindikato el Laboristoj pri Instruado)


Fuente: En español : RyN